Выбрать главу

Akvo! Akvo!

La lastaj, ruĝegaj, larĝaj radioj bruligis la insulon, kaj renoviĝis la forto kaj la vivo en la turmentitaj korpoj, estantaj proksime al la tombo…

Vanek la Dornharulo viŝis sian buŝon kaj etendis la ladbotelon al sinjoro Wagner:

— Trinku, oldulo mia! Vi ja meritas la akvon.

La maljuna, falta, veruka vizaĝo rigardis al Dornharulo kun profunda malĝojo:

— Ĉu mi kaŭzismalbonon al iu? — li diris malgaje. — Kial vi volas turmenti min?… Porti tiun akvan strovaĉek-on al la rabistoj, ĉar mi ĵuras je mia pordo, ke mi ne plu konos vin.

Li elprenis dulitran botelon da brando el sia interna poŝo kaj li trinkis el ĝi. Por eltiri informojn el sinjoro Wagner, rilate la mesaĝon de Pepi la Pirato, ĝi estis vana klopodo. Sed kion do ŝi povis mesaĝi ankoraŭ? Ŝi faris bone, ke ŝi ŝipveturis por porti akvon, sed kiam ŝi revenos de la plej proksima insulo, vivanta homo jam ne estos ĉi tie.

Dume vesperiĝis. La Blubarbulo ridaĉante ŝanceliĝadis tien-reen. Oni akceptis lin en la alia tendaro jam kun modera ĝojo:

— Ĉu vi ne scias, ke la ŝipo Blinda Patro Via portos helpon iel? — demandis Kupro-grafo.

— Kiel?… Certi ili iros al ia policejo!.. La virino parolas tiel multe, ke mi komprenis nek ties duonon.

Estas superflue esperi. La virino volas porti akvon, kaj ŝi sendis Wagner-on kun la mesaĝo tial, ĉar li estis la sola malhavebla, eĉ malhavinda persono sur la ŝipo. Estas absurde esperi helpon. La fora insularo Marquesas troviĝas plej proksime, kaj tiuj kelkaj ladboteloj da akvo sufiĉos nelonge. Ili ŝipveturos nek la duonon de la vojo, kaj ni jam ne vivos.

…La sekvan tagon, preskaŭ po-gute dividite akvoporcio, ili inerte, malesperiĝinte vegetis pro la senelira situacio. Ili atendi Jimmy la Ĝisorelan. Kiu estus konjektinta el ili, ke sinjoro Wagner batis lin je la kapo kelkfoje per la pordo? Kaj se sinjoro Wagner ne estus dorminta tiun matenon en la sufoke varma mateno, kovrinte sin per la pordo? Se li estus rakontinta hazarde sian aventuron, aŭ Jimmy la Ĝisorela revenus kun iom da akvo? Ĉu tio gravus? La varmego kaj la situacio sigelis ilian sorton.

— Ni faris idiotaĵon! — murmuris la Ĉefkuracisto.

— Sed almenaŭ ni ne plu faros idiotaĵon en la vivo. Nek alian aferon — grumblis Charley la Lunmiena kaj rigardis en la fusiltubon, ĉu la dratprenila, longa broso oleumis bone la kuglokanalon. Ili sidis silente, ĉar nun jam estis nenio, pri kio paroli…

La armitaj banditoj estis pretaj ataki ilin tie malsupre, duoncirkle, malantaŭ la baraĵoj. Malpli proksime, ĉirkaŭ la granda tendaro de la ĉefo kvazaŭ komenciĝus ia kaoso. Ĉu eble ili kolektiĝis por babili?

La unua oficiro de la ŝipo André de Rémieux mortis. Ili enterigis lin ĉe la piedo de la rokego, donante al li la lastan honoron. Ĉu estos iu, kiu enterigos ilin, ĝi estas pli ol duba.

Iu seneventa, malespera horo sekvis la alian…

Subite Charley la Lunmiena laŭte ekkris per tiel timiĝinta, akra voĉo, kian ili ankoraŭ neniam aŭdis de li.

— Rigardu tien!

Ili ĉiuj turniĝis al la direkto de lia etendita brako. Al la deklivo, kondukanta al la barikado. Ili staris tie kun distreĉaj okuloj, kun malfermita buŝo, nepovantaj diri eĉ unu vorton pro konsterniĝo, stultmiene, torpore, kvazaŭ ili estus subite freneziĝintaj, kaj ili ĉiuj vidus la saman aperaĵon.

Sola homo venis indiferente el la direkto de la tendaro de la malamikoj.

Kaj tiu sola homo estis Fred la Malpura! La Kapitano!

…Li paŝadis sur la brako kun sia jako, enpopŝiginte siajn manojn, kun balanciĝanta supra korpo, indiferente, rigardante la polviĝintajn gruzelpecojn ĉe siaj piedoj, kvazaŭ li nur promenus al la plej proksima drinkejo en iu stratetaĉo de Frisko. Atinginte la barikadon, li rigardis sur la societon kun iom da abomeno, ekmovinte sian mentonon al ili, li diris:

— Vi povas paki kaj iri hejmen!..

Deknaŭa ĉapitro

Kio okazis al la ŝipo Blinda Patro Via?

La senlime trankvila ĉielo kaj akvo ne englutis ĝin, tio certas.

La plej verŝajna supozo estas tio, rilate la intervenon de la Verda Vizaĝulo (kiu haŭseras la vaporŝipon, kiu plaĉas al li per la rando de sia nigra mantelo, atinganta iafoje eĉ la horizonton), sed poste tio pruviĝis erara. Hugo la Nenifarulo ja aŭdis lin ŝalmi, kaj antaŭ ol la luno leviĝis ĉe la rando de la oceano, li ŝajne vidis ankaŭ lian indandeleske, bonvole rikanantan kranion por kelkaj mometoj, kaj ĝi devis okazi tiel, ĉar li estis tre ebria, kaj li vidas multe pli bone en tiu stato, ol alifoje. Sed laŭ Hugo la Nenifarulo la Verda Vizaĝulo nur rigardis la ŝipon, sed ŝajnas tiel, ke la vaporŝipo ne plaĉis al li, ĉar li resinkis ĉe la rando de la oceano.

La mistera malapero de la ŝipo Blinda Patro Via en tiu nokto okazis jen tel.

Post kiam la vespera krepusko kovris la boaton de la tri homoj, komenciĝis la kutima, malvigla vivo sur la ankrita ŝipo kun antaŭvidebla eventomanko. Hugo la Nenifarulo flikis sian sveteron, kaj Vasiĉ la Rugharulo nun fine dismuntis la maŝinaparton, fumantan en densa ole-malpuraĵo, de kie jam de Tahitio nervozigas lin ia ĝena bruado. La Striovizaĝa sidas sur aerumfenestro, li portas pantalonon, refalditan ĝisgenue kaj lavas siajn krurojn. Iafoje kelkaj mevoj, kiel ili rondflugas malalte, oblikve plonĝflugante, iun flugilon balancante preskaŭ ortangule al la maro, kiel eta, la plej novtipa ĉasaviadilo, kaj ili flug-atakas la manĝaĵrestaĵojn, elverŝiĝantajn el la kuireja defluilo.

Pepi la Pirato longe staris sur la sama loko tiel, kiel ŝi vidis malaperi la tri enboatiĝintajn homojn. Ŝi rigardis per penetremaj okuloj en la mallumon, ke ili revenu. Peza sento ekkonvulsiis ĉirkaŭ ŝiaj koro kaj gorĝo. Ŝi sentis la danĝeron per siaj ĉiuj nervoj. Kaj ŝi atendis, ke la melodia, lanta, basa voĉo de Kupro-grafo, kiu ofte transiras al mallaŭta rido, proksimiĝu.

Sed ŝi vane atendis, apogiĝinte al la balustrado.

Nur la akvo plaŭdis iafoje, kiam kelkaj saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin alten en la aeron kaj refalis denove. Intertempe densega nebulo ekkovris la oceanon. Kiu scias, kiom longe ŝi staris tiel sur la sama loko? Dume pasis horoj. Poste ŝi sentis migrenon pro la densa nebulo kaj malfermis la pordon de sia kajuto…

Ŝi ne povis eĉ moviĝi pro surprizo! Ŝi restis staranta sur la sojlo timiĝinte, kredante, keŝi sonĝas…

Konsternige trampa, barba maljunulo sidis ĉe la tablo kaj trinkis ŝian rumon.

— Ĉu vi aŭdis pri mi? — demandis la kaprobarbulo sen ĉiu enkonduko. La virino en tiu momento sciis, kiu li estas.

— Fred la Malpura!

— La Kapitno — li aldonis murmurante. — Ni devas agi rapide, mi do diras al vi, ke mi estas via superulo, fraŭlino Cunesburry…

Eĉ unu vorto ne estis vera el tio. Li traserĉis la havaĵon de la virino dum sia mallonga restado en la kajuto, kaj li volis eviti la longan persvadon, ĉar tia jupulino kutimas skrupuladi multe.

— Vi scias mian nomon…

— Mi diris, ke mi estas via superulo en la Sekreta Servo, kontradmiralo Anderson sendis min. Ni ne havas minuton da tempo.

— Sed kiel vi venis ĉi tien?

— La ŝipo Hontler proksimiĝis al tiu ĉi barko kun ne multe da bruo kaj kun mallumigita ferdeko. Ĉu mi nun rakontu, ke mi remis ĉi tien senbrue, mi grimpis sur la ankroĉenaro… Mi ne ŝatas paroli multe. Ĉu vi ne havas pli da rumo?

— Ne… Sed jen estas viskio. Do, mi petas vin — ŝi komencis ekscitite, — tri homoj remis sur la bordon.

— Mi scias pri tio. Vi ne devas maltrankvili. Se mi estas ĉi tie, vi ne devas problemi pri kekaj friponoj. Sed vi havas gravan rolon en la afero. Tuj reveturu plenvapore al la insularo Marqueses, kaj kargu per tiom da dolĉa akvo la ŝipon, kiom ĝi povas porti. Se vi trovos ŝipon, haŭseru ĝin, kaj akvon, akvon, kiom vi povas porti, kaj kiel eble plej rapide, cetere nek mi povos helpi. La tuta kompanio havas akvon por dek tagoj, kaj eble ni povas duonigi tion.