— Nu kaj tiuj, kiuj estas sur la bordo, Kupro-grafo kaj…
Fred la Malpura elprenis el sia malantaŭa poŝo sian manplaton grandan, malnovan poŝhorloĝon:
— Ni sinkronigu niajn horloĝojn. La babilado ne estas mia kutimo. Se vi ne malankros post dek minutoj, mi respondigos vin, kio okazos. Mia horloĝo montras la 11-an horon kaj 50 minutojn! Bonan nokton!
Li turnis sin sur la kalkanoj kaj lasis Pepi la Piraton tie, nur fingre ektuŝinte la vizieron de sia ĉapo, kion bonintenca observanto povis kompreni, kiel saluton.
Kiam la virino postrapidis lin, ŝi jam vidis lin nenie. Li malaperis tiel, kiel li venis: nerimarkite, subite, kiel ia fantomo…
La 12-a horo.
…Fred la Malpura sur la komandponto de la ŝipo Hountler malpacience maĉadis cigaredstumpon. Ne multe da okuloj estus vidintaj tiun grizan konturon en la samforma mallumo de la nokto, kiun la rigardo de la Kapitano observis… Poste tiu harfendeta, malproksima konturo, la ŝipo Blinda Patro Via ektremetis, ekmoviĝis kaj malaperis en la nokto per malrapida veturo… La hoknaza, malmola, maljuna mano glitis de sur la blanka barbo por preni la paroltubon, kaj li murmuris en ĝin:
— Plenvaporo!.. Duone dekstren!.. Antaŭen!
Kaj komenciĝis la morta ludo.
Dudeka ĉapitro
Huang la Drako nervoze sorbetadis la teon en sia tendo. De semajnoj li restadas ĉi tie, li perdis en tiu ĉi entrepreno multe pli da homoj, ol li estus atakinta dense loĝatan insulon, kaj li konjektis jam eĉ tion, ke antaŭ ol fini sian taskon, ankoraŭ multaj, bonaj homoj mortos. Diablo povintus forporti tiujn friponojn, rilate tiun korzŝipon! Se tiuj maraj kanajloj ne estus ĉi tie, li jam delonge povus aranĝi tiun negocon, kaj li estus hejme. Li diris tion ankaŭ al la eŭropa gasto, kiu estis maldika, ostoza, alta homo kaj restadis en lia tendo.
— Mi devos ricevi multe pli da mono. Vi ne diris, ke ankaŭ tiu malbenita ŝipo Radzeer intervenos en la aferon.
— Nek mi sciis tion — murmuris la eŭropano. Nekomprenebla maldiskretaĵo, ke ankaŭ tiajn homojn oni inicas en la aferon.
— Miaj plej bonaj homoj falis.
— Rekompence vi ricevos duoblon de tiu mono, kiun mi promesis al vi, se la batalo finiĝos!
Nun Juan-Fen, la ĉefkomandanto de la pirato rapidis en la tendon nervoze.
— Granda Huan! De sur vaporŝipo venis sur la bordon per boato… tiu abomeninda, blanka sorĉisto, kiun ni nomas la Malpura Patro de la Drakoj.
— Fred la Malpura! — konsterniĝadis la ĉefo de la piratoj. — Alkonduku lin ĉi tien.
Fred la Malpura paŝis en la tendon tiel, kvazaŭ li vizitus kafejon Royal Park en Southampton por trinki nigran kafon. Li murmuri ion, kaj ankaŭ nun li ekpuŝis sian ĉapelon per sia dikfingro, ke oni povis kompreni tion saluto, kiu tre volis.
— Kion vi volas, Malprua Patro de Drakoj?… Mi avertas vin, ke mi mortpafigos vin je la unua suspektinda penso.
— Mi ne proponas tion — li diris bonvole. Poste li eksidis kaj verŝis teon por si. — Cetere mi sciis tiel, ke mi estas via amiko, Huang la Drako. Mi trinki kun vi je tio, en via dormo.
— Prave… Sed vi ĉiam pensas alimaniere, kiam vi pensas pri alia afero.
— Nu, nun mi pruvos, ke vi eraras — respondis la maljunulo, li kapjesis, trinkis sian teon kaj ekparolis jene: — Ĉar ni estas amikoj, mi do promesas, se vi ne faros ian malagrablaĵon kaj viaj ĉiuj homoj demetos la armilojn, tiam: nu bone! Mi lasos vin forkuri, kvankam oni proponis altan monsumon por vi sur Javo.
Huang la Drako salte leviĝis kaj eltiris sian manplaton grandan, malnovan sabron.
— Ĉu vi volas, ke mi distranĉu vin?
— Mi volonte eviuts tion — li respondis kaj verŝis denove teon por si. — Vi konas min bone, kaj mi konas vin bone. Vi scias, se mi diras tiaĵon, tiam mi havas kaŭzon.
— Kaj mi ne volonte mortigus vin, ĉar vi estas malbenita sorĉisto, kaj via sango venigus malfeliĉo sur mian glavon.
— Ĝi estus la plej malmulte, kio povas okazi al vi post mia morto.
— Diable! — interrompis la eŭropano, por kiu la longa interparolado estis stultaĵo. — Diru al mi, kial vi alvokis Huang la Drakon, la netimigeblan estron kapitulaci?
— Kiu vi estas? — demandis Fred la Malpura kaj rigardis la eŭropanon pli ekzakte.
— Tiu sinjoro estas mia amiko kaj gasto…
— Kaj li proponis monon al vi por fari rabatakon… Restu trankvile sidanta, ĉar kiam vi ekprenos vian revolveron, vi jam estos mortinta homo…
Same Huang la Drako kaj la eŭropano staris embarasite. Kiel ĝi jam estis kutimo, Fred la Malpura regis la situacion sen ĉiu armilo aŭ perforto.
— Diru, kial vi venis, kaj kial vi minacis min, kvankam mi estas via amiko? — demandis al ĉefo de la banditoj.
— Mi kaj kelkaj homoj sur balen-ĉasista ŝipo ricevis radiosignalojn. Vi povas pensi, ke mi ne estus veninta ĉi tien per la ŝipo Hountler por ataki vin. Sed la radiosignalo informis min pri tio, ke la dek kvin mil tunara batalŝipo Southampton estas survoje ĉi tien per plena vaporo, ke ĝi estermu vin kaj viajn homojn.
— Tio ne estas vera! — diris la eŭropano. — Ĝi estas nur blufo!
— Fermu vian buŝon, se respektataj, maraj drakoj intertraktas. — diris Fred la Malpura.
Huang la Drako ne tre ŝatis la eŭropanon, kiel ĝi jam evidentiĝis el la antŭaĵoj. La la afero unuavice tuŝis lin.
— Vi asertas tion nur pro erarigo — li diris al Fred la Malpura, — ĉar vi volas helpi mian malamikon.
— Se vi ne kredas tion, nu bone. Mi avertis vin. Elegantaj, anglaj sinjoroj estas inter la pasaĝeroj de la ŝipo André de Rémieux.
— Kiam alvenos la helpo, ni jam mortigos ilin! — kriis la ĉefo de la rabistoj. — Cetere vi estas fama pri tio, ke vi neniam diras veron, kaj per tio vi kelkfoje timigas la homojn kaj venas ilin…
— La tuto estas blufo ankaŭ laŭ mi — diris la eŭropano. — Oni ne uzos la batalŝipon Southampton por tiu celo.
— Por mi estas egale. Mi avertis vin, Huang la Drako, ĉar vi estas mia amiko, kaj mi trinkis kun vi je tio en via domo — maskis Fred la Malpura la retiriĝon. — Oni scias pri tio sur ĉiu maro, kaj tial mi venis ĉi tien. Nur pro amikeco.
— Vi povas libere foriri, sed tuj suriru vian ŝipon, kaj forlasu la ĉirkaŭaĵon de la insulo! Ĉar vi estas tia, ke vi elpensas ion, kaj vi ruinigos miajn kalkulojn sola.
Ili kondukis Fred la Malpuran al la marbordo kun forta eskorto, kie li sidis en boaton. Ĝi estis la boato de Hountler. Li malligis ĝin de arboradiko, kie li surbodiĝis dum la alveno kaj reremis al la balen-ĉasista ŝipo, ankranta ne malproksime. Li estis iomete malbonhumora, ĉar lia blufo ne sukcesi. Tamen li devintus savi tiujn homojn…
Oni ĵetis ŝnureskalon de sur la ŝipo, kaj la maljunulo ekiris sur ĝi supren.
Dudekunua ĉapitro
La ŝipo tre malproksimiĝis de la insulo. Dume okazis la kuratako de la sieĝitoj el la groto, kiuj defenis sien en senespera situacio ĉe ambaŭ flankoj de la bazo de la rokego. Dum tiu tempo Fred la Malpura parte interkonsiliĝis kun siaj homoj, parte li meditis apud sia botelo da brando. Li pensis, ke li simple timigos la banditoj, sed ĝi ne sukcesis.
Tiam fine io konceptiĝis en li…
Puf! Motordifekto. La ŝipo Hountler senmoviĝas.
Insidaj akvoharbaĉoj volviĝis ĉirkaŭ la helico tiel, ke ĝi subite haltis. Kaj io krakis, rompiĝis, krevis en la maŝino, laboranta per plena rapideco…
La Kapitano ege blasfemis!
Okazos kruela morto de multaj homoj, se la maŝino ne estos riparita rapide. La maristo, ligita per ŝnuro, en la mano kun trancio, ofte mergis al la helico por distranĉi la klematidojn, kaj bonŝance li ne vekis la atenton de la ŝarkoj, svarmantaj ĉie. Ĝi estis sizifa laboro. Aŭrore deŝanĝis lin alia matroso. Oni muntis en la maŝinejo. Malfacile. Oni ne povis provi la rezulton de la laboro, dum la helico ne moviĝis, kaj ili povis ekfunkciigi nek la maŝinon. Aŭdiĝas knalo de pafoj el la direkto de la isnulo… kaj pasas, pasas la horoj, pasas la tempo, ĝis fine ili povis ekveturi per la ŝipo Hountler al la norda pinto de la insulo du tagojn malfrue.