— Kion nun fari? — cerbumadis Kupro-grafo.
— Mi konas ilian planon — diris Tulipo, — se ni ja povas nomi plano senesperan kuratakon eskteren. Unu ili provos disiri du direkten ĉe la piedo de la rokego, por ke ili estu ŝirmataj okaze de atako el dorsdirekto. Poste ili eble atendos kaj provos kurataki eksteren nokte… Ni nur scius, kiel trapenetri tiun malbenitan insulon.
— Nu, mi rakontos la militan planon! — diris Kupro-grafo, kvazaŭ interrompatne la pluan meditadon. — Kiam la knaboj kuratakos eksteren el la groto, tiam ni iros tien kun pistolo, tranĉilo, hakilo, krome kian armilon ni havas, kaj ni sendos kelkajn homojn en la transan mondon en la intereso de la afero.
— Eble ni tamen povus aliri ilin?… — diris Jimmy la Ĝisorela.
Malrapide rampante ili klopodis atingi la rokegon.
— Atentu!.. — flustris Tulipo. — Ili havas eksterordinare akrajn orelojn.
Ili rampis proksimume dudek minutojn tre singarde, kaj kelkajn centimetrojn de heĝo, konsistanta el densaj arbustoj, ili kaŭris je la mansigno de Tulipo.
— Ĉu la friponoj estas trans al heĝo? — demandis Kupro-grafo.
— Malantaŭ la heĝo estas neniu. La blokadringo finiĝas tie malsupre. Kiu volas trapenetri tra la larĝa heĝo, tiu devas trairi la senarbejon, sed se li atingos la heĝon vivante, kaj dum li trabaraktos la blokadringon, cent kugloj trafos lin.
— Tiel nek ni provos trapenetri la heĝon.
— Kie la heĝo finiĝas ĉe la rokego, tie estas alta, kruta, granit-muro — flustris Tulipo. — Mi malsupreniĝis tie. Sed grimpi sur la glata rokego, ne estas verŝajne…
Ili kaŭris senkonsile tie.
— Eble sur la alia flanko estas pli facile grimpi — opiniis Muki la Ostoza.
— Estus bezonataj horoj, dum ni rampus tien. Prefere ni atendu ĉi tie, ĝis la batalo komenciĝos, kaj ankaŭ ni atakos… Ĉar la piratoj tuj ŝturmos, se iu ekmoviĝos. La batalo estas malpli avantaĝa por ili sur glata tereno…
— Tio estas bona. Se ĝi komenciĝos, ni ekvidos, kie ni povos helpi…
Kvazaŭ respondante al la demando, intermita sono aŭdiĝis en la nokto:
— Ta-ta-ta-ta-ta-ta!
Eksonis maŝinpafilo supre ĉe la groto. Ĝi signifas tion, ke ili ŝirmas la malsuprenkurojn kaj intence pafadas la piratojn.
La kvar homoj eltiris sian revolveron, en la alia mano, kiu kion havis, estis tranĉilo aŭ hakilo, poste antaŭen.
Deksesa ĉapitro
La trupo, kuratakanta eksteren komencis batali laŭ la strategio, kiun rakontis Tulipo. Batali, kiu ŝajnis senespera. Rok-spadu kondukis duflanken sur herbokovrita tereno de la enirejo de la groto. Sur tiuj du spadoj kuregis malsupren la sieĝitoj. Antaŭ la groto iu maŝinpafilo pafis la piratojn, kies po unu pli granda grupo kuregis renkonta al ili, konstante pafante por mortigi ilin, antaŭ ol ili povus ating la malpli facile kontroleblan terenon de la norda ebenejo.
Sed atingonte tien, tra la hajlo de la maŝinpafado ambaŭ grupoj, ĉe la fino de la okcidenta kaj orienta rok-deklivo komencis konstrui baraĵon el ŝtonoj, kuŝantaj dise.
La luno eĉ nun larĝe prilumis la terenon ĉirkauŭ la rokego. Iun grupon gvidis la Ĉefkuracisto, kiu estis la kapitano de Radzeer, la alian Vanek la Dornharaulo.
— Kie estas la rezerva katroĉzono? — spiregis Klabo apud la maŝinpafilo.
Ili forgesis ĝin ĉe la groto. Tio estas granda problemo. Ili maŝinpafilo mutiĝis. Kiom eblis, ili pafis per pistolo, eĉ Charley la Lunmiena per fusilo pafis la kuratakantojn, sed ŝajnis, ke per tiu sporada pafado ili ne povas reteni la piratojn.
La grupon de Vanek la Dornharulo unuavice gvidis kapitano Dorian, iu el la turistoj. Havante la bezonatajn rezervajn katroĉzonojn, ili faris ne alirebla la improvizitan baraĵon, kiun faris la pluvtorentoj sur la alia flanko de la rokego. La trupo de la Ĉefkuracisto brave retenis la piratojn, sed en kriza situacio. Parto de la malamikoj certe atingis la baraĵon.
Ili ankoraŭ ne havis mortinton, sed kuglo trafis lamaldekstran brakon de Tendenulo la Fervora, dum li batalis per du revolveroj, inter liaj dentoj li tenis kuirejan tranĉilon, kiel siu-indiano, kalkulante ĉiun eblon.
— Ni retiriĝu! — kriis Klabo…
— Ne eblas! Se ili venkos nin supre, ili pli rapide povos ataki Vanek la Dornharulon el dorsdirekto.
La malamikoj per grandaj kaprosaltoj, fojfoje ĵetante sin dekstren-maldekstren malantaŭ ian ŝirmejon, ili jam proksimigis la baraĵon. Komenciĝis sovaĝa interpafado. Iu fola kuglo puntborderis la orellobon de Petters. Jam multloke kuŝis piratoj vizaĝaltere, kiuj jam neniam plu leviĝos por daŭrigi la batalon. Sed malgranda trupo rapide grimpis kaj ek-eksaltis al la barikado. La lastaj, kelkaj paŝoj jam estis senpripensa, sovaĝa kuratako.
La unuan homon, kiu saltis sur la ŝtonamason, la Ĉefkuracisto batis lin je al kapo per sia maŝinpafilo tiel, kiun li uzis kun stranga decido, kiel batal-adzon, ke tiu pirato refalis kun disfrakasita kapo. Sed en la sekva momento jam du, poste tri homoj kuris sur la baraĵon, ankaŭ tiuj falis en la kontraŭŝturmo de la Ĉefkuracisto kaj Klabo, sed denove kvar-kvin piratoj atakis anstataŭ ili, kaj la situacio jam ŝajnis senespera. Du homoj jam luktis malantaŭ la ŝtonamaso, ĉirkaŭ dek piratoj atingis la rokon, kie nur kelkajn metrojn da vojeto estis inter ili kaj la barikado, kaj dumetra giganto antaŭenkuris el ili, li saltis sur la ŝton-remparon kaj svingis super sia kapo grandegan sabron, rustiĝantan el la historiaj tempoj por bategi per ĝi…
…Tiam per preciza akurateco, de ie el la mallumo, alvenis hakilo rapide, kaj ĝi disfendis lian kranion.
En rapida sinsekvo proksimume dudek-tridek salvo-similaj pafoj deflanke disigis la banditojn, rapidantajn al la barikajo el la direkto de la heĝo, de kie ili ne atendis tion kaj fariĝis sendefendaj.
Poste la maldense restintaj atakantoj komencis kuri, kiel ili povis, serĉante kaŝejon ĉie. Kaj la savantoj elvenis el malantaŭ la heĝo…
Ili rapide taksis la rezulton de la batalo malantaŭ la barikado. Klabo sangis pro forta glavotranĉo, kiu tiriĝis oblikve de lia dekstra brovo tra la nazradiko ĝis la maldektraflanka makzelo, kuglo frotvundis la tempion de la Ĉefkuracisto, kaj pikpuŝo mortigis la hejtiston de la turista vaporŝipo. La alia grava vundito estis la unua oficiro de la ŝipo André de Rémieux. Du matrosoj, kiel eblis en tiu korpopozicio, provis bandaĝi lian grave paftrafitan pulmon.
La Ĉefkuracisto premis nur sian naztukon sur sian tempion kaj gape rigardis la mortkranian, skeletan Charley la Lunmiena:
— Ĉu vi jetis la hakilon?
— Ĉu vi estas blinda? Oni ĵetis ĝin el ekster la barikado, kaj ni ne saviĝu de tie ĉi, se oni ne el la direkto de la heĝo pafis al la friponoj. Sen tio ni ĉiuj estus mortintaj.
— Kiuj do estis tiuj?
— Dume la kvar membra sav-ekspedicio grimpis sur la pado ĝis la barikado.
— Ne pafu!.. — diris iu mallaŭte ekster la baraĵo.
Samtempe dek pafpretaj fusiloj direktiĝis al la voĉo.
— Vivu! — diris la Ĉefkuracisto. — Li estas Kupro-grafo! Kiomope vi estas?
— La tuta inventaro estas ĉi tie — diris Jimmy la Ĝisorela, dume kvar homoj leviĝis kaj saltis rapide malantaŭ la ŝtonbaraĵon. La rokego polvis pro la malfrue frapiĝintaj kugloj, kiel la pirata trupo akceptis la novalvenintojn.
— Ni ekzakte ĉirkaŭrigardis! — spiregis Tulipo.
— Kio estas sur la transa flanko? — demandis la dika Petters per sia ĝena, fajfa, raŭka voĉo.
— La banditoj tute ne povis proksimiĝi al ili, ĉar Vanek la Dornharulo falĉis ilin per la maŝinpafilo — respondis Kupro-grafo… — Estas bone, ke ni penetris tra la heĝo tie, kie vi estis, ĉar se ni ne estus alvenintaj ĝustetempe, jam vivus neniu el vi.