“Vi pravas,” li diris.
“Mi pravas,” mi komentis, “sed mi kredas ke nun ni devas ekzameni kion ni ellasis tiam.”
“Kio estas tio?” li demandis.
“Ni diris,” mi respondis, “ke inda viro kiun trafas la sorto perdi filon, aŭ ion alian tre karan al li, pli facile elportas tion ol aliaj personoj.”
“Certe.”
“Nun ni konsideru: Ĉu li ne sentas bedaŭron? Aŭ ĉu tio ne estas ebla, do li nur iel moderigas la doloron?”
“La vero estas ke li moderigas la doloron,” li respondis.
“Do diru al mi, ĉu vi kredas ke li plej kontraŭbatalas kaj rezistas la doloron kiam li estas vidata de siaj kunuloj? Aŭ kiam li estas sola?”
“Li eltenas multe pli kiam li estas vidata,” li diris.
“Kiam li estas sola, mi kredas ke li multe pli kuraĝas sonigi siajn dolorojn, kvankam li hontus fari tion se iu aŭskultus. Efektive, li faras multon kion li ne permesus alian personon vidi.”
“Tiel estas,” li diris.
“Estas ĉar racio kaj moroj postulas ke li eltenu, dum lia sufero postulas ke li lamentu.”
“Jes.”
“Ĉar ekzistas du malaj impulsoj pri la sama afero en unu persono, ni devas konkludi ke lia menso havas du partojn.”
“Devas esti.”
“Unu el ili estas konvinkita ke necesas sekvi la morojn.”
“Mi ne komprenas.”
“La moroj diras ke plej bone estas resti trankvila dum katastrofoj, ĉar ne estas klare ĉu la estontaj rezultoj estos bonaj aŭ malbonaj. Krome, oni gajnas nenion el sentoj de malplezuro. Kaj nenio homa vere meritas zorgojn. Plue, lamentado malfaciligas ĝuste tion kio devus esti plej helpa por ni.”
“Kaj kio estas tiu helpo?” li demandis.
“Meditado,” mi respondis. “Meditado pri kio okazis, kaj vidinte kiel la ĵetkuboj falis, akcepti la plej bonan agon kiun racio povas trovi. Ni ne laŭte ploru kiel infanoj kiuj kurante batiĝas kontraŭ meblon, sed ni kutimigu niajn mensojn kiel eble plej rapide kuraciĝi kaj restariĝi kaj per tia kuracado malebligu lamentadon.”
“Tio estas la plej bona maniero respondi al tia sorto,” li diris.
“Kaj ni povas diri ke la plej alta elemento en ni volonte sekvas tian racian respondon.”
“Klare.”
“Kaj nesatigeblan memoradon pri sufero kaj lamentoj ni povas nomi malracia kaj pigra kaj senkuraĝa.”
“Ni nomu ĝin tia.”
“Plej facile kaj plej varie reprezentebla estas afliktiĝo. Sed ne estas facile reprezenti racian, trankvilan karakteron kiu neniam varias. Kaj ne estas facile kompreni ĝin, precipe kiam la aŭskultantaro en la teatro konsistas el ĉiuspecaj personoj, ĉar temas pri dramigo de emocio kiu estas fremda al ili.”
“Nepre.”
“Do drampoeto klare ne laŭnature atentas ĉi tiun parton de la menso kaj lia lerteco ne estas bazita sur deziro kontentigi ĝin se li celas plaĉi al la publiko. Sed por li estas facile reprezenti malkvietan, miksemocian karakteron.”
“Klare.”
“Do ni prave situigas lin apud la pentriston, ĉar ili estas similaj rilate al malĝusta prezentado de la Vero. Ili ankaŭ estas similaj ĉar ili valorigas la plej malaltan parton de la menso. Tial ni prave ne akceptos tian poeton en nia bone regota civito, ĉar li ekscitas kaj nutras kaj fortigas la plej malaltan parton de la menso, detruante la intelekton. Estas same kvazaŭ oni fortigas la plej malnoblajn personojn inter la loĝantoj kaj poste transdonas al ili la civiton kaj detruas la plej indajn. Ni povas diri ke drampoeto kreas regnaĉon interne de la menso de individuo. Li bonvenigas la malintelektan parton de la menso kiu ne povas distingi inter kio estas grava kaj kio estas malgrava, sed supozas ke unusama afero estas foje granda, foje malgranda, farante bildojn kiuj estas tre malproksimaj de la Vero.”
“Certe.”
“Tamen ni ankoraŭ ne faris la plej gravan akuzon. Tio estas ke induloj povas esti damaĝitaj kun nur kelkaj esceptoj. Jen la vera krimo.”
“Nepre, se tio okazas.”
“Do aŭskultu atente. Kiam ni aŭdas Homeron aŭ alian tragediiston imiti heroojn suferantajn kaj longe lamentantajn kaj plendantajn kaj malĝojege sin batantajn, vi scias ke eĉ la plej bonaj el ni ĝuas la sperton kaj plonĝas en la emociojn, partoprenante en la suferoj kaj ni fervore aklamas la poeton kiu plej emociigas nin.”
“Jes, mi scias tion.”
“Sed kiam ni lamentas pro vera malfeliĉo kiu trafis nin, vi scias ke ni fiere strebas resti kiel eble plej trankvilaj kaj vire eltenantaj, ĉar ni opinias ke tio kion ni laŭdis en dramo estas virinaĉa.”
“Ankaŭ tion mi scias.”
“Ĉu do estas ĝuste,” mi demandis, “laŭdi la reprezentadon de tia viro kia ni mem hontus esti? Ni devus abomeni tion, sed, anstataŭe, ni ĝuas kaj laŭdas!”
“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Tio ne havas sencon.”
“Jes, ĝi havas sencon,” mi diris, “se vi konsideras ĝin el certa vidpunkto…”
“Kiel?”
“Konsideru ke ni perforte malpermesas al ni tiajn emociojn dum niaj propraj vivoj kaj tial malsatas je plorado kaj lamentado, ĉar laŭnature ni sopiras al ili. Nu, ĝuste per tiaj emocioj la poetoj satigas kaj distras nin. La plej alta parto de nia naturo neniam estis sufiĉe edukita pri tio per racia argumento aŭ per la moroj. Do kiam ĝi vidas la suferon de alia persono, ĝi tute ne hontas laŭdi kaj kompati ties lamentadon. Ĝi kredas gustumi plezuron kaj ĝi ne volus perdi tiun plezuron kondamnante la tutan poemon. Ĉar mi kredas ke ne multaj personoj konscias ke ili neeviteble sorbas kion esprimas aliaj personoj. Se oni nutras grandan kompaton pro alies suferoj, estas malfacile ne senti kompaton al si mem pro propraj suferoj.”
“Tute vere,” li diris.
“Ĉu vi konsentas, ke estas same pri ridado? Ĉar se en komeDio, aŭ ordinara vivo, vi aŭdas ŝercon, vi ĝuegas ĝin anstataŭ malaprobi ĝin kvankam vi mem hontus esti simile ridinda. Do vi agas precize kiel pri lamentado, ĉar vi racie detenas vin kiam vi volas fari ion ridindan, timante ŝajni malrafinita. Sed en teatro vi permesas ĝin kaj ĉar ĝi gajigas vin tie, ofte senscie vi fariĝas ia komikulo en via hejmo.”
“Tio ja vere okazas,” li diris.
“Kaj estas same rilate al la influo de poezio kiam erotiko aŭ kolero aŭ malĝojo aŭ plezuro aŭ iu ajn alia emocio akompanas ĉiun nian agon. Ĝi akvumas kreskantan emocion kiu devus velki kaj tiel faras ĝin nia mastro kvankam ni mem devus esti ĝia mastro por esti pli bonaj kaj pli malmizeraj anstataŭ pli malbonaj kaj pli mizeraj.”
“Mi ne scias alimaniere nomi la efekton,” li diris.
“Do, Glaŭkono,” mi diris, “kiam vi renkontas personojn kiuj gloras Homeron kaj diras ke li estas la ĉefedukisto de Grekio rilate al sociordo kaj instruo pri homa agado kaj ke pro tio ni devus akcepti lin kaj lerni de li kaj konformigi nian tutan vivon al liaj instruoj, ni amikiĝu kun ili kaj akceptu ke ili estas kiel eble plej bonvolaj kaj ni konsentu kun ili ke Homero estas la plej eminenta poeto kaj havas la unuan lokon inter tragediverkistoj. Sed ni scias ke nur himnoj al Dioj kaj poezio laŭdanta bonajn personojn estas permeseblaj en la civito. Se vi akceptos plezurigan Muzon vestitan per melodio aŭ eposo, la rezulto estos ke anstataŭ leĝoj kaj racio de ĉiam akceptita kiel plej bona, plezuro kaj malplezuro regos en la civito.”
“Tio estas plene vera,” li diris.
“Ni defendos nin,” mi daŭrigis, “kiam oni memorigos al ni nian opinion pri poezio ke ni prave neglektis ĝin tiam en la civito ĉar tia estas ĝia karaktero. Ni plu diru, por ke oni ne akuzu nin pri kruda neciviliziteco ke jam delonge estas kverelado inter filozofio kaj poezio, kiel atestas maksimoj kiaj ‘la hundino pervoĉe minacanta sian mastron’, kaj ‘eksperto pri sensenca parolado’, kaj ‘la plej lertaj pensantoj tamen malriĉas’ kaj senfina nombro da proverboj esprimantaj la tradician antagonismon. Tamen ni diros ke se iu povos pruvi per argumento ke plezurigaj poezio kaj imitado bezonas ekzisti en bone regata civito, ni fervore akceptos ilin, ĉar ili ĉarmas ankaŭ al ni. Sed estus malpie forlasi kion ni opinias vera. Ankaŭ vi, amiko, sendube konas tiun ĉarmon, precipe dum vi sentas ĝin per la vortoj de Homero.”