Выбрать главу

— Prave! Se ni atakos la bandon el flanka direkto, kaj la knaboj havas tiom da saĝo, ke ili trabatu sin eksteren, eble ni povos venki la friponojn. Ĉu ili estas multe?

— Sufiĉe multe, ke ili forbrulu… — murmuris Jimmy la Ĝisorela.

Ilia vojo estis facila reirante, ĉar ili rapidis al Radzeer, staganta pli proksime al la bordo. Sur ĝi estas sufiĉe da boatoj, ili nur devas forigi la enloĝantojn.

Tion ili faris rapide! La luno subiris kun kreto-kolora ardo… Malluma, sed klara nokto kovris la oceanon.

Post unu kaj duonhoro ili atingis sian celon kaj grimpis denove sur la krozŝipon. La surakvigo de boatoj bezonis nur kelkajn minutojn. Nek la ledan sakon ili forgesis. Elprenu la reflektoron!

…La lumfaskoj en larĝa duoncirklo traserĉis la trankvilan surfacon de la maro por trovi la ŝipon Blinda Patro Via. Unue el dekstra direkto maldekstren, poste el maldekstra direkto dekstren dancis la lumfaskoj…

Poste per maltrankvila zigzagado, dekstren-maldekstren kaj ankaŭ el alto por lumi pli malproksimen… Nu? Kio okazis? La tri homoj sidis en la boato konsternite.

Sur la vasta, malluma oceano ĝis la reflektoro lumis, neniu ŝipo estis videbla!..

La ŝipo Blinda Patro Via malaperis!

Dekkvina ĉapitro

Ili parolis konfuze…

— Kio okazis?..

— Ĉu oni kuratakis ankaŭ ilin kaj okupis la ŝipon?

— Ĉu ili lasis nin ĉi tie?

— Ĉu eble ili ĉirkaŭnavigis la insulon?…

Ili sentis tiel, kvazaŭ oni metintus subite ŝtonpecon anstataŭ ilia cerbo. La logiko tute ne helpis.

Kio ĝi estas? Ili neniel povis solvi la enigmon. Haltas la radoj de la menso. Ili ne trovas logikan klarigon. Simpla absurdaĵo, kio okazis? Kaj tamen ĝi estas tiel!

— Iu el ni ekiru en la finon de la insulo, duope ni iros al la okcidenta flanko — diris Kupro-grafo. Eble ili maltrankvilis kaj ĉirkaŭnavigis la insulon.

Ili remis sur la bordon rapide.

Nun ili albordiĝis pli supre sur la insulo, ne ĉe la rifo. Ili iris kelkajn paŝojn singarde, ŝirmate de la densejo, ĉar neniu scias, ĉu eble la piratoj eksciis, ke ankaŭ aliaj estas sur la insulo.

La afero nun jam estis pli serioza, kaj konsiderinte la malaperon de la ŝipo Blinda Patro Via, ankaŭ fantomeska.

— Mi ĉirkaŭiros la insulon. Se la ŝipo Blinda Patro Via vere ĉirkaŭnavigis ĝin, kaj tial ni ne vidis ĝin sur ĝia loko, tiam mi signalos iel al la vaporŝipo — diris Muki la Ostoza kaj alprenis la reflektoron. — Vi, iru rekte al okcidento kaj atendu min ĉe la trans bordo.

Estis bona ideo, ke almenaŭ du homoj restis kune, ĉar kiu iras solee, al tiu plie povas okazi io malbona.

Muki la Ostoza ekiris norden, la dua aliaj homoj, kuportante ledan sakon kun trinkakvo kaj ceteraĵoj, ekiris al la transa bordo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris nekutime maltrankvile.

Sed Kupro-grafo fajfadis neŭdeble. Ili iris singarde, li devis eviti la lumon de la ĉiam pli alten leviĝanta luno, kiu prilumis la insulon duoncirkle.

Mi pensas — diris Kupro-grafo, — ne estus malutile alpreni ian hakilon aŭ tranĉilo, okaze de surprizo en tiu ĉi malbenita mallumo.

Ili malfermis al ledan sakon. Kupro-grafo alprenis hakilon, kaj Jimmy la Ĝisorela ian, larĝan, pintan ŝip-ĉarpentilon. Ili iris tiel unu apud la alia, en la mallumo du grandaj malamikoj, sed tio nun ne gravis en la danĝero.

Jimmy la Ĝisorela nekutime melankolie rigardadis Kupro-grafon. Tiu unue miskomprenis lin kaj paŝis iom flanken, poste li direktis la demando rekte al li:

— Ĉu vi volas interbatadi?

— Nun ĝi ne estas la konvena loko por tio… Tamen ni haltu por momento.

Jimmy la Ĝisorela dorsapogiĝis al arbo. Ŝajnis, ke li heziras pro io.

— Kion vi volas? — demandis la stiristo, eĉ nun en defenda pozicio.

— Vidu… kial beligi la aferon? Estas preskaŭ certe, ke la piratoj mortigos ankaŭ nin. Sed ni kaŝrigardetos en la kranion de kelkaj homoj el ili, kiel ĝi decas… Ĝi certas tial, ĉar nun estas la seka sezono kaj ne troviĝas akvo. La piratoj devas havi iom da trinkaĵo. Kaj…

— Nu, eldiru jam!

— Mi do rakontos la tutan friponaĵon al vi, ĉar se mi mortos, almenaŭ mi malpeziĝos de mia anima ŝarĝo…

— Mi komprenas nek unu vorton.

— Sciu do, ke mi alvenis per Radzeer, mi nur ne surrifiĝis kun ili.

— Kiel ĝi povis okazi?

— Nu… tiel, ke antaŭ ol la ŝipo estus surrifiĝinta, ili reveturigis min al la insulo Marquesas, por ke estu iu, kiu savos ilin.

— Mi ne komprenas!

…Jimmy la Ĝisorela iom post iom konfesis ĉion, kiel ili staris en la varmega, vaporplena nokto.

— Hm… Belega frifonaĵo! — opiniis Kupro-grafo.

— Sciu… nun ĝi ĉagrenas min iel, ĉar mi sentas preskaŭ tiel, ke ankaŭ mi estas ties kaŭzinto…

— Vi estas ĉevalo! — respondis la alia, eklevinte sian ŝultron. — Ĉu vi atakis ilin aŭ la piratoj?

Dume ili ekfumis cigaredon kaj iris plu.

— Ankaŭ mi dirus ion, Jimmy la Ĝisorela, rilate tion, ke ni ne longe somerumos sur la insulo de Robinson-oj — diris poste Kupr-grafo mallaŭte. — Kial ni malamus unu la alian, kiam ĉio estas egala?

— Vi nepre pravas. Saluton!

— Ili forte premis reciproke la manon unu de la alia. Kupro-grafo ekridis laŭte, kaj la buŝo de Jimmy la Ĝisorela distiriĝis ĝis la lipaj komusuroj, kion karakterizis bone lia postnomo, poste ili kaŝiris plu preter la veprejo.

Ili klopodis atingi la okcidentan bordon rapide, kie ili havis rendevuon kun Muki la Ostoza. Subite ekbruetis la seka foliaro apud ili…

Ili jam ne havis tempon por kapti sian armilon.

— Levu la manojn kaj ne moviĝu… — flustris iu.

Revolvero ekbrilis en la lunlumo, filtriĝinta tra la arbokronoj

— Jimmy la Ĝisorela!.. — diris la atakanto surprizite.

Nun ankaŭ ili rekonis la malaltan, dikan homon, havanta porkoforman vizaĝon, kiu staris vid-al-vide al ili.

— Jen rigardu, Tulipo.

— Nur mallaŭte!.. Tiuj fiuloj nokte kutimas dissendi patrolojn sur la insulo.

— Kio estas supre, ĉe la groto? — demandis Kupro-grafo.

— La situacio estas iom malgaja. Mi jam du tagojn venis de ili, kaj mi ne povas reveni, ĉar tiuj mizeruloj pli striktiĝis la blokadringon ĉirkaŭ la rokego. Ĝis nun mi kaptis tri homojn el ili, kiuj jam ne plu parolos. Tiel mi sukcesis akiri du botelojn da akvo.

— Ĉu vi estas soifa? Ni kunportis akvon.

— Nun mi ne trinkos. Ĵus mi batis je la kapo solan forvaginton, tiam mi ekvidis viajn ombrojn inter la arboj, feliĉe, kiam mi venis pli proksimen, evidentiĝis, ke vi estas blankaj homoj. Ĉar cetere mi ne kutimas demandadi.

— Nun ni rapidu, por ke Muki la Ostoza trovu nin — diris Jimmy la Ĝisorela.

Ili atingis senarbejon ĉe la okcidenta flanko de la insulo, malproksime de la banditoj, bivakantaj ĉirkaŭ la rokego. Espereble Muki la Ostoza ne puŝiĝis al iu fripono, dum li iris laŭ la bordo de la insulo.

— Tio estas la situacio — diris Tulipo, — ke pli-malpli poste, kiel ili konsideradas jam du tagojn, ili trabatos sin eksteren el la groto, ĉar ili havas nek akvon, nek nutraĵon. La bando de Huang la Drako gardas la rokegon, ke koliko kurbigu ilin ĉiujn.

Ekbruetis la arbusto, kaj Muki la Ostoza aperis sur la senarbejo. Li jam ne povis diri novaĵon. Li vidis la ŝipon Blinda Patro Via nek oriente, nek norde, nek okcidente de sur la bordo, kaj norde preskaŭ okazis al li io malbona, ĉar la grandega ŝipo de Huang la Drako ankras tie. Ĝia ferdeko estas plena de akvaj bareloj, ĉar ili ne malsuprenportis tiujn de post la finiĝinta pluvado. Tiel li kaŝiradis inter la arbustoj kun granda bonŝanco, por tanspasi la danĝeran zonon, ĉar multaj friponoj svarmas konstante ĉirkaŭ la ŝipo.