La radioaparato de la vaporŝipo André de Rémieux difektiĝis dum la kunpuŝiĝo, kaj nek Radzeer elsendis vivsignalojn. Ili decidis, se nia ŝipo surrifiĝos laŭhorare, ankaŭ ili difektos la radioaparaton de la krozŝipo. Post ili apogos arbotrunko al la fumtubo, kvazaŭ ankaŭ ĝi estus konsekvenco de la katastrofo.
Ĉio sukcesis tiel, kiel ni panis. Sed en Oakland pro la stranga krueleco de la sorto, mi renkontiĝis kun certa kapitano, nomata Manfred la Malpura, kiun mi jam menciis — en iu mia antaŭa letero.
Ĉar li ĉiam implikas!
Unue mi decidis aranĝi nian kavaliran aferon per tranĉilo, sed fine mi ne faris tion. Li estas maljunulo, li do vivu. Via Reĝa moŝto scias, ke mi havas molan koron. Sed kion faras la hazardo! La direktoro de la angla konsulejo ĝuste tiam komisiis la Kapitanon gvidi ekspedicion por trovi la perdiĝintojn. Sed li diris tion, se la diablo forportis liajn amikojn sur Radzeer, estus domaĝe trovi ilin. (Ĝi absolute ne estas homfrata diro, sed li vere ne estas kunfrato, sed tute malamikema homo.)
Poste mi estis dungita. Sed Alfredo la Malpura implikis tiel, ke mi devis partneriĝis kun blubarbulo. Nur tiel mi povis akiri la ŝipon Blinda Patro Via. (Reĝa moŝto, ĝi estas tia titolo, ke vi ne devas preni ĝin kiel ofendon, kiu cetere signifas ne blindan patron, sed nomon de ŝipo.)
Sed kiel bonan!
Kaj evidentiĝis, ke ne nur la blubarbulo estos mia partnero en la ekspedicio, sed ankoraŭ iu.
Mi ne ŝatas partneriĝi kun nefidindaj homoj pri honesta trompo, sed mi devis fari tion, ĉar mi bezonis la ŝipon Blinda Patro Via.
Ankaŭ la sekvajn okazaĵojn de la afero mi skribos per mia nova fontoplumo de sur la insulo Marques, kaj akceptu ankaŭ via Reĝa moŝto reciproke mian altestimatan rememoron pro via ficeleco. Sicere via ankaŭ propramane, datite nun sube,
ĝis reskribo
Don Ĝisorela di St. James p.m.
P.S. Mi ne scias ĉu via Reĝa moŝto aŭdis pro la Blubarbulo? Li estas tre konata homo, kaj se tio interesas vin, mi skribos aparte pri li. Mi petas vian Reĝan moŝton denove, bonvolu silenti pri la afero kun sinjora diskreteco.
Ĝisorela, la supre skribita.
Naŭa ĉapitro
Kiam Jimmy la Ĝisorela fine trovis Pepi la Piraton en la retoracio Tri Ruĝaj Korkotiriloj, komenciĝis grava periodo de lia vivo. Tiu pirato estis surprizige bela virino! Ŝi havis tiel glatajn, nigrajn harojn, ke ŝi aspektis kvazaŭ ceramika figuro, kion kaŭzis tio, ke ŝi per oleo ŝmiris sian hirtan haron. Ŝi portis kostumon blanke-nigre etkvadratitan, sed ŝajnas, ke la tajlorino iomete miskalkulis la mezuron, ĉar la vesto streĉiĝis sur ŝia korpo tiel, ke ĝi preskaŭ kraketis, kiam ŝi iris. Oni atendis en ĉiu momento, ke la vesto suprenglitas laŭ ĝia tuta longo. Sed Pepi la Pirato ne timis tion.
Ĝenerale ŝi timis nenion.
Ĉirkaŭ ŝia kolo estis ia malbonkvalita, mallarĝa peltaĵo, kaj ŝi kunportis grandegan, ledan retikulon, kiun ŝi metis sur sian antaŭbrakon. La malmultekosta pudro kaj la tro vigle ruĵitaj lipoj iom krudigis ŝiajn belajn trajtojn. Tamen ŝi estis eĉ pli bela pro tiuj. Ŝi portis ŝikan ĉapeleton, konvenan al harnodo, iomete flankenŝovinte, kaj kiel ŝi enegie trairis drinkejon, la viroj senintence lasis vojon al ŝiaj soldatece svingiĝantaj brakoj. Multspecaj juveloj tintis sur ŝiaj pojnoj: perloj, braceletoj, eĉ ŝi havis broĉon kun nekredeble granda juvelŝtono. Sur ŝiaj fingroj brilegis la koloraj kaj blankaj vitroj, ĉar mi tute ne devas mencii, ke la juveloj de Pepi la Pirato ne valoris eĉ unu karaton, el la vidpunkto de oraĵisto.
Kondiĉe se oraĵisto rigardas tiujn.
— Ĉu vi estas Jimmy la Ĝisorela, kiu volas paroli kun mi, ke ni partneriĝu? — ŝi diris kaj eksidis energie, glitordigatne siajn braceletojn per unu manmovo. — Mi permesas al vi veni sur la ŝipon, sed mi avertas vin, ke vi devas konduti bone. He!.. Jack! Mi petas duon glason da viskio, el la unu-dolara!
Ŝi metis langvore kurbiĝantan cigaredon en sian buŝon, kiun ŝi elprenis el la supra poŝo de sia kostumo kaj ekfunciigis sian aŭtomatan fajrilon.
Hu, diable! Ŝi ja estas virino!
— Vidu, via sinjorina moŝto…
— Mi estas Pepi la Pirato.
— Aŭskultu min, fraŭlino Pirato. Nun temas pri tio, ke oni komisiis min pri tiu afero, por kvindek mil dolaroj. Mi estas kapitano Jimmy la Ĝisorela, vi jam certe aŭdis tiun nomon.
— Ankoraŭ ne — respondis la virino kaj eltrinkis la duonglason da viskio je unu tiro. — Sed iun vian parencon oni jam menciis al mi. Kiu estas maato, kaj li havas la saman nomon. Ĉu vi estas fratoj?
— Hm… Mi estis ankaŭ maato. Sed ne tio gravas. Mi pensas, ke ni bone komprenos unu la alian.
— Se ne, do ankaŭ tio estas egale al mi. Ĉu vi do pagos ĉiun koston, kaj vi ricevos la trionon de la permio?
— Kiel?! — li stertore ekriis pro kolero. — Ĉu Wagner kaj vi ricevos ties duonon, kaj mi la alian duonon?!
— Mi ne havas multe da tempo. Kaj stultaĵoj ne intersas min. Ni dividos la premion je tri egalaj partoj, se tio ne plaĉas al vi, serĉu alian ŝipon…
La tero englutu tiun Kapitanon! Sed kion fari? Li devis akcepti ĉion. Kiam li interkonsentis principe, Pepi la Pirato malfermis sian grandegan retikulon, kiu estis plena de ĉiuspecaj objektoj. Inter aliaj troviĝis en ĝi pinĉtenilo kaj seskugla revolvero apud ŝia kolora naztuko kaj pudrujo. Post longa serĉado ŝi elprenis ĉifonan paperon kaj glatigis tion. Ĝi estis preta kontrakto. Jimmy la Ĝisorela subskribis ĝin laŭte ĝemante.
— Nun iru por varbi matrosojn, kaj ankaŭ mi agos same — diris Pepi la Pirato. — Ni atendos unu la alian ĉe la malnova haveno.
— Sed vi devas estis singarda…
— Ne instruu min! Mi ne dungos malpli valorajn maristojn, ol vi.
Jimmy la Ĝisorela postrigardis ŝin, kiel ŝi forrapidas kun moviĝantaj muskoloj sub ŝia streĉa kostumo. Sinceredire „ŝi estas vere virino!”, sed iafoje estus agrable frapi sur ŝian postaĵon, kiam ŝi parolas tiel arogante.
Li reiris al la restoracio Trimasta Sodakvo. Ne estas infanludo trovi bonajn matrosojn en tiuĉefsezono, kaj precipe por tia vojaĝo.
Neniu dungiĝas volonte al tiu ŝipo, kiu ekveturos trans la Cape Blount-on por serĉi enigme malaperintajn vaporŝipojn en la proksimo de la insulo Incognita.
— He, Jimmy! — kriis iun raŭke, kaj turniĝinte li vidis la Rugharan Vasiĉ, kiu estis tute ebria laŭkutime. Li volis fali al la kolo de sia malnova amiko kun disetenditaj brakoj, sed li maltrafis la celon kaj sterniĝis sur la tero.
Jimmy starigis lin feliĉe. Li estas bonega maŝinisto. Li povas eĉ stiri, nur ne en la regiono de la atoloj kaj koralrifoj.
— Vasiĉ! Ĉu vi dungiĝos al mi?
— Jes, kompreneble!
— Ni navigos al Cape Blount por serĉi Radzeer-on.
La Ruĝharulo, kvankam ŝanceliĝante kaj kun perlosimilaj okulgloboj, ŝajnis tiel, ke li pripensos sin post mallonga meditado.
— Sciu do, ke ĝi estas tiaĵo…
— Bone, bone — mansvigis Jimmy la Ĝisorela, kiu estis klarvida pri la malfacila maniero de la varbado. — Mi tute ne kalkulis vin, ĉar nur plenkreskaj, fifamaj hevenuloj estas bezonataj al tiu ŝipo…
Laŭ spertaj policaj ĉefinspektoroj apenaŭ troviĝis pli fifama homo ol la Ruĝhara Vasiĉ en la dosiero pri tiuj homoj, kiuj ne havis dokumentojn, sed ili vivis konstante sur la maro. Krome Vasiĉ estis tre malalta, tial la epiteto „neplenkreska” unuavice trafis lin ĝuste en la koron.
Diru tion ankoraŭfoje, kaj mi batos vian vizaĝon! — li respondis ektirinte sian rimenzonon, sed ĝi elglitis el lia mano, kaj kubute li ekbatis je la ventro preteriranton.
— Nun ne gravas interbatadi — diris Jimmy la Ĝisorela, — ĉar nun mi devas iri plu por serĉi taŭgajn matrosojn.