Kiel la ŝipo proksimiĝis al Cape Bloun, la maltrankvilo de la personaro pliiĝis.
— Kio estas ties kaŭzo laŭ vi — demandis iu matroso Jimmy la Ĝisorelan — ke neniu el la malaperintaj ŝipoj dissendis radiosignalojn?
— Laŭ mi — respondis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li ne ŝatis, se oni scivoladas pri tiu demando, — vi devus dungiĝi sur la seka tero pro la multe da drinkado, kiel Jeff la Unuŝultra, kiu svingas flagon en Ferretown ĉe la kvaranteno.
Kaj li kraĉis.
— Ĉar tiu fakto, ke la radio mutiĝas — eksplikis la matroso sen tio, ke li estintus ĝenata pro la bona konsilo, — ĝi okazas ofte. Sed du radioj ne elsendu eĉ unu singalon, tio ne okazis ankaŭ en la plej granda tempesto.
— Vi absolute nenion scias pri tempesto, ĉar antaŭ tempesto vi ĉiam tute ebriiĝas.
Kaj li iris plu. Ĝi estas la plej saĝa afero. Se li estos trans Cape Blount, la societo ŝanĝiĝos. Ili nur jam estus trans tio. Ne estas pli malbona afero sur ŝipo, ol la flustrado.
Precipe, se ĝi okazas iom juste. Li vizitis Pepi la Piraton, kiu hodiaŭ nekutime afable alridetis lin.
Hm… Ŝajnas, ke iom post iom ŝi tamen ekvidos, kiu estas la vera viro. Tio certas, ke li draste traktos Kupro-grafo, kaj solida enteriga entrepreno povas veti pri tiu homo.
— Atentu min — li diris kun sinjora gesto, kion li alproprigis ankoraŭ en la kortego, — estus bone rapidi. Per kiom nodoj da rapideco veturas la ŝipo?
— Ni navigas per plena rapideco de la ekiro.
— Mi atentigas vin nur tial, ĉar estus bone, se ni jam estus trans Cape Blount.
Pepi la Pirato denove alridetis kaj okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Jimmy la Ĝisorela embarasite etendis sian manon por elpreni sian monoklon kun tenilo. La virino estis tiel bela, kiel la freŝa, matena vento blovis ŝiajn harojn, kaj ĝi levetis ŝian jupon eble eĉ pli supren, ŝi estis tiel bela, ke Jimmy la Ĝisorela preskaŭ forgesis tiun aferon, rilate Capo Blount-on.
— Ĉu eble vi rimarkis ion? — ŝi demandis kaj paŝis tute proksime al li, ke la fregat-ĉefleŭtenanto aŭdis klare, kiel sia koro batis laŭte.
Kvazaŭ tiu virino estus tute ŝanĝiĝinta. Ŝajnas, ke Kupro-grafo diris idiotaĵojn, kaj li tamen estas ordonara matroso, kiu ne konas la kortegan etiketon. Tiaĵo gravas.
— Ili do flustradas.
— Ĉu vi pensas, ke estas problemo? — kaj ŝi metis iun sian manon sur la ŝultron de la viro.
Li jam havis problemon. Jimmy la Ĝisorela nun jam ne nur pro sia rideto, sed ankaŭ pro sia amo meritis sian moknomon.
— Nu… — li balbutis ruĝiĝinte, sed la virino ne deprenis sian manon de sur li, kaj kiu povas paroli tiel? — Problemo momente ne estas…
— Ĉu vi pensas, ke ĝi povas okazi?
Kaj ŝi metis sian alian manon sur la ŝultron de Jimmy la Ĝisorela. Ŝi paŝis al li tute proksime, kvazaŭ ŝi estus fuĝinta instinkte al la forta viro pro maltrankvilo. La forta viro ne povis kion diri, kaj la sango pulsadis en lia kapo. Post paso de duon minuto li fine ekparolis.
— Sciu, ili estas tiaj knaboj… kion mi komencis diri? Mi do faris tiun koŝon, kiu grincadis tie.
— Mi tre dankas, ke vi estas tiel atentema. Esprimante mian dankon, mi invitas vin trinki tason da teo.
Jimmy la Ĝisorela demetis sian ĉapon kaj kliniĝis profunde, ĉar foje li vidis en Almira, kiam maljuna virino invitis sian akompananton por trinki teon.
— Kaj vi menciis ion, rilate la humoron de la personaro.
— Estus jam bone transveturi Cape Blount-on. Tiaĵo ne estas malutila. Se ni navigas per plena rapideco… Pli grandan distancon oni ne povas veturi dum tiom da tempo.
Kaj li pensis en si mem, ke pli ol la invito, nek per mil nodoj da rapideco oni povas atingi pli proksimen al tiu ĉi virino dum tiom da tempo.
— Dum mi vidas vin, Jimmy, mi ne timas! — diris la virino entuziasme.
— Vi tute ne havas kaŭzon timi! Je via unu ordono, mi vagofrapados ĉiun friponon de la mondo!
— Mi pensas, ke tio ne estas bezonata.
— Sed se vi atendus tian kavaliran servon de mi, vi devas scii, ke Jimmy la Ĝisorela estas preta fari tion!
La virino restis sola, ĉar la fregat-ĉefleŭtenanto havis urĝan farendaĵon. Iu alpaŝis lin el la stirejo:
— Ĉu vi freneziĝis? — flustris Kupro-grafo.
— Ne. Sed kion oni ne povas ekscii de tiu homo laŭ vi, eĉ se oni kvaronumos lin, mi ekscios tion de li apud taso da teo.
Ŝajnis, ke Kupro-grafo ne entuziasmiĝis pro la ideo. Sed ne tial, ĉar efektive li konsideris tion malĝusta, sed ili jam gefianĉiĝis antaŭ du tagoj.
Du mebroj de la Sekreta Servo. Ĝi estos malofta geedziĝo.
Vespere Jimmy la Ĝisorela anperis en parada uniformo, kion signifis nur brila rimenzono sur lia kutima vestaĵo. Enrigardis ankaŭ en la striejon por momento.
Kun triumfa rideto.
— Kiel estas la stirado?
— Dankon, bone — respondis Kupro-grafo malvarmkondute. — De morgaŭ vi staros ĉi tien. Nur vi povas fari tion.
— Mi ne tre ĝojas pro ĝi, sed estas en ordo. Nu, agrablan nokton! — li diris kaj ĝustigis sian fiere flankenŝovitan ĉapelon per siaj etenditaj manplatoj.
— Kien vi iras kun tiom da eleganteco?
— Trinki teon — respondis Jimmy la Ĝisorela kun iom da triumfosento. — Pepi la Pirato invitis min al si vesper.
Kaj li atendis, ke Kupro-grafo almenaŭ iomete konsterniĝetu aŭ iel li esprimu sian ĵaluzon. Sed Kupro-grafo turnis du gradojn la direktilradon por eviti grandan ondon, proksimiĝantan el okcidento, kaj dum tiu manovro li kraĉis apud sia cigaredo:
— Ŝi invitis ankaŭ min. Sed ŝajnas, ke ŝi ne ŝatas la inteligentajn homojn, ĉar mi atingis nenion ĉe ŝi.
— Eble vi pravas pri tio — respondis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li miskomprenis la aludon.- Sed mi proponas al vi tion, ke ne malgaju, ĉar tiel multe da belaj virinoj estas en la havenoj…
— Mi tre dankas la konsolon. Sed mi pensas, ke mi neniam povas forgesi Pepi la Poraton.
— Jen, okazas tiel. La virinoj ĉiam kuris post vin, kaj ĝuste ŝi fajfas pri vi.
— Jes. Kelkfoje okazas tiel — respondis Kupro-grafo plie dormeme ol malgaje. — La virinoj ŝatas vin same sur la bordo, same sur la ŝipo.
Poste sekvis la teo.
Jimmy la Ĝiorela ankoraŭ memoris bone pri la tempoj, pasigitaj en la reĝa fortikaĵo de Almira, kaj li estis klarvida pri tio, kiel li devas konduti dum tiu eleganta, posttagmeza te-kunveno, okazanta vespere.
La virino vidu, ke li estas sinjoro en sia privata vivo, malgraŭ tio, ke li estas simpla havenulo.
— Ĉu vi trinkas la teon kun rumo? — demandis Pepi la Pirato, kiu akceptis la unuan oficiron en alloga vestaĵo.
— Ho, kompreneble! Se estas permesate peti al la rumo iom da teo — diris la gasto, plenigante sian glason per rumo kaj pedante streĉ-etendis sian etfingron.
— Dum la unuaj tagoj — diris la virino, verŝante teon — mi miskonis vin, kaj nur poste mi vidis, kiu vi estas efektive.
— Ĝenerale ĝi okazas tiel, se estas permesate esprimi min tiel. La virinoj ŝatas se oni flatlogas ilin, sed tiu kondutmaniero, ne deca al la kortega etiketo, ĉe mi estas prekaŭ neebla. Oni devas min rimarki, kaj… pardonon!
Li surverŝis la robon de la virinon per sia trinkaĵo, kaj ilia frunto kuntuŝiĝis. Ŝajnas, ke la Kupro-grafo ne atentis, kaj ondo ekpuŝegis la ŝipon el flanka direkto. Aŭ eblas, ke li stiris pli nervoze, ol alifoje.
— Faras nenion, sinjoro Ĝisorela — klopodis d-rino Cunesburry Pepli la Pirato reciproki la elegantecon de la gasto. — Tiaĵo okazas sur ŝipo. Mi ŝatus se ni fariĝus tute intimaj amikoj. Malofte mi vidas tiel multe da elegantecon ĉe maat… kapitano.
— Tio estas konsekvenco de mia kortega vivo, ĉar vi certe scias, fraŭlino Pirato, ke iam mi anstataŭigis veran reĝon… Pardonon…