— Ĝi estas grava afero. Morgaŭ ni priparolos tion. Bonan nokton!
Kiam Jimmy la Ĝisorela foriris iomete ruĝhonte, senpere apud li, sur la malluma interferdeko, malantaŭ la ardaĵo de cigaredo iu ekridis mallaŭte. Kupro-grafo staris tie.
— Mi vidis, ke vi hazarde eniris por kontroli la kajuton de la kapitano…
— Nu kaj! Kial vi ridas pri tio? — li demandis laŭkutime kun plenblovita torako.
— Ne tiel haste, Jimmy! Ŝajnas, ke vi denove ebriiĝis pro la kapitana gloro.
La fregat-ĉefleŭtenanto glutis amare… Fulmotondro frapu tiujn malbenitajn vagabondojn. Konstante doloras ĉiun, ke li estas kapitano. Kial ne doloras ilin Morton la Variolcikatra aŭ Kuloto? Ili estas tiel samaj havenuloj, kiel li. Tamen, se ili aŭdas, ke Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro aŭ kapitano, tiam la multe da feĉuloj tuj buŝaĉas. Ĝi ne estas la unua okazo. Sed tute ne la unuaj dek vangofrapoj estas en simila afero, kiujn li donis al Kupro-grafo. Kvankam nek tiu ŝparas… Sed nun precipe boligas ĉies sangon tiu rezoluta virino. Ili staris senpere vid-al-vide, ke ilia jako kuntuŝiĝis. La cigaredo de Kupro-grafo moke ekardis antaŭ lia vizaĝo.
— Vi havas nenion komunan al mia kapitaneco.
— Lasu tiun virinon, Jimmy — diris la stiristo trankvile. — Ŝi ne konvenas al vi.
— Ĉu eble ŝi elektas vin?
— Mi ne diris tion — respondis la alia indiferente. Baldaŭ li aldonis post mallonga pensado: — Sed eblas…
— Ĉu ŝi? — ridis Jimmy la Ĝisorela nervoze kaj moke. — Ŝi fajfas pri tiaj homoj, kiel vi. Ŝi ne estas tia, ke silakj ĉifonoj kaj pompaĵaĉoj imponu al ŝi ĉe viro.
La alia kapbalancis malrapide:
— Mi komprenas. Ŝi do preferas la ledajn gamaŝojn… Nu!
Subite li kaptis la pojnon de la atakonta Jimmy la Ĝisorela. Sed ne la ŝtala premo retenis la grandegan manon, sed la tranvila voĉo:
— Ne estas bone tiel, Jimmy. Nun ni jam estas sur la Suda maro, kaj se ni mortigos unu la alian, tiam la tuta societo piknikos sub la akvo postmorgaŭ. Ĉar estas neniu, kiu povus transpreni nian postenon.
Tio estis vera. Diablo forportu la ŝparemon. Ne estas skipo da homoj en kiu ajn posteno. La Sveda Okso aŭ Hugo la Nenifarulo kaj Vasiĉ estas forte eltenas en siaj lokoj, ili povas ankaŭ stri, sed ne en la proksimo de Cape Blount.
— Kio vere, tio vera! — kapjesis do Jimmy la Ĝisorla ĝemante. — Sed poste ne forgesu nian rendevuon en Frisko.
— Ĉu eble iu klaĉadis tion pri mi, ke mi estas distrita? — respondis la alia kun rigida rideto.
Ili silentis… Sub ili murmuregis, pulsadis, grincadis la maljuna motor-koro de la ŝipo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris por daŭrigi sian kotrolturniron sur la mallarĝa ŝtupro, kundukanta spirale ĝis la motorejo. Kupro-grafo ĉirkaŭrigardis, poste li ŝteliris al la kajuto de la kapitanino en la mallumo per kataj paŝoj.
La ferdeko estis tute senhoma. Aŭdiĝis, kiel la akvo plaŭdante fluas preter la ŝipo. Li ligis ŝnuron ĉirkaŭ sia trunko, ke restu longa parto, sur tiun li nodis ferhokon, kaj li suprenrapidis sur la ferŝtupetaro de la fumtubo. La kajutfenestro, tra kiu li volis kaŝrigadi, estis pli alte, ol hom-alto. Sed, se li pasas sur la tegmenton de la kajuto por enrigardi, tiel Pepi la Pirato aŭdas la bruon de lia piedpaŝo. Tial li elpensis kol-rompan manieron por kaŝrigardi. Li kroĉis la ferhokon al iu ŝtupo de la eskalo, li eksvingiĝis, kaj pendante tiel, per puŝetoj li movis sin, kiel pendolo, kaj en ĉiu dua sekundo lia vizaĝo estis antaŭ la ronda fenestro. Kupro-grafo kaŝrigardis ne nur por scivolemo. Li apartenis al tiuj elektitaj militistaj eminentuloj, kiuj laboras en la Sekreta Servo: li estis konata laŭ la nomo Milton Winter, kaj li estis korvet-kapitano.
Li vidis mirante, ke la kajuto de Pepi la Pirato estas malplena. Kie estas la virino?
— Jen mi estas! — respondis energia, sonoranta voĉo malantaŭ kaj sub li.
La stiristo timiĝinte turniĝis pendolante, kaj li vidis Pepi la Piraton tie, kompreneble en la mano kun la grandega, seskugla revolvero.
Bizara situacio! Kupro-grafo pendis en modesta, ĝentila korpopozicio, kaj li provis dume rideti afable.
— Bonan vesperon, fraŭlino Pepi! — li ekparolis en sia ĝena pozicio kun afabla rideto kaj kun deformiĝinta vizaĝo. — Kie vi estis, ke mi ne vidis vin en via kajuto?
— Kion vi faras supre?
— Post laboro estas utile gimnastiki — li pendolis ĝentile. — Cetere mi volis viziti vin en via kajuto… Fraŭlino Pepi! — kaj li metis sian manon sur sian koron, tiel li preskaŭ kuntrenis sin en la labila pozicio — mi amas vin!
— Ĉu vere? — respondis la virino malvarmkondute. — Tio estas kara de vi. Laŭ la supertiĉo de mia naskiĝdomo, la amkonfeso de pendumita homo signifas feliĉon.
— Mi ĝojas, ke…
— Sufiĉe!.. — Ŝi energie stamfis kaj levis sian revolveron, kuntirinte iomete sian dekstran okulon: — Nu, kio estos?!.. Come on!
La stiristo obeis. Li ekpendolis al la eskalo, li dekroĉis la hokon, poste li rapidis sur la ferdekon al Pepi la Pirato, kaj kun vera hispana riverenco li unugenuiĝis:
— Mia bella señorita! Mi amas vin!
Pepi la Pirato iomete retropaŝis. Ŝajnis, ke la amkonfeso multe impresis ŝin. Sed la ŝajno pruviĝis trompema, ĉar en la sekva momento Kupro-grafo ricevis tiel grandan vangofrapon de sia kor-amantino, ke Hugo la Nenifarulo kuregis al la poŭpo, ĉar li kredis tion, ke ŝiriĝis la sonda ŝnuro, kaj ĝi plaŭdegis tiel laŭte en la nokto.
— Mortbatu min, señorita! — daŭrigis la stiristo rezolute. Morti pro via amo, carramba!.. Ĝi estas la vera sorto de viro, kaj mia patro estis Malno-Kastilia, hispana hidalgo!
— Strenge — miris Pepi la Pirato. Mi scias tiel, ke en Anglio eksterlanda civitano ne povas esti oficiro ĉe la mararmeo. Kiel fariĝis la posteulo de hidalgo Winter korvert-kapitano, kiu nomiĝas Milton?
La vizaĝmuskoloj de Kupro-grafo ekkonvulsiis! Pepi la Pirato scias lian sekreton! Tiu virino do estas spiono aŭ la membro de ia intenacia esplorista agentejo!.. La amkonfeso de la stiristo ne estis tute komedio, sed la devofaro kaj la intereso de Anglio estas antaŭ ĉio. Tiu virino devas morti!
— Mi vidas — li respondis kun senŝanĝa gajeco, — ke hodiaŭ vespere farŭlino Pepi trinkis multe, kaj vi miksas min kun iu, kvankam vi vidis miajn dokumentojn…
— Jes! — ridis la virino nervoze. — Dum vi dormis, mi rigardis viajn paperojn! — Kaj ŝi rapide elprenis la legitimilon de la korvet-kapitano, kiun li havis ĉe la Sekreta Servo. — Jen estas via dokumento kaj…
En tiu momento el planko elglitis el sub ŝiaj piedoj, kaj ŝi falis laŭ sia tuta longo sur la ferdeko, kaj dume ŝi sentis, ke li ŝiras la revolveron el ŝia mano.
Ŝi ne rimarkis en la mallumo, kiel la mano de la genuiĝanta Kupro-grafo malrapide etendiĝas, li ektiras ŝian maleolon, kaj pum… li tuj ĵetas sin sur ŝin! Poste Pepi la Pirato sentis nur tion, ke dura mano de viro, algluiĝinta al ŝia buŝu subpremas ŝian eksplodontan ŝrikon, ŝi leviĝas en la aeron, kaj ŝiaj timiĝintaj okuloj ekvidas la profunde kunfrapiĝantajn ondojn super la balustrado.
Pepi la Pirato scias bone, ke ne estas indulgo, kaj en la sekva sekundo ŝi jam flugos…
Tamen kial hezitas la oficiro? Kia pasio kontraŭstaras lian devoscion, ke ĝi venku lin? La pasio ĝenerale trovas la bonan pretekston kontraŭ la devoscio: li devas trasrĉi la poŝojn de la virino. Gravas, ke li eksciu, kiu estas tiu enigma virino. Li diras tiaĵojn en si mem kaj starigas la virinon sur la plandojn.
— Pst… Se vi eligos eĉ unu voĉon, mi ĵetos vin tra la balustrado…
Pepi la Pirato toleris tion sen moviĝo, ĉar iu mano de la stiristo ne tro forte, sed konstante prenis ŝian kolon. Ŝi sciis, ke nur ia miraklo povas helpi ŝin.