— He, vi! Wagner estas mia kapitano. Li pli bone imponas al mi, ol vi.
Jimmy la Ĝisorela malsuprenrapidis al li.
— De kiam vi nomumas kapitanojn?!
— Vidu, Jimmy la Ĝisorela — li diris kaj ĝustigis sian bonegan rimenzonon kun buko. — Inter ni jam estas deloge aktuala interŝanĝi kelkajn sincerajn vangofrapojn.
— Ankaŭ mi mem samopinias. Ĉar vi estas fanfaronulo laŭ mi.
— Almenaŭ tiom, ke mi elektas, kiun mi nomu kapitano. Tiaĵo ne estas problemo pri leda gamaŝo.
Ĝi trafis lin ĝuste en la koron!
Jimmy la Ĝisorela estismis sian ledan gamaŝon tiel, kiel ian hejman idolon. Tio jam apartenis al lia karaktero, se iu trafis ĝuste en lian koron, li malofte maltrafis responde ties mentonpinton.
Li batis en la vizaĝonb de Kupro-grafo.
Puf!
Pif-paf!
Okazis granda lukto… La stiristo falis en la kuirejon, kaj la kuiristo inter la manĝaĵojn. Sed li salte leviĝis… Li denove refalis por piedbato je la stomako, sed li tuj stariĝis por prezenti sian faman maldekstramanan, rektan baton, pro kio Jimmy la Ĝisorela simple forflugis, kvazaŭ li ekzercus senflugilan glisadon. Li implikiĝis kun Hugo la Nenifarulo kaj kun ties ŝnuramaso, kaj li ricevis minimume dek ses vangofrapojn de Kupro-grafo (ĉiuj estis eminentaj!), ĝis li pene elbaraktis de tie.
Elbaraktinte, hokbato surplankigis lin denove, sed falante li krufalĉis la gambojn de Kupro-grafo, kiu estis lia diabla specialaĵo, kaj ili falis unu sur la alian. Poste ili salte leviĝis samtampe, kaj kvar pugnoj denove batis, kiel pezaj draŝiloj.
Pif-paf!
Puf-pif-paf!
La knaboj ĉirkaŭstaris ilin gaprigardante.
Ĝi estas malofte bela interbatado! Tian ne vidas ĉiutage la popolo de la haveno, kiel la du homoj ricevas kaj donas la vangofrapegojn. Tiel fortajn, ke la kranio de malpli fortika homo displitiĝus de la duono de la batoj. La dekstra mano de Kupro-grafo nun premas Jimmy la Ĝisorelan al la ventumtubo, kaptinte lin je la gorĝo, nu sed estas bagatelo terura vangofrapo, kiun li ricevas dume per mansorso, ke sango disŝpruciĝas ĉien. Responde li frapas la kapon de la fregat-ĉefleŭtenanto al la ventumtubo, ke ĝi laŭte bruegas kaj enkaviĝas (ne lia kapo, sed la tubo), sed dume li ankoraŭ ricevas du el la ĉion forbalantaj, vagofrapoj, respektataj kiel musono, poste pidebato trafas lin je la genuo… Ili falas unu sur la alian! Kaj kiu estas supre, tiu draŝas la alian ruliĝante sur la planko. Ili interŝanĝas terurajn pugnobatojn, mane kaptinte la harojn de unu la alia, ke laŭte bruegas la kranioj, frapitaj al la ferdeko…
Bum!
Pafo tondras, poste akra krio tranĉas la aeron:
— Hands up!
La krio ne estintus sufiĉa, sed ili salte leviĝas instinkte, aŭdinte la alarmpafon. Pepi la Pirato staras tie, sur ŝia brako kun malfermita retikulo, en ŝia mano la seskugla revolvero ankoraŭ fumas.
— Kio ĝi estas? — ŝi krisas per sia enegria, alda voĉo, kaj ankaŭ ŝia kostumo nekutime streĉiĝas pro la atakema korpopozicio. — Kio ĝi estas? Ĉu malobeado sur la vasta maro? Atentu bone! Mi konas la reglamenton! Kiu rompas la ordon sur la ŝipo, mi mortpafos tiun senhezite, kiel hundon!
La du homoj estis iel rekonebla nur laŭ ilia vestaĵo. Sed neniu el ili spiregis. Ili palpadis sian ekimozan, vunditan, ŝveliĝintan vizaĝon kaj murmuris.
— Vi ne diris al mi — kriis Kupro-grafo al Pepi la Pirato, — ke li estos la kapitano ĉi tie.
— Mi rajte estus mortpafinta lin! — replikis Jimmy la Ĝisorela. — La stiristo ribelis kontraŭ mi, kaj…
— Silentu!
Diris tion Pepi la Pirato lakone kaj mallaŭte, poste ŝi ekfumis cigaredon kaj iris sur la komandponton. Tie estis la tria disidento, sinjoro Wagner, kiu ekdormetis dume. En ĉapelo de ĝendarmo!
— Pardonon… — diris sinjoro Wagner al la virino, sub lia akselo kun la rompiĝinta pordo. — Ĉu via sinjorina moŝto ne scias hazarde, kien veturas tiu ĉi ŝipo?
Pro subita, rifuza mangesto li falis surdorsen kun la pordo, preskaŭ deglitante de sur la komandponto. Poste Pepi la Pirato denove frapis sur sian bruston, kaj ŝi diris la jenan, mallongan oratoraĵon:
— Mi estas la kapitano! Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro, kaj Kupro-grafo la stiristo! Se tio ne plaĉas al iu, tiu anonciĝu! — Nun vi ĉiuj iru labori, kaj kiu komencos interbatadon, mi mortpafos lin tiel…
— …kiel hundon! Ni jam aŭdis tion… — murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj forrapidis.
— Ni aranĝos la konton aliloke! — flustris Kupro-grafo apud li.
— Mi esperas, ke mi ne devas atendi unu jaron — respondis Jimmy la Ĝisorela kun sovaĝa rigardo. — Kaj estus pli bone, se vi lasus Pepi la Piraton trankvile. Ŝi ne preferas tiajn dandojn en kolora vestaĵo, kiel vi.
— Kial vi zorgas pri tio, ĉu mi lasos ŝin trankvila aŭ ne?
Ili rigardis unu la alian dum kelkaj sekundoj, sed komandvortoj estis aŭeblaj de sur la komandponto, kaj la du koleraj viroj iris por fari sian propran aferon.
— Ŝi tute bone faras sian taskon — flustis Muki la Ostoza, la ferdekestro, al Hugo la Nenifarulo, kapbalancante al la kapitanino. La afero de la stiristo kaj la unua oficiro ne interesis ilin. Ĝi estas finita. Pli malpli poste iu mortogos la alian. Sed granda surprizo estas la kapitano Pepi la Pirato. Ŝi bone faris sian laboron. Ŝi komandis la ŝipon Blinda Patro Via tiel, ke nek maljunaj maristoj povintus fari tion pli bone. Antaŭ ili estus atingintaj havenon, la Sveda Okso volis rapidis sur la ponton por helpi komandi la manovradon, ĉar li timis, ke la nova kapitano eble surveturos kelkajn barĝojn, aŭ la ŝipo puŝiĝos al la bordo.
— Kion vi volas ĉi tie? Iru fari vian laboron! — kriis Pepi la Pirato, poste ŝi diris kurtajn ordonojn, kaj la manovro okazis tiel bone, ke ĉiu nur gapis…
Ŝi faris siajn kontrolturnirojn pecize kaj sisteme antaŭ notomezo. Ŝi rimarkis ankaŭ la plej malgrandan mankon, kaj ŝi ofte haltis por paroladi dum fumado kun la homoj.
— Kie vi lernis la navigadon tiel bone? — demandis Hugo la Nenifarulo, kiam ŝi haltis ĉe ili dum sia kortrolturniro antaŭ la malsuprenirejo de la interferdeko.
— Mia patro servis kvardek jarojn sur la ŝipo Baltimore — ŝi respondis kaj sidis inter ilin sur la ŝtuparon por elpreni lanvoran cigaredon kaj ŝovi ĝin en sian buŝangulon. — Tie li estis lernanto sur la ŝipo, tie li fariĝis matroso, kaj kiel kapitano direktis ĝin dum dudek jaroj. Kiam mortis mia patrino, li devis kunveturigi min, kaj mi plenkreskis tie, sur la ŝipo Baltimore.
Aŭdiĝis grincado, kiel la ŝipo iom oblikviĝis, Pepi la Pirato turniĝis, ĉar ŝi sciis, ke Jimmy la Ĝisorela atentas ŝin ie el la ombro.
— Ĝi estas bonega historio — diris la fregat-ĉefleŭtenanto.
— Vere — diris Pepi la Pirato kaj salte leviĝis, — sed tio estus multe pli bone, se iu oleus la koŝojn, por ke tiuj ne ŝrikadu.
Jimmy la Ĝisorela volis akompani ŝin dum ŝia kontrotruniro, sed Pepi la Pirato diris al li, ke ĝi tute ne estas bezonata. Estus ve al kiu ajn havena apaĉo, kiu maldece provus proksimiĝi al virino, kiu „laboras” kun ili. Oni ne prenas tion, kiel ŝercon.
Kiam Pepi la Pirato rigardis ĉiun angulon de la ŝipo Blinda Patro Via, nur tiam ŝi revenis en sian kajuton.
Dumvoje ŝi zorgeme kontrolis ĉion. Eĉ.
Eble pli multe, ol tion ŝi devintus fari, ĉar ŝi rigardis en la stirejon eĉ dufoje. Unue Kupro-grafo diris al ŝi, ke ĉio estas en ordo, lastfoje li jam alridetis ŝin impertinente kaj diris:
— Ankoraŭ nun estas ĉio en ordo.
— Mi ne demandis, kio estas! — rediris Pepi la Pirato nervoze. — Sed vi do ne povas stiri tage-nokte.
— Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ ĉi tie povas deŝanĝi min, sed atinginte la kabon Blount, mi devas dormi en la stirejo, kaj laŭeble konstante stiri, ĉar tie neniu povas direkti la ŝipon krom mi… Se nur… — li rikanis — la kapitanino ne konas trae-retrae la Sudan maron.