La tablo, glaso, samovaro, ĉiuj reversiĝis tintegante, ĉar denove frapiĝis ondo al la ŝipo el flanka direkto.
— Ŝajnas, ke Kupro-grafo ekdormis aŭ li estas ebria! — kriis Pepi la Pirato kolere.
— Certe li laciĝis, kaj iafoje li dormetadas ĉe la sirilo. — diris la gasto. Dume li provis fari ordon.
— Ĉe mi la sincereco estas la bazo de ĉiu amikeco — komencis al virino ĵetis sian reton. Sciu, ke tio komenciĝas ĉiam inter du homoj, kiam ili dividas siajn sekretojn inter si.
— Ĝi estas tiel! — kapjesis la gasto kaj tute ruĝiĝis, kiam Pepi la Pirato sidis apud lin, kaj ŝi metis siajn etajn manojn sur la grandegan manojn de la unua oficiro, famaj pri vangofrapoj.
— Jes, ankaŭ ĉe mi estas tiel, anime, kaj rilate la romantikon, kion mi alproprigis dum mia kortega vivo.
Li ŝatintus trinki iom da rumo, sed li jam ne kuraĝis. Diablo obsedis hodiaŭ Kupro-grafon, ke li forgesis stiri.
— Mi ekzemple diras al vi — mensogis la virino, kaj ŝi ĉirkaŭbrkumisla kolon de Jimmy la Ĝisorela, — ke la polico serĉas min, ĉar mi patroprenis prirabon de banko en Frisko. Tie virino paŝis unue al la kasistino por altiri ŝian atenton, kaj mi estis tiu. Kaj nur poste komenciĝis la atako per revolvero.
— Tiaĵo povas okazi… — respondis la fregat-ĉefleŭtenanto kaj kuraĝe ĉirkaŭbrakumis la trunkon de la virino. Pepi la Pirato flankentiriĝis.
— Vi ankoraŭ ne rakontis vian sekreton. Certe ankaŭ vi havas ion forkaŝindan.
— Jes… — li diris Jimmy la Ĝisorela embarasite, mallataŭte. — Mi kaŝis du lignokestojn da opio de antaŭ la doganistoj en Haitio. Se vi rakontus tion al iu, vi elmetus min al grava puno…
— Ĉu ĝi estas via plej granda sekreto? Ĉu okazis nenio en la proksima paseo…
La virino subtaksis sian adversulon. Jimmy la Ĝisorela ekstaris, ĝustigis sian kamizolon, metis la monoklon kun tenilo antaŭ sian okulon kaj mansalutis, ĉar li tre ŝatis fari tion.
— Fraŭlino Pirato, miaparte estis la akcepto, mi tre ĝojis pro via ĉeesto, kaj kun via gracia permeso mi foriras…
Eble Kupro-grafo denove ne atentis, ĉar la unua oficiro falis tra la fermita pordo, kuntreninte ĝin sur la ferdekon. Pepi la Pirato malgaje postrigardis lin. Oni nenion povas ekscii de li.
Dektria ĉapitro
La granda mokincito komenciĝis trans la kabo Blount! Kvazaŭ vere ia malbeno peziĝus ĉi tie sur la ŝipojn. Matene la radiisto Harry la Striovizaĝa diris la Pepi la Pirato, ke la radioelsendilo ne funkcias. Kupro-grafo kaj la kapitanino, se ili ne estintus eksterordinare discipinitaj, ili rigardintus al Jimmy la Ĝisorela. Tiel ili venigis la mondfaman muntiston Vasiĉ-on el la motorejo. Foje li sidis en la malliberejo tri jarojn nur pro muntado.
La atmosfero fariĝis iom moroza. Kia stranga afero ĝi estas? Ĝuste ĉe Cape Blount mutiĝis la radio de la du perdiĝintaj ŝipoj. Tiuj homoj vere timis nenion. Neniu el ili estintus nevoza, vidinte la nigre kirliĝantan nuboamason de la ciklono, turbulanta sur la marsurfaco ĉe la rando de la horizonto. Ĝenerale, kion ili vidis, tion ili ne timis, ĉar ĉiufoje suririnte ŝipon ili devis kalkuli tion.
Sed kion ili ne vidis kaj tamen sentis aŭ konjektis, ĝi kaŭzis angoron en ili. Tio estas komprenebla. Ĉiam esti inter la ĉielo kaj la terure vasta surfaco de la maro, sur eta, fumon eliganta, timige malgranda, artefarita ĉarpentaĵo oni lernas duonhisi la flagon de sia prudento antaŭ la nekonataj metafizikaj fenomenoj.
Jimmy la Ĝisorela atentigis siajn kunulojn kun tromemfida superemo, alproprigita de aplombaj kapitanoj, ke ili gardu sian trankvilon. Muki la Ostoza gratis sian kapon, kraĉegis kaj reagis jene: „Absolute neniu demandis vin, kial do vi buŝaĉas?”
Kaj aperis Vasiĉ la Ruĝharulo, sur siaj kurbaj kruroj, li preskaŭ ruliĝis irante. Nur liaj makzelo, simila al tiu de gorilo kaj lia hoka nazo, kurbiĝanta super liaj lipoj havis imponan grandecon sur la tute malalta homo. Cetere li plie ŝajnis ĵokeo, ol maristo. Sed kiam la eksterordinare malalta homo kelkfoje vangopfrapis iun, tiu konsideris lin plie cirka giganto pro sia mirego.
Aliĝante al la konstato de Muki la Ostoza, ekparolis Bill la Nodulo:
— Unuavice tial vi ne buŝaĉu, ĉar vi havas la malplej multe da kaŭzo al tio.
— Prave! — aldonis Hugo la Nenifarulo. — Vi, la Kapitano kaj Kupro-grafo veturis sur tiu ĉi parto de la maro per la pesto-ŝipo!
Jimmy la Ĝisorela indigne, samtempe atakeme plenbolovis sian torakon laŭkutime:
— Kion vi fabelas? Ĉu vi estas superstiĉaj? Cetere, se iu havas ian problemon kun mi, tiu venu pli proksimen!
Dume Vasiĉ demetis sian jakon por ekscii la kaŭzon de la perturbo, grimpinte sur la radioturon. Bill la Nodulo staris vid-al-vide al li, kaj preninte lian brakon, li tiris lin al si:
— Ĉu via asertas tion, ke vi ne partoprenis tiun aferon, kiam Fred la Malpura, Jimmy la Ĝisorela kaj la personaro de Radzeer sur la pesto-ŝipo, kiun vi devintus forbruligi, vi navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo?
— Unue lasu mian brakon libera, ĉar mi piedbatos vin! — respondis la Ruĝharulo. — Due ĝi ne estis vera pesto-ŝipo, ĉar Fred la Malpura trompis iun per tio, kaj li kostruis falsan, enkaviĝintan riparon sur la flankojn de Radzeer. Ĉio ĉi estis la tuto — li finis trankvile, kaj ĉar Bill la Nodulo eĉ nun prenis lian brakon, li vangofrapis lin tiel, ke li renversis ankaŭ Jimmy la Ĝisorelan.Vasiĉ ne estis batiĝema homo, sed li atribuis gravenon al tio, ke oni konsideru liajn avertojn. Kupro-grafo kaj Jimmy la Ĝisorela nur tre malfacile povis reteni Bill la Nodulon, kiu kompreneble volis ataki Vasiĉ-on.
— Fin ja ni devas vidi klare tion, kio estis, ĉar nun ĝi ne estas ludo infana — diris Harry la Striovizaĝa, kaj la moroza etoso tute ne sereniĝis post la vangofrapo.
La ŝipo navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo, se ni volas esprimi tion pli precize, ili estis en la nekatrografebla regno de la subakvaj koralrifoj, atoloj, kies formacio konstante ŝanĝiĝis.
— De kiu vi aŭdis, ke Radzeer iam navigis ĉi tie kun Fred kaj kun mi — demandis Kupro-grafo, konforme al la vero nominte ankaŭ sin mem, unuparte li fari konvenan kontraŭlaron kun Jimmy la Ĝisorela kaj kun Vasiĉ, aliparte li volis ekscii la kaŭzon de la suspekta, panika humoro.
La Sveda Okso, kiu estis grandega, diktrunka, relative trankvila homo, en la sinistra atmosfero ankaŭ li mem estis sub la influo de la okazaĵoj. Li donis la respondon al la stiristo.
— Wagner hieraŭ rakontis la tutan aferon, kaj vi devintus atentigi nin.
— Bravo, strovaĉek! — kriis sinjoro Wagner, kiu pro ia enigma kaŭzo troviĝis en la gvatturo kune kun la pordo. — Jes, vi devintus atentigi ĉiun pri tio, ke mi rakontos ĝin… Jes, sur la femal-noma ŝipo estis skribite: „Kio estas al vi Wagner?…”
— Nun vi aŭdis ĝin! Tiu frenezulo forgesas eĉ la nomon de la ŝipo, kiun oni nomis pri li. Sur la falsan riparon de Radzeer ni skribis per grandaj literoj kiel ties nomon: „Kio nova, sinjoro Wagner?” — kriis Kupro-grafo. -El tiu homo jam de jaroj parolas la brando, kaj nek li mem scias, kion li diras…
— Nun temas ne pri mi! Ĝravas, ke ili komprenas! — kriis Wagner el la gvatturo, kaj li tuj komencis kanti arion el la opero Karoo Aso.
La du grupoj staras unu kontraŭ la alia, iome-duone jam malamike, kiam aperas la kapitanino:
— Mi aŭdis la tutan historion — ŝi diris trankvile. — De nun rakontu ĉie, ke Pepi la Pirato ne estas leporkorulino, kaj ŝi restis sur la ŝipon preterlasinte eĉ la kapon Blount. Sed ŝi permesis al la viroj returniĝi, se ili volas, kaj forlasi la ŝipon en la plej proksima haveno.
Ĝi estis plen-trafo. Ĉu disvastiĝu pri la Sveda Okso, Hugo la Nenifarulo, Bill la Nodulo kaj pri la aliaj, ke ili timas servi plu sur tiu ŝipo, sur kiu virino restis plu? Ĉesis la grumblado. Kupro-grafo kaŝe premis la manon de la virino. La aliaj murmurante iris fari sian laboron, kaj Vasiĉ la Ruĝhara, kiel ia simio, grimpis sur la radioturon kaj revenis post mallonga ŝaltado: