Выбрать главу

Mi informas vin pri tio, sed Dio gardu, ke vi sciigu tiun fakton al viaj konatoj, kiuj estas policaj ĉefinspektoroj kaj konceptistoj. Ĉar Radzeer de tiam perdiĝis komplete, kaj laŭ la proverbo: Ĝi malaperis senspure! Kaj ankaŭ la alia ŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Kaj neniu scias, kiel, nur ni. Via reĝa moŝto estos la sola vivanta orelatestanto de la sekreto, el mia letero. Ĉar nun tia miraklo kaj samtempe tia ĉarlatanismo rekontiĝis hazarde, kia ankoraŭ neniam okazis de kiam la tero ekzistas. Kvankam ĝi delonge turniĝas en la spaco.

Ĝi komenciĝis tiel, ke la pasaĝeroj de la turista ŝipo ne deziris fari akcident-asekur-kontrakton, ĉar ili volis forsekretis la vojaĝon. Sed la posedanto de la ŝipo, tiu avarulo, tamen asekuris ilin sekrete, tiel la asekura societo kontratis kun la posedanto de Radzeer por sekvi ilin. La kondiĉo estis tio, ke ni devis sekvi sekrete kaj mallaŭte la ŝipon André de Rémieux kaj la turistojn, kiuj veturis sur ĝi. La plimulto de la turistoj konsistis el lordoj, markizoj, akciuloj, fabrik-direktoroj kaj magnatoj. Ili decidis imiti homon, nomatan Crusoe, kiu vivis sola en romano. Sur insulo, tute senhoma kaj sen ĉio, li havis nur serviston kaj kompletan ekipaĵon. Onidire li nomiĝis Robinson Crusoe, kaj lia servisto „Sabato”, kiu estis indiĝeno. Eble ili estis malsanaj homoj, ĉar se iu havas tiom da mono, ke li povas instali tutan, senhoman insulon, kaj la koncernulo ne strandbaniĝas en Miami, aŭ li ne vojaĝas al Los Angeles por filtradi kun filmstelulinoj, tiam li estas granda ĉevalo, tiel do estus bone, se li vizitus kuraciston por ekzemenigi sin.

Sed la turistaro estas tia.

Foje ili grimpas sur la neĝkovritan monton, inter la glaciriverojn, poste ili sidas sur kamelon kaj malsaniĝos je malario, ĉar ili devas vidi kiel kuŝas la veraj egiptanoj mumie enĉerkigitaj, entombigitaj en la piramidoj. Tiuj niaj reĝaj kolegoj regis, kiel faraonoj. (La pintaj, piramidaj konstruaĵoj, uzataj kiel tombo, troveblas en la dezerto dum arkeologiaj prifosadoj.) Ankaŭ ĝi do okazis tiel, la multe da turistoj veturis per la ŝipo André de Rémieux por fariĝi Robinson, sed ne kun unu servisto, nomata „Sabato”, sed kun tiom da lakeoj, ke oni povis nomi ilin laŭ la tuta kalendaro. De lundo ĝis Feliĉa Novjaro. Kaj ili kunportis ĉion necesan por pasigi unu jaron sur la senhoma insulo. Tie estas tre danĝere, ĉar tie troviĝas la regno de koralrifoj kaj atoloj. Laŭ superstiĉaj matrosoj, la koralrifo kaj la atolo konstante pligrandiĝas kaj disbranĉiĝas ŝtoniĝinte sub la akvo. Onidire ofte okazas, ke la maristoj ne trovas insulon, ĉar tiu dume mergiĝas en la akvon. Kaj ili trovas novan, ĉar ĝi elmergiĝas subite.

Ankaŭ Incognita Archipel estas tia insulo kun atolo.

Por reveni al la temo, kiel la asekura societo kotraktis pri la sekvo de la ŝipo, Radzeer ŝtele postveturis André de Rémieus-on en unutaga distanco, por ke ties pasaĝeroj ne konjektu ilian celon. Kiaj maristoj ni estis, tia estis la ŝtelveturo, ke nek la aserkura societo konjektis niajn intencojn. Ĝi estas la vere bona priservo. Ĉar ni ne pensadis pri tio, ĉu ni ne povus fari ankaŭ alian negocon?

Kiam la turista ŝipo preternavigis la kabon Blumt kelkajn gradojn, tiam okazis la mondfama miraklo! La ĉefkuracisto rakontis, kion li vidis sur la horizonto per la binoklo. Poste li faligis ĝin. Kvazaŭ li estus freneziĝinta… Fine li kriis en la paroltubon sur la komandponto: „Stop! Duone dekstren!.. Tiaĵon nek mia praavo vidis! Per plena vaporo!”

Kaj li pravis per la komandado! Ĉar povis esti lia estima, rabista praavo laŭ ascenda barnĉo, multe vidinta en la mondo, kiel Robinso Cruose, sed nek li spertis tiaĵon! Ankaŭ via Reĝa moŝto estus farinta grandajn okuloj, kiel plej eminenta, rostita fiŝo.

Ĉar kion li vidis? Ĝi estis songa malbona!

Tiu idiota Robinson-ŝipo staris malproksime en la mezo de mult-mejla insulo. Sed en ties meza mezo!

Ĉiu pensis tion, ke li freneziĝis kaj li havas vidvibron.

Vi Reĝa moŝto scias, ke mi ne estas superstiĉa, kaj mi fajfas pri la sorĉo, ĉar en Limo la ĉefpastro de la inkaoj donis al mi amuleton kontraŭ tiaĵo. Sed ankaŭ mi faris krucsignon.

Ni malnovaj maristoj rigardis tion senkonsile el la malproksimo. Fumon eliganta ŝipo en la mezo de granda seka tero. Nokte, por ke oni ne ekvidu nian vaporŝipon, ni mallumigis ĝin kaj ni proksimiĝis al la insulo tiel. Ĝi estis Incognita Archipel, kien deziris vojaĝi la abomenindaj turistoj. La ŝipo restadis en la mezo de terlango, kiu etendiĝis el la insulo, oblikviĝinte maldekstren iomete, duone en la koto.

Kaj tiam la sekreto soviĝis!

Absurda situacio, kiu povas okazi foje dum kvindek mil jaroj. Estis videble, ke la terlango estas plena de tiel grandegaj akvoplantoj, kiujn oni nomas muskoj kaj algoj, ankoraŭ svarmis sur ĝi ĉiuspecaj estaĵoj, kolubroj, polipoj eĉ sepioj. Antaŭ nelonge tiu do estis marfundo! Kaj la tuto konsistis el strangaj, mallarĝaj, rozkoloraj kunplektitaj rokoj. Ĝi estas la vivante formiĝanta atolo, kiu kreskas sub la akvo. Kion vi bonvolas pensi via Reĝa moŝto, kio okazis?

André de Rémieux jam malakcelis proksimiĝante al la insulo. Sed subite tiu koralrifo, ĝuste tiam, kiam la ŝipo estis super ĝi, elmergiĝis.

Tiu atolo estis la daŭrigo de la bordo sub la akvo! La ŝipo subite transformiĝis al trajno, ĉar ĝi veturis en la mezo de freŝa duoninsulo! Tiam ĝi oblikviĝis kaj ties pruo plugis la ŝlimon. Ĉar la rapideco de la ŝipo estis malgranda, ĝi ne renversiĝis.

Ĉu ne estas mirinde, ke ŝipo havu tiel stultan bonŝancon, rilate la koralrifon, ke ĝi ĝuste tiam navigu super tio, kiam ĝi elmergiĝas.

Estis vespero kaj ili videbliĝis bone en la malproksima lunlumo, sed ni ne.

Ili ne bezonis urĝan helpon, ĉar la ŝipo ne dronas sur seka tero. Ni do komencis konsideradi la mondfaman miraklon el negoca vidpunkot.

— Ili estas senescepte grandsinjoroj — diris la Ĉefkuracisto — kaj estos belega la elaĉetpago, se iu forrabos ilin.

— Ni ne povas forrabi ilin — spiregis la Dika Paters — ĉar oni ĉe ni aserkuris ilin kontraŭ ni. Ĉu rabisto aŭ ne rabisto, ĉu estas honoro aŭ ne!

Ni pensadis longe. Tendenulo al Fervora palpebrumis tiel, portanta nazumon (sed li rigardis super ĝi), kvazaŭ li estus elcerbumanta ion. Kaj en tiu kranio, sur kiu estas larĝranda, nigra feltoĉapelo, el sub kiu elpendas liaj longaj haroj, la veruka, malbela vizaĝo, kovras multe da cerbo.

Ni atendis, kion li elpensas.

— Nu — li diras poste kaj la terure granda nazo moviĝas, kvazaŭ li estus flaranta negocon, kio okazus, se ankaŭ ni surrifiĝus. Ĝi vere eblas ĉe tiu malfeliĉa rifo! Kaj oni ne trovos ĝin malhonesta. Jes la maro estas danĝera, kaj la vojo de ĉiu ŝipo estas malfacila sur ĝi.

— Ne distordu la vorojn! — diras Charley la Lunmiena. — Eldiru, kion vi pensas!

— Estas simple — diras Tendenulo. — Oni anoncos altan premion por la du ŝipoj. Kaj ni torvos tiujn. Iu el ni reiros, ke li estu la serĉanto.

— Sed ni ne surrifiĝis — diris Vanek la Dornhara malgaje, kun kiu tiutempe via Reĝa moŝto havis amikan rilaton.

— Se vi lasos min iri al la direktilrado — diris Tendenulo la Fervora — mi tutcerte surrifiĝos, hazarde, kaj ni ne staros tiel idiote per la ŝipo, kiel ili. Sed anticipe ni parolu pri Jimmy la Ĝisorela (mi estas tiu), ni dungis lin dum la lasta tago, tiel do neniu scias, ke li estas sur la ŝipo. Nun ni returniĝos per la ŝipo, li descendos ĉe la insulo Marques kaj ni revenos ĉi tien. Se nun ni ne atentons bone, ni do surrifiĝos. Kaj kial atenti ĉiam? Kiam oni anoncos tre altan premion, Jimmy la Ĝisorela venos por trovi nin.

Ili akceptis tiun planon kun ĝenerla aprobo.

Jen estis la rezulto de la priparolo. Radzeer liveros min proksime al la insulo Marques. Per boato mi atingos la bordon, de tie mi veturos per vaporŝipo al Tahitio, poste en Friskon. Dume Radzeer kaŝe reveturos, kaj nokte ĝi surrifiĝos lerte, sur la terlangon, kiu subite elmergiĝis senpere apud la insulo.