Ĉi tie oni batalis!
Ili timiĝinte retropaŝis ĉe la sojlo, enironte.
Ĉio estis disrompita, frakasita, renversita, kaj sur la disfaldita mapo…
Sango!
Grandega, sekiĝinta, malhela makulo.
Ĉi tie okazis morta lukto antaŭ kelkaj tagoj aŭ semajnoj.
Kupro-grafo malaperis en la amaso da ruinoj kaj ruboj. Li serĉadis kaŭrante kaj detale esplorante ĉion. Fine li rigardadis brun-makulitan, evidente sangan silkopecon.
— Ĉu la indiĝenoj atakis ilin?… — flustris Jimmy la Ĝisorela.
— La insulo estas tute senhoma. Dolĉa akvo ne troviĝas sur ĝi — respondis Kupro-grafo kaj metis la silkopecon antaŭ la lampon.
— Kial do venis tiuj malbenitaj turistoj ĉi tien? — diris la fregat-ĉefleŭtenanto kun estingiĝanta voĉo kaj heziteme palpadis ĉirkaŭ sia gorĝo. Estas vere, ke miasma, grasgusta varmego ŝvebis ĉirkaŭ ili en la peza nebulo, sed Jimmy la Ĝisorela jam en malpli agrabla klimato vangofrapadis gaje dum sia tuta vivo. Sed nun temis pri tute alia afero… Ke oni draste traktis la knabojn, kio estas senduba, iel ĝi pezis lian konsciencon. Kvankam ili decidis komune.
— Eble ia fantomo estis ĉi tie, se vi asertas, ke ne troviĝas doĉa akvo sur la insulo kaj ĝi estas neloĝata — murmuris Muki la Ostoza
— Bedaŭrinde okazis malpli bona afero… Ĉu vi scias, kio ĝi estas?
Jimmy la Ĝisorela rigardis la koloran silkopecon kun strangaj desegnoj, kaj li opiniis jene:
— En la kortego oni vestas malpli grandajn lampojn tiel, por ke ĝi ne nocu, kiam la reĝo legas.
— Iu el la kanboj deŝiris tion de sur la atakanto — klarigis la stiristo. — Ĝi estas supra kitelo. Kio signifas tion, ke Huang la Drako aŭ Wu-Peng antaŭflaris la planon de Robinson-oj.
La menciitaj personoj estis famaj piratoj de la Sudmaraj insuloj. Ili kontrabandis armilojn de jardekoj, komisiite de iuj aŭ aliaj interesitoj, ĉar preskaŭ neniu sciis precize, ĉu iu moderna rabist-bando estas dungita de ili aŭ fare de la amalmiko, tial ili malofte pagis pro siaj fiagoj.
— Kion ni faru nun? — demandis la ferdekestro. — Damne, ke nek tiu radio funkcias.
Jimmy la Ĝisorela glutegis kaj ĵetis patromurdan rigardon al Muki la Ostoza. Sed li diris nenion.
— Kompreneble ni traserĉos ankaŭ la ŝipon André de Rémaieux — diris Kupro-grafo.
Ili enboatiĝis denove. Ili intense remis en la grandega kloŝo de la pezaj, putraj, fiŝodoraj nebul-vaporoj. Ili ne vidis eĉ ĝis sia nazopinto. Ili surbordiĝis nur trafe-maltrafe apud la terlango, proksimume ĉe ties mezo, kie ili povas travadi al la vaporŝipo. Ili tiris la boaton sur la bordon kun sinistra antaŭsento.
Dekkvara ĉapitro
La malseka vetero estis forpasanta. Proksimume dutaga, senĉesa varmego bruligis la insulon, sed bedaŭrinde ankaŭ la terlangon, kiu antaŭ nelonge estis ankoraŭ marfundo. Sur la atolrifo, abunde fekundiĝanta pro la maturiga sunbrilo, naskiĝis strangaj, pli kaj malpli grandaj monstroj. Kun nekredeble granda fortostreĉo ili baraktis tra la sinkema grundo, plena de flakoj, eĉ tio ne sciante, ĉu ili vojeraris aŭ ĉi-direkte estas la viktimoj de la stanga katastrofo.
Dume la nebulo komencis disiĝi, kaj tiel la manlapo tamen malkovris antaŭ ili la ĝustan vojon. En gumbotoj, per tranĉilo kaj hakilo ili provis antaŭeniĝi en tiu vere vigliĝinta infero. Kolubroj, araneoj, polipoj kaj eĉ pli multe malicaj, disbranĉiĝintaj, grimpantaj, klematidaj marĉ-plantaĵoj ŝiris, retiris ilin, kaj kelkfoje ili mergiĝis en la marĉon de la freŝa rifo ĝis la rimenzono.
Alveninte al la duone sinkiĝinta ŝipo André de Rémieux taŭzite, en finlaciĝinta stato, ili iomete prenis spiron. Ilia vizaĝo sangis, kiel buĉita viando pro la zumantaj moskito, flugantaj densege svarmantaj.
La vapoŝipo preskaŭ allogis per sia ombra interno la pramondon, reviviĝintan el la akvo. Ili stublante klopodis suriri la ferdekon tretante sur reptilioj, serpentumantaj inter la plektaĵoj, kiuj fuĝis disen de antaŭ la lumo de la reflektoroj, por fari provizoran esploron. La abomeninda, parazita mondo de la marĉo okupis la vaporŝipon, kiel pompan hejmon.
Ili trovis nek vivan, nek mortintan homon same, kiel sur Radzeer.
— Kiel ili volis agaĉi ĉi tie dum unu jaro, sen akvo? — demandis Muki la Ostoza.
— Ili havis distililon — diris Kupro-grafo.
— Ĉu ĝi estas tia malsano, ke oni ne povas trinki akvon per ĝi? — demandis la ferdekestro kun kompato.
— La distililo — klarigis Kupro-grafo nevoze — servas por fari dolĉan akvon pere de distilado kaj malvarmigo el la marakvo.
— Mi konas ĝin — respondis Jimmy la Ĝisorala. — Mi ŝtelis ŝipon antaŭ du jaroj, ankaŭ sur ĝi estis tia refreŝiga aparato.
— Se ne estas espero, tamen ni devas scii certecon — diris Kupro-grafo. — Ni ekiros por traserĉi la insulon.
Ili havis ankoraŭ tri mejlon da vojo sur la rifo ĝis la insulo tra la groteska infero, elmergiĝinta el la marfundo. Laŭ la unuanima aserto de la multe vidintaj viroj, ili neniam forgesos tiujn kelkmejlan vojon ĝis la vivofino.
Dume la nebulo difinitive malaperis, kaj la tri homoj fine atingis la randon de la atolo, la densan park-arbaron. Ĝi signis tion, ke la insulo kuntuŝiĝis kun la maro ĉi tie antaŭ la elmergiĝo de la koralrifo. La park-arbaro ŝajnas netrapenetrebla ĝangalo ĉe la rando de la seka tero. Sed kelkaj hakilbatoj, unu-du frapoj per la tranĉilegoj, kaj la densejo finiĝas. La tuto estas nur mallarĝa, duoncirkle borderanta ĝangalo. Ĝi estas densa, sed ne profunda. Senpere malantaŭ tio estas jam la ordinara, malpli densa vegetaĵaro. Ĝi estas nur iom da gustumaĵo, elkreskinta en la najbareco de la maro, konsistanta el la humo de la mortrintaj fiŝoj kaj putrintaj algoj, manglo-arboj, malsekaj radikoj, diseriĝantaj, renoviĝantaj dum jarcentoj.
Akvo kaj kadavraĵo, putriĝo kaj varmego: la prahumo de la vivo ankoraŭ troviĝas ĉe la tropiko en tiu densa, bolanta stato, el kiu devenis ĉiu nuna vivo. Ĉi tie sur la rando de la atolrifo ankoraŭ estas videbla por scivolemaj homoj la kreanta tragedio aŭ la morta farso de la naturo.
Belega nokto sekvis la subite alvenintan kaj rapide malaperintan nebulon. La leviĝanta luno iom post iom prilumis la vulkanajn, brilajn lafoŝtonojn, la pitoreske abundkreskajn safranojn, hibiskoj kaj lianoj inter la fantaste altaj mimozheĝoj. La rigardo de Jimmy la Ĝisorela haltis sur kelkaj tute rektaj, altkreskaj palmoj.
— Ĉiuokaze mi grimpos sur iun el tiuj — li diris al siaj kunulo.
Neniu kredis, ke iu estas vivanta el la ŝipkatastrofon suferintoj. Ili serĉis la malaperintoj, nur obeante al sia konscienco. Jimmy la Ĝisorela demetis siajn ŝuojn, maldekstramane li ĉirkaŭprenis la arbon, en sia dekstra mano li tenis la hakilon kaj grimpis… Post ĉiu movo da etapo li batis la hakilon en la humida, glata trunko de la arbo. Nek la plej vigla malajano povintus fari tion pli lerte. Unu minuto, kaj li malaperas en la kolrompa alteco, inter la verdaj arbofolioj…
La luno prilumis bone la regionon. Li ĉirkaŭrigardis singarde kaj…
Li ekkriis mallaŭte!
La sekreto solviĝis! Li vidis fajron en la norda fino de la insulo, kaj kelkajn tendojn. Etaj homfiguroj kuiris ion en grandega kaldrono, kiuj portis larĝrandan ĉapelon. Ili bivakis malantaŭ barikado de amasigitaj ŝtonegoj, vid-al-vide la rokmuro. En la roko, duonalte sub la pinto estis groto. Kaj du longaj tuboj videbliĝis antaŭ la groto. Tiuj povis esti nur maŝinpafiloj!
Regula blokado.
La sieĝitoj plej verŝajne estas la rifuĝintoj de la surrifiĝinta ŝipo kun la maŝinpafiloj de Radzeer!
Kaj tiu tendaro apartenas al la bando de iu firpona pirato. Ili tenas sin reciproke ŝakita. Neniu scias de kiam? Li glitis de sur la arbo rapide kaj diris la situacion al siaj kunuloj.
— Ni reiros al la ŝipo — diris Kupro-grafo. — Ni venigos la homojn ĉi tien kun la armiloj.