— Kion? — demandis la rabisto kaj fariĝis morte pala. — Sed… Vi ja minacis min… Ke vi havas tranĉilon!
— Ne estus infano! Neniam mi havis tranĉilon en mia vivo… Hop… nu, atendu! Sed nun jam mi havas revolveron, dank’ al Dio, nur trankviliĝu, kara strovaĉek…
Kaj li ŝovis antaŭ la nazon de la kolera bandito lian propran revolveron.
Dua ĉapitro
Per tiu stranga rabatako cetere komenciĝis la malbonfama vojo de la Retroviĝinta krozŝipo, plena de mondinteresataj aventuroj. Ĉar la viktimo kaj la bandito promenis plu difinitive en paco, aŭ la maljunulo ŝanceliĝante. Tiel komenciĝis inter ili la parolado, kaŭzanta la fatalajn eventojn:
— Vi estas certe eksterlandano, ĉar vi ne konas min… Ĉiu rabisto konas min tiel bone, ke neniu salutas min jam el kvin paŝa distanco. De kie vi venis?… Li volis oscedi, sed li nur singultis. — Vi povus rakonti ion pri la grandmondo. My parole d’honneur, tiaĵo interesas min!
— Mi alvenis el Aleksandrio sur la ŝipo Nil Marsall. Ankaŭ tie oni parolas nur pri tio, pri kio en Oakland — respondis la juna rabisto. Oni estas scivolaj, kio okazis al la fama André de Rémieux?
— Mi povintus diri tion! Ni estis enkarcerigitaj kune en Surabaya… Li estis bona tipo! Pasintjare iu mortpikis lin dum drinkeja interbatado en la grand-café Bubalkapo en Madrido.
— Hm… Mi apenaŭ kredas tion. Ĉar temas pri malaѰerinta marŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Ĝi liveris turistan societon, kiu konsistis el elegantaj sinjoroj…
— Ĉu iu fripono ŝtelis ĝin? — interrompis sinjoro Wagner kun mansvingo. — Oni devas atenti sur la maro… Mi konas tion bone…
Pri tio venis en lian kapon ia kartlud-marŝo el iu opero, kaj li kantis stentore. Li vivis en la konstanta kaoso de la operoj kaj hazardludoj, kun la stranga ekstazo de la opitimistaj ebriuloj. La juna rabisto rimarkis nur nun, ke lia patronanto, havanta strangan barbon, estas ĝisekstreme ebria. Dume li parolis maŝine por kaŝi tion, sed en la mallarĝaj stratetaĉoj kelkfoje li ŝanceliĝis de iu vojflanko al la alia, sed li forte tenis la revolvero en sia dekstra poŝo, tiel la juna bandito tamen ne kuraĝis ataki la rabiston, kiu havis kolombgrizan aŭ ĉielbluan barbon.
Kie estas tiu drinekjo, kiun la maljunulo menciis? La celo de ilia vojo estis neimagebla por la junulo. Ĉar post nelonge inter la montetoj de la ĉirkaŭaĵo de la haveno, trans la argilbrikaj kabanaĉoj de ĉinoj kaj aliaj indiĝenaj nacioj de Frisco, stumbladis antaŭ li la gargarante kantanta, stranga maljunulo. Ĉu eblas, ke li jam ne scias, kien li volis iri?
Tiu homo ne konis sinjoron Wagner, kiam li pensis tion, ke la Blublankulo (en kia ajn stato) ne trovos la drinkejon, kien li volas iri.
— Ĉu vi ne vojeraris? — demandis la juna rabisto.
— Ba! — ridaĉis sinjoro Wagner. — Vi, bebo! Mi trovus la restoracion al la Tri Ruĝaj Korkotiriloj eĉ ebrie, sed mi konfesas, ke mi apenaŭ trinkis ion dum la lastaj du horoj… Ĉu vi vidas tiujn ses lumpunkojn tie? Ne… Tiujn kvin lumpunktojn?
— Ĉu en la malproksimo?… Mi vidas nur etan lumon tie!..
— Ankaŭ mi vidis tiom en via aĝo. Ĝi ne estas granda artaĵo… Tie do troviĝas nia drinkejo… Ĉiu honesta hotvolé vizitas tien.
— Diru… — demandis nun la juna rabisto, kaj komenciĝis tiel la tute freneza komplikaĵo. — Ĉu vi konas ian famulon en la haveno, nome Fred la Malpura?… La Kapitanon?
— Kio?!.. — ekkriis mire la maljunulo. — Kaj ĉu vi kuraĝas ŝteli inter honestaj banditoj en la haveno?!
— Ankaŭ mi jam aŭdis mencii lian nomon. Sed mi pensis, ke vi scias pli multe. Oni serĉas tiun Kapitanon urĝe pro io.
— Oni ĉiam serĉas lin! — mansvingis sinjoro Wagner. — Sed oni neniam kaptos lin! Li estas mia amiko!.. My old Fred la Malpura, maljuna strovaĉek estas la Kapitano! — Pro ekzaltita braksvingo li sutumble falis tra iu malgranda monteto kaj restis sidanta por ekripozi. Tiel li daŭrigis spiregante: — Por li ne gravas la policoj de la tuta mondo…
— Mi ne pensas, ke temas pri krimafero. Oni ne menciis, ke li estus enrompinta ien, aŭ li ŝtelintus monon.
— Mi ne kredas, ke la maljunulo rompŝtelis ien kaj kompletige almetis al la mono. Tio ne karakterizas lian naturon.
Li pene ekstaris ŝanceliĝante, kaj ili iris plu.
— Certe ne estas krimo en la afero. Ankaŭ la radiostacioj dissendis, ke li anonciĝu ĉe kiu ajn eksterlanda, angla konsulo. Oni certigas lin foriri libere.
— Ĉu la ambasadoro?
— Kial la ambasadoro?
— Nu kredu min! La maljuna Fred ĉiumaniere foriras, se li volas, li ne bezonas garantiaĵon.
— Mi demandis ĝin nur tial, ĉar kiu scias, kie estas la Kapitano, kaj informinte la instacon, tiu homo ricevos cent pundojn da premio.
— Kio… — Li haltis sekundon, sed ĝi sukcesis nur tiel, ke li per rapidaj brakmovoj pene ekvilibrigis sian korpon, ŝanceliĝintan sur sian kalkanon. — Kion vi rakontas? Ŝajnas, ke vi estas ebria! Hop! Ne zorgu pri tio, se mi singultas!.. Ĉu vi asertas, ke oni donas ie dek pundojn por tiu infanaĵo?! En unu sumo?!
Kaj li fariĝis tre ekscitita, ĉar li ankoraŭ neniam havis tiom da mono.
— Mi diris cent pundojn! Oni anoncis tion en la radio ankaŭ en San Francisko
— Ne diru tiom da mono, kara bandito! — petegis lin tremante, kaj li singulti trifoje en rapida sinsekvo pro ekscitiĝo, tial defalis lia ĉapelo, sed, kiam li etendis sian brakon por levi ĝin, li stumble falis tra ĝi, kaj leviĝante li kuntrenis ankaŭ la junulon sur la teron. Li nur longe kaj malfacile komprenis klare la diritajn, kiam li ekkriegis, plenblovitginte sian pulomon: — Hura! Do la koncernulo ricevos dudek pundojn!.. Ne diru, ke cent pundojn! Vi aŭdis tion malbone! Tiom da pundoj ekzistas nur en matamatika ekzerco! Sed dudek ekzistas, aŭ eble dudek kvar. Tiom da mono mi jam vidis!.. Dio mia! Fine ja mi povos ebriiĝi! Hura! — kaj li ĵetis sian ĉapelon alten, poste li mirante, nervoze ŝanceliĝis ĉien, sed li vidis nenie sian malnovan havaĵon. — Nu Bele mi sidas en la kaĉo! Mia ĉapelo restis supre! Negravas!.. Jen prenu… vian revolveron!.. Mi jam ne bezonas ĝin! Mi havas krediton tiom, kiom da birdoj estas en la ĉielo. Kaj tiu kredito longe ne forflugos…
Li donis, en la senhoma nokto, la ŝargitan pistolon al la ĵus prirabita bandito kaj frapetis lian ŝultron.
— Ĉu vi aŭdis ion pri la Kapitano? — demandis la bubo, kiam post mallonga hezitado li tamen ne mortpafis la sinjoron Wagner per sia rericevita revolvero.
— Jes, kompreneble! Mi parolis kun li tagmeze!
— Kie li estas?
— Mi ne scias tion.
— Kie do vi parolis kun li?
— En mia loĝejo.
— Tiam do vi devas scii, kie li estasí,
— Ĉu tiel malfru-vespere? Ekskludite. Estas sufiĉe bona afero fare de mi, ke mi trovos ĝin… Kaj mi raportas. Nu, jen estas la drinkejo! Ni eniru tien!
Kaj li piedpuŝe malfermis la pordon de la kabanaĉo. Densa fumo, rumoro kaj buŝharmonikado, sufoka, orel- kaj okultranĉa son- kaj odormiksaĵo ondruliĝis al ili. Sed antaŭ ol ili povintus enpaŝi, eĉ sur la sojlo, sinjoro Wagner subite retroŝanceliĝis, frapferminte la pordon, li kaptis la brakon de la knabo timiĝinte:
— Venu! Ni kuru!
Kaj li falis surventren.
La knabo ne komprenis, pri kio temas. Se li komprenus tion, li certe komencus kuri, ĉar li fariĝis partoprenanto de la tikla afero.