Выбрать главу

Jenő Rejtő. La retroviĝinta krozŝipo

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

— Monon aŭ vivon!

— Vivon!

La atencanto kun revolvero timiĝis tiel de tiu respondo, ke li retropuŝiĝis. La jam multfoje dirita, agresema alvoko, de kiam la mondo ekzistas, la unuan fojon estis aŭdebla la supre menciita respondo. La pafpreta pistolo de la rabisto ektremis en lia mano, kaj li simple ne sciis, kion fari. La atakita homo levis alten siajn brakojn trankvile, kvazaŭ ne interesus lin, kio okazos.

Ĝi estis la plej stranga kaj la plej malgaja kriminala komedio de la memopreblaj tempoj, rilate ties okazon kaj finiĝon. Sceno: San Francisko, Oakland. Verkis: la vivo.

Personoj:

Nervoza bandito.

Rezigna viktimo.

(Militistaro, senhomeco.)

Tempo: mono.

— Bruto! — ripetas la rabisto. — Monon aŭ vivon! Ĉu vi ne aŭsdis tion?

— Kial vi kriegas! Ĉu vi pensas, ke mi estas surda? Ĉar estas permesite al mi elekti libere, ĉu mi donu mian monon aŭ mian vivion, mi proponas mian vivon.

La situtacio de la bandito estis malesperiga.

— Se vi komedias, vi pentos tion. Mi kalkulos ĝis tri!..

— Vi estas instruisto pri matematiko, je mia honorvorto!.. Mi diris, ke vi povas ricevi mian vivon. Mi estas parazito, mi do ne havas monon por mia vivteno. Sed de kie mi prenu alian kvindek cendojn, se mi donos tion al vi?

Nun ni imagu rabiston. Ĉu li mortpafu iun, riskante elektroekzekutan seĝon por kvindek cedoj, aŭ li foriru senhonorigite post tiu mallonga interparolado.

— Mi atentigas vin lastfoje, kaj poste… — li denove komencis serioze.

— Ne donu al mi alternativojn! Vi konfidu la elekton al mi, nun bonvolu motrpafi min!.. — ĉar li ekkompatis la atakanton, senespere gestantan per sia pistolo, li daŭrigis milde: — Eligu el via kapo, estimata sinjoro vojrabisto, ke mi donu al vi eĉ unu cendon. Ne estas precedento pri tio, kredu min, karulo…

— Mi atentigas vin la lastan fojon: se vi frenezetas, mi mortpafos vin senhezite!

— All right! Sed rapidu, ĉar mi ne havas tempon staradi ĉi tie!.. — kaj li kapblancis, poste kun neartigita kriĉado li ridegis. — Vi estas granda viktimo ĉe mi, sinjoro rabisto! Apenaŭ demoraliĝinta bandito! Tiulo ne mortigas homon por kvindek cendoj!.. Li ne faras tion malpli ol du dolaroj. La maljuna Wagner estis bona konanto de la homoj, well, my best gangster!..

En tiu momento, subite, kelkajn paŝojn malproksime de ili, aperis du promenantaj soldatoj.

Ili kaptos lin!

La vojrabisto enpoŝigis sian pistolon timiĝinte. La viktimo aŭtomate mallevis siajn altenlevitajn brakojn, turnis sin al la soldatoj kaj…

Kaj li diris nenion!

Krome nun brueto aŭdiĝis super ili! Du biciklantaj patrolantoj proksimiĝis parolante sur la kajo kaj la viktimo ne moviĝis. La soldatoj kaj la patrolantoj foriris. La rabisto denove elprenis sian revolveron fulmrapide kaj alkriis la viktimon:

— Eĉ ekmoviĝon ne, ĉar…

La alia ĉirkaŭrigardis timiĝinte, kaj preskaŭ plorante, tamen tre energie admonis lin:

— Ne kriegu, vi, ĉevalo! Vi venigos la policistojn ĉi tien!.. Mi ankoraŭ ne vidis tiel nervozan rabiston en mia vivo! Vi kapablas fari al mi la pelj grandajn malagrablaĵojn!

La bandito timiĝis.

Sankta Dio! Kio ĝi estas?!

La viktimo multe pli timas la ĝerdamojn, ol la bandito kun revolvero. Kiu estas tiu homo? Kia terura, delonge serĉata krimulo li estas?

— Levu la manojn!

La viktimo altenlevis siajn brakojn kolere.

— Diru, ĉu vi aranĝas gimnasitkan lernohoron ĉi tie?!.. Je mia honorvorto, mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon! Ĝi estas via mano pri la manoj. Kaj trie: ne gestadu kostante per la pistolo, ĉar ĝi malŝargiĝos, kaj la policistoj revenos… Mi ni vidis ankorŭ tiel nervozan rabiston en mia vivo! — li lamentis malpacience kaj dume li singultis tiel laŭte, ke lia ŝiriĝinta cilindra ĉapelo sinkiĝis ĝis lia nazo.

— Diru, ĉu vi estas freneza?

— Eblas, sed ĝi nun ne gravas… Aŭskultu min, sinjoro rabisto — komencis la atakito paceme — donu al mi unu dolaron, kaj mi lasos vin forkuri. Nu?… kial diskuti longe. Ĉu mi ne pravas?

— Ĉu lasi min forkuri? — miregis la bandito. — Ĝoju, ke mi ne batas vin kaj mi foriros.

— Ankaŭ tio estas starpunkto, sed ne la mia. Hop!.. Ne tremu, amiko mia, mi nur singultis! Mia starpunkto estas alia. Se vi foriros, mi elprenos mia tranĉilon, kaj mi ĵetos ĝin al via nuko el dorsdirekto. — Kaj li ekkriĉis per raŭka, joviala rido: Well, my dear murdisto! La maljuna Wagner povus esti olimpia ĉampiono en la tranĉilĵeto… Kaj mi tranĉilo staros dum rekordtempo tiel, kiel mi ricevos unu dolraron de vi! Ĉu vi vidas, ĝi estas bona starpunkto. Nu?… vi povas elekti: ĉu monon aŭ vivon?!

La bandito tute malcetiĝis. Ĉu li mortpafu tiun terurulon por kvindek cendoj? Aŭ li risku, ke tiu homo ĵetu tranĉilon en lin dum foriro? Ĉar li, en la mano kun revolvero pagu al la viktimo unu dolaron, la tuta mondo ridaĉus pri li.

La viktimo staris iom ŝanceliĝante, sed trankvile. Li estis eksterordinare trampa. Eĉ birdotimigilo ne estus surpreninta ĝin. Li tute ne havis ĉemizon, sed li ligis ĉiuspecajn ĉifonojn ĉirkaŭ sia kolo, kvazaŭ simbolante la mankon de la necesa tolaĵo. Sur iu polica cirkulero estintus rimarkebla rekonilo, ke apenaŭ velkinta gardenio estis videbla en lia butontruo, kiel ornamo.

La velkinta floro estis simbolo de lia nevelkebla, infana optimisto. Simbolo de tiu leĝera, fervora gemuto, naiva vivfilozofio kaj senĉese ebria sereno, kiel sinjoro Wagner en ĉiu minuto de la tago disetendis sian animon antaŭ la plej malgrandaj kaj la plej simplaj ĝojoj.

Sur lia falta, veruka, sendenta kaj larĝ-buŝa vizaĝo maldensa, sed longhara matrosbarbo estis duoncirkle, kovrante lian mandiblon. Je la unu vido oni plie povintus kredi tiujn artefaritaj haroj, fiksitaj per ŝnuro.

Kaj kiam la luno prilumis lin, tiu barbo difinitive efikis la cetere konstrnitan rabiston fortimige.

Li ekkriis timiĝinte!

Ĉar la eksterordinaraj haroj havis brilantan cejankoloron!

Kiu ne sciis, ke sinjoro Wagner, ricevinte admirinde grandan vangofrapon, falis en la emajlofarbon por la ŝipoj, antaŭpreparitan sur la kajo, kaj tiel en la lunlumo, oni povis pensi lin fantomo.

— Nu kio estos? — urĝis la viktimi la rabiston. — Ĉu vi volas maljuniĝi ĝi tie? Donu al mi unu dolaron, kaj iru en la inferon!.. Tia estas idiota strovaĉek.

Kion signifis la esprimo strovaĉek ĉe sinjoro Wagner, neniu sciis tion. Lia konstanta, ĝisosta ebrieco lin mem malhelpis en tio, ke li povu bone interpreti eĉ siajn proprajn vortojn.

— Nu sed komprenu — kriis la bandito kun kolera malesperiĝo, — mi ne havas monon, kaj mi ne volas mortpafi vin.. Mi bedaŭras vin!

— Kion komunan mi havas al tio?!.. Vi ne estu bona por mia unu dolaro! Bonvolu pafi!

— Mi ne faros tion! Kaj mi atentigis vin, se mi iros tien…

— Tiam mi pidbatos vin kaj elprenos mian tranĉilon. Mian grandegan tranĉilon, simila al kuireja tranĉilo. Sed se vi restos sur via loko, denove mi petas vin, mortpafu min!.. Bela mokincito ĝi estas! Nu, ĉu vi scias, kion fari: Aŭkultu min! Se vi ne havas monon, pagu per naturaĵo. Mi akceptas vian revolveron. Oni certe donos iom da brando por ĝi en la restoracio al la Tri Korkotiriloj, aŭ rumon dajning! Nu, ĉu vi konsentas?

…Kial daŭrigi? Post mallonga, impeta diskuto sinjoro Wagner ricevis la revolveron. Oni povas riski nek la tranĉilpikon el dorsdirekto, nek la elektroekzekutan seĝon por kvindek cendoj. La rabisto estis en la komenco de sia kariero, li havis mur dek naŭ jarojn, kaj akcesore ankaŭ tio senkulpigu lian sentalentecon.

— Nu venu, eta strovaĉek! — konsolis la humana viktimo la rabiston. — Ankaŭ vi povos ricevi gluton da brando… Hop! Vi povas trinki almenaŭ por la municio de la revolvero… Jen vidu, kiel bela pantalon-fiksigilo! — li kriis, kiam ili ekiris, kaj li ekvidis ŝnuron pendi super sia kapo de sur fertrabo: — Mi deprenos ĝin de tie, sed damne… oni nodligis ĝin… — kaj li turnis sin al la junulo afable: — Ĉu vi ne havas hazade tranĉilon ĉe vi?