Kupro-grafo nun frapis sur sian frunton:
— Sankta Dio! Ni ja havis…
— Kion?
— La ladboteloj!..
Muki la Ostoza kaj Jimmy la Ĝisorela ekkriis samtempe.
Ĉar ili kunportis kelkajn botelojn da akvo de sur la ŝipo en la leda sako, sed ili forlasis ĝin survoje. Kaj la ŝvito fluegas sur ili, ilia gorĝos estas seka, kiel tindro. Ili sidis multe pli malesperiĝinte inter la ŝtonoj, sur la glata, brula rokego.
— Nun ni povas fari nenion! — diris Charley la Lunmiena kaj lia voĉo sonis raŭke en sia seka laringo. — Eble vespere iu el ni povos ŝtelumi por akiri akvon…
Li senspiriĝis.
Mortiga varmego streĉis la aeron. Nun revenis kapitano Dorian, kiun oni subite „emeritigis”, por ke li partoprenu la esplordon de la mangan-erco. Li estis en la groto, kie ili lasis la senpovajn homojn kun la lasta akvoporcio.
— Profesoro Hughes — li diris malgaje — jam ne ĝisvivos la vesperon, se ni ne akiros akvon por li. Ankaŭ supre jam elĉerpiĝis la lasta guto.
— Ni tiru loton — proponis Kupro-grafo. — Iu el ni ŝtelumis por serĉi la demetitan ledan sakon. Ni lasis ĝin sur la senarbejo de la okcidenta riverbordo, kie ni renkontiĝis kun Tulipo.
La propono proksimume konvenis ĉi tie al la etika pensmaniero. Kiuj faris eraron, tiuj koretu ĝin. Turniĝis la monero, klakis… Kupro-grafo gajnis kontraŭ Jimmy la Ĝisorela!.. La ferdekestro ĵetas la moneron kaj (la fregat-kapitano jam havas tian bonŝancon) denove perdas. La raŭka Petters malbonintece turnas sin la Muki la Ostoza:
— Li en ĉio estas universitata profesoro! Ĝis iu tranĉos lian sciencon per poŝtranĉilo!..
Dume Jimmy la Ĝisorela malaperis. Li grimpis lerte sub la barikadon. Penetri tra la duoncirkla blokado estas malfacila afero. La duoncirklo ja ne fermiĝas en la proksimo de la rokego, sed densa vepro malebligas ambaŭflanke, ke kiu ajn trairu ĝin nerimarkite. Se iu arbusto ekbruetus, tiam la kuglohajlo de la rabistoj mortigus lin. Ne estas tempon por pensadi. Ĝi estas hazarda ludo. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco.
Aŭ malbonŝanco. Egalas. Ĉe la malsupro de la rokego kuŝas la kadavro de la giganta pirato en la herbaro. Li glitas tien singarde. Nun li devas treni tiun grandegan korpon centimetron post centimetron malantaŭ la plej proksiman ŝtonegon, tiel, ke la vigle gvatantaj rabistoj rimarku nenion. La vegetaĵo estas sufiĉe densa post la pluva sezono, la sektaklo iel sukcesos. Supre oni rimarkas la agadon de Jimmy, kaj laŭ la propono de Kupro-grafo ili komenca intense pafi la baraĵon de la malamiko.
Ĝi estas elprovita taktiko ĉe militŝipoj. Artefarita nebulo el pulvo. Ĉar en la sufoka, senmova varmego tre malrapide ŝvebas la pulvo-fumo. Jimmy la Ĝisorela haste surprenas vastfaldan pantalonon, sangomakulitan, silkan mantelon kaj sufiĉe da larĝranda pajloĉapelo kuŝas dise. Nun jam evidente li serĉas ŝirmejon tie kaj ĉi tie, saltetante al la barikado de la rabistoj. La larĝranda ĉapelo preskaŭ kovras lian vizaĝon. La banditoj ne pafas, ĉar ili pensas tion, ke ilia vundita kamarado rekonsciiĝis, kaj li deziras reveni. Oni tuj pafas el malantaŭ la baraĵo, sed li certas pri tio, ke ili zorgeme celas alidirekten…
…Nun li kvazaŭ volus fuĝi de antaŭ la kuglohajlo, li deflankiĝas kaj saltas inter la veprojn, la piratoj eĉ angoris pro li. Poste… unu sekundo estas la tuto, penetrante tra la arbustoj, dornoj, li liberiĝis el la blokadringo. Nun li rapidas sur la marbordon, kaj irante laŭ la bordo li klopodas atingi la bivakejon. Tie estas la palmo-grupo… ĉe tiu arbo-grupo li elektis la gvatejon. Li kalkulas proksimume la direkton de la forlasita bivakejo kaj eniras la densejon. Li palpadas kliniĝinte. Li devas atingi sian celon en la nokta mallumo de la kuntuŝiĝantaj arbokronoj. Post kelkaj minutoj li trovas la ledan sakon bonŝancre. Li genuiĝas rapide, kaj…
Kaj el dorsdirekto iu batas lin je la kapo per pordo, ke li duonsven falas sur la teron, kaj li ankoraŭ aŭdas, ke la atakanto krias:
— Jen li estas kara strovaĉek! Li alvenis laŭhorare, mi povas diri… Hop, kolombeto mia, nur ne saltadu!.. Vi povas ricevi tiom da batoj sur vian kapon, kiom vi volas, mi estas granda kavalerio pri tio…
Kaj antaŭ ol Jimmy la Ĝisorela povintus pene leviĝi, sinjoro Wagner, pruvinte sian menciitan kavaleriecon, batis lin je la kapo dufoje per la pordo tiel, ke ĉio mallumiĝis antaŭ Jimmy kaj restis kuŝanta senkonscie…
Deksepa ĉapitro
La alia grupo agoniis pro soifo same malantaŭ la baraĵo de mitralejo en la transa fino de la rokego. Kapitano Dorian, kiu malgaŭ la akvomanko kaj la varmego ne ŝparis moviĝi, li iris tien kaj reen por reanimi la homojn, kio estis vana klopodo en la senespera situacio.
— Nun jam post kelkaj minutoj estos vespero — li diris al Vanek la Dornharulo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj, estas vere, ke apogiĝinte al la baraĵo, sed li eĉ ridetis per siaj krevintaj, ŝveliĝintaj lipoj.
— Estos vespero — respondis la matroso. — Morgaŭ estos ankaŭ mateno, sed ni jam ne plu havos sunsubiron.
— Viaj kunuloj eltenas bone, ni havas problemon nur pri la „civiluloj”. La inĝeniero estas en la plej malbona sanstato… Kia diablaĵo ĝi estas?!
Ankaŭ la banditoj gape miregis. La mondo ankoraŭ ne vidis tian miraklon! El la direkto de la okcidentaj veproj subite aperis frenezulo!
Li portis vastfaldan pantalonon ĝis la akseloj, kaj super ĝi estis malfermita, flava, silka mantelo, tute ĉifona, li havis elefantpandajn, nigrajn ŝuojn, nigran, cilindran ĉapelon; sed tio jam estas vizie timiga, ke li portas pordon, leĝere premitan al sia dekstra flanko, kiel ian aktujon. Se lia eksteraĵo ne estus tiel surpriza, eblas, ke pafaro tuj mortigus lin, kiu tondris iom malfrue. Tial li rapidigas siajn grandajn, trankvilajn paŝojn, kiuj samtempe estas ankaŭ larĝaj por eviti la falon pro liaj malfiksiĝintaj, enormajn plandumoj per altenlevitaj piedoj, li iras al la barikado, sed li jam laŭte ekkrias antaŭe kaj eklevas sian ĉapelon:
— La Dornhara strovaĉek! Humile via! Ĉiam estas granda honoro rekonti friponegon… Jen rigardu! Sankta Dio! Oni pafas per veraj kugloj ĉi tie! — Kaj li saltas spiregante malantaŭ la baraĵon: — Ĉi tie estas vivdanĝere iradi…
Vanek la Dornharulo klarigas al la aliaj pri la timiga, blubarba novalveninto per pena, malfacila parolmaniero:
— Li estas idiota mondvagabondo… Jam dek jarojn la alkoholaĵo povintus mortigi lin en ĉiu momento… — kaj post mallonga spirego li turnas sian al sinjoro Wagner: — Kiel el la infero vi venis ĉi tien?
— Jen vidu, vi pravas pri tio! My old great Cap’n, la reĝino de la ŝipestrejo Pepilia la Pirato komisiis min dirante: „Vidu Wagner, bonega amiko mia, bonvolu sidi en boaton, remu, amiko mia al la insulo, tie estas tri homoj, kiuj estas friponegoj, tre agrablaj homoj, Fred la Ĝisorela, Kupro-grafo la Ostoza kaj Muki Olivero! Mi diris al li, ke amiko mia, mi iros sur la insulon porti akvon!.. Kaj ili ne maltrankvilu, ĉar mi fartas bone.” Mi do kunportis tiun mesaĝon!.. Li diris ankoraŭ multe da aliaj aferoj, sed tiujn ne estis inde encerbigi. Ĝravas, ke vi ne maltrankvilu ĉi tie, ĉar li fartas bone, li iris nur por akvo, sed eblas, ke ankaŭ tio pasos, ĉar li havas fortan naturon…
— Akvon!.. — stertoris senkonscia matroso.
— Jen prenu! Li sendis tiom da akvo, ke ĝi havas nenian sencon…
Miraklo.
Sinjoro Wagner malfermis sian mantelon, kaj trae-retrae, ĉirkaŭ lia trunko pendis proksimume ok grandegaj ladboteloj!
Dekoka ĉapitro
La turmentitaj homoj ekĝemis samtempe anstataŭ krio. Dorian kuregis kun kelkaj ladboteloj al la groto, poste al la alia barikado…