— Ni lasis la rezervajn kartoĉzonojn supre, ceter ili povintus prokimiĝi nek al ni — diris Klabo malgaje, kaj li faris ĉarpion el sia ĉemizo, ĉar la vundo forte sangis ĉe lia nazoradiko. — Kelkajn homojn el ni trafis malbono.
— La kompatinda hejtisto mortis
— Mi pensas, ke nek la unua oficiro vivos ĝis mateno — diris Charley la Lunmiena, kiu komencis purigadi sian armilon.
Ili ĉiuj ŝatintus scii de Jimmy la Ĝisorela, kun kia ekspedicio li alvenis por savi ilin, sed Kupro-grafo, Muki la Ostoza kaj kelkaj ĉeestantaj pasaĝeroj de la ŝipo André de Rémieux rajtis scii nenion pri la afero. Tiel do ili provis esprimi sian scivolemon okule.
Sed ili fariĝis tre malbonhumoraj, kiam post tiuj signifoplenaj rigardoj Jimmy la Ĝisorela fine komencis paroli. Ili eksciis, ke la ekspedicio kaj la ŝipo, senditaj por trovi ilin malaperis senspure. Kaj ili ne povas diveni la enigmon.
Bedaŭrinde ĉi tie estis ĉio tiel, kiel ili pensis. La batalantoj ne havis eĉ unu guton da akvo. Ili lasis la lastan ladbotelon da trinkaĵo en la groto, kie restis du maljunaj scienculoj, unu negra knabo kaj tri virinoj. Ili estis en tre elĉerpita sanstato.
Parto de la enigmo nun soviĝis antaŭ la trimembra „sav-trupo”, kiel la Ĉefkuracisto trankvile rakontis la antaŭaĵojn de la afero.
— Temas pri tio, ke tiuj homoj absolute ne estas turistoj… Ili serĉis ian miraklan ŝtonon ĉi tie, komisiitaj fare de la ŝtato. Nome mangan-ercon. Kaj tio estis la problemo, ke ili sekretadis. Ĝi komenciĝis tiel, ke ankaŭ ni surrifiĝis, dank’ al Dio, bonŝance, ĉe malpli alta bordo, kie estis pli ombre. — Kaj li ĵetis rapidan rigardon al Jimmy la Ĝisorela. — Kompreneble ni tuj decidis iri al la alia ŝipkatastrofo.
— Ĉu vi ne povis subfosi la malgrandan krozŝipon tiom sur la loza grundo, ke la fluso fordrivu ĝin de tie? — interrompis Muki la Ostoza, ĉar li ne komprenis, kiel ĝi eblas. — Ĝi ja apenaŭ balanĉiĝetis sur la rifo.
Multaj homoj alrigardis lin samtempe. Ne tute samtempe. Ne tute amikeme.
— Bonŝance — diris Tendenulo la Fervora kun gala tono, — ke vi ne forgesis kunporti fakkonsiliston pri navigado! Ĉar tiun ni malhavis plej bone.
— Absolute — diris la Ĉefkuracisto al Muki al Ostoza, — kial vi buŝaĉas konstante? Ĉu jam ankaŭ vi estas iu?
— Bone, bone, nur daŭrigu! — diris Kupro-grafo.
Dume mateniĝis, kaj alvenis la varmega suno por turmenti la cetere jam trolaciĝintajn homojn.
— Do — klarigis la Ĉefkuracisto kaj demetis sian kamizolon — nia ŝipo (kion faras Dio!) surrifiĝis sur sufiĉe bona loko. Kompreneble ni tuj vizitis la turistojn, ĉu ni bezonas helpon? Nek tie okazis malbono al la homoj. Poste pasis la tempo. Ni atendis, ke oni trovu nin. Tiuj homoj, inter ili estis kelkaj, maljunaj scienculoj, ne multe komprenas en tiu ĉi loko. Ili esploris la internon de la insulo per martelo, kaj ili havis akvofaran aparaton sur la ŝipo…
— Distililon — aplikis Muki la Ostoza la ĵus lernitan fakesprimon. — Ĝi faras akvon el la maro per forvaporigo…
Li denove ekparolis pro sia malavantaĝo. Charley la Lunmiena, kiu ĵus purigis sian armilon, ĵetis malbonintencan rigardon al li:
— Ĉu vi ne povas reteni vin, ke vi ne buŝaĉu. De kiam vi fariĝis fakulo? Vi atentas ĉion, kiel ĉefinspektoro.
— Kaj ne multpromesa fururo atendas tiun ĉefinspektoron, kiu renkontas nin sur forlasita rifo! — murmuris aldone Tendenulo la Fervora. Muki la Ostoze ne sciis, kial la amikoj malŝatas lin subite, tiel do li provis senkulpigi sin.
— Mi diris nur tial, ke la krozŝipo kuŝis sur la sablo…
— Aŭskultu min! — ekparolis la mortkrania, dumetra Charley la Lunluma kaj levi la kolbon al li. — Kiel la krozŝipo kuŝas sur la sablo, eblas, ke vi scias tion pli bone ol ni. Sed kiel vi kuŝos sur la sablo ĉi tie, se vi buŝaĉos plu, kaj mi ekbatos vin per la kolbo, tio ne estas duba.
Tiam Muki la Ostoza elprenis sian tranĉilon, Kupro-grafo deflankigis la batontan kolbon el la mano de Charley la Lunluma, kaj ankaŭ Jimmy la Ĝisorela intervenis kun ĉiu nervoziĝo de sia koro por gardi la pacon, kaj li vangofrapis Muki la Ostozan tiel forte, ke li ŝanceliĝis inter la malproksimajn arbustojn, kaj fine ilia fulmino kvietiĝis, ĉar ĉiu homo de Redzeer sentis tiun vangofrapon maltrankvili en sia manplato.
Oni diras, ke Muki la Ostoza eĉ nun multe meditas pri tio, kial li ricevis tiun nekredeblan fortan vangofrapon, malgraŭ tio, ke li estas bonvola knabo, sed neniu klarigis tion al li, ĉar la tempo kovris la aferon de Radzeer, rilate la rifon, kiel tiom da aliaj aferoj el la paseo de tiuj sovaĝaspektaj homoj.
— Nu, rakontu plu! — diris Kupro-grafo, ĵetinte rigardon al la tendaro de la banditoj. Estis mateno, la suno varme brili. Tiuj ne moviĝis el malantaŭ siaj baraĵoj. Kial batali? La sekeco faligos en ilian manon sen risko la maturiĝintan frukton pro la akvomanko: la ŝiprompulojn.
— Poste okazis tiel — daŭrigis la Ĉefkuracisto, — ke multaj el la turistoj febriĝis, ĉar ili vane faris lignoponteton, la marĉo kovris ĝin de iu tago al la alia, kaj ili devis trafiki ĉiutage sur tiu abomeninda marĉo de la ŝipo sur la insulon. Tiel ilia plimulto enloĝiĝis en tiun ĉi groton, ni portis la distililon sur nian ŝipon, ĉar ĝi (dank’ al Dio!) surrifiĝis pli proksime al la bordo, kaj de tie kunportis la knaboj la trinkakvonon, faritan pere de forvaporigo — kaj flegme li montris malestime al Muki la Ostoza, — kaj neniokaze pere de transpartiigo. Sed jam estis tiel multaj malsanuloj, ke ankaŭ ni devis labori.
— Kion? — demandis Jimmy la Ĝisorela.
— Ni devas gardi tion, kiel militan sekreton. Ĝi ne estas la unua okazo, ke la Sekreta Servo dungis nin. Ia pentristo divenis, ke tiu certa mangan-erco ekzistas sur la insulo. Kiel mi jam menciis, ĝi rilatas ian teknikan krudmaterialon, kiel la petronfonto, aŭ ekzemple la guano. Ĝi estas bezonata al la armado. Tiuj turistoj ne estas turistoj, sed Sekretaj Servistoj, kaj tiel multe da homoj febriĝis, ke ili devis fidi nin kaj klarigis, en kia ŝtono povas esti mangan-erco. Tiel ankaŭ ni pioĉis kaj fosis, kiel ni kelkaj homoj ekzercis tion dum la belaj tagoj en Sumbava, ĉar oni nomas ĝin en bango-indusriejo laborigo.
— Kaj kelkiuj diras — murmuris Tendenulo la Fervora ironie, — ke la antecedento estas malavantaĝa antaŭa vivo en ŝtata servo. Ili ne multe povintus atingi kun ni sen nia rutino, akirita en Sumbava.
— Silentu! — avertis Kupro-grafo sian kunulon. — Vi parolas pri tiel multe da aferoj, ke ni ne komprenas tion. Ĉu vi do helpis serĉi mangan-ercon?
— Ni pioĉis kaj serĉis ĉi tie. Poste sekvis la surprizatako! Sur la ŝipo André de Rémieux jam estis neniu, sed ni havan malnovan, bonan kutimon, ke gardisto estas ĉiam en la gvatturo en tia ĉirkaŭaĵo. Tiel do ne okazis tute nepreparite al ni la alveno de la friponoj de Huang la Drako. La unuan atakon, kiam ili ankoraŭ kalkulis tion, ke surprizinte nin ili havos facilan laboron, ni rebatis ili tiell, ke multaj ĉarlatanoj rememoros tion ĝis la tago de ilia morto, se tiu dato ne estus jam malprogresa starpunkto ĉe ni. Tiel do nokte ili retiriĝis. Sed ili sciis bone, se mateniĝos, ili ĉirkaŭos nin kaj atakos pli saĝe el du direktoj. Krome ili estas tre multe, ne povis fari nenion alian: nokte ni malmuntis la maŝinpafilojn kaj kunportis ĉion el la ŝipo, kion ni povis. Ni do bele, malrapide, singarde retiriĝis de sur Radzeer, ĉar (dank’ al Dio) ĝi staris avantaĝe sur la rifo, en la groton. Tie ili ne povas ataki nin el dorsdirekto. Komence ni ne havis problemon pri la akvo, ĉar pluvis dum tagoj. Sed ŝajnas, ke sekvis la seka sezono.
La Ĉefkuracisto senspiriĝis. Iom post iom fariĝis sufoka varmego! Charley la Lunmiena, kiu laŭkutime oleumis kaj purigis sian armilon kun benediktana precizeco, finis la sufiĉe simplan historion pri la ekspedicio, kiu implikiĝis en malagrablaĵon.
— Kompreneble la kanajloj elflaris, kio okazis, kaj kiel vi vidas, ili ĉirkaŭis nin, kaj komenciĝis la morta konkuro. Ĉu alvenos pli frue ekspedicio, aŭ alvenos pli frue la seka sezono, kies bruliga varmego forigos nin el la groto?