Ĉar Jimmy la Ĝisorela staris en la pordo, kiam sinjoro Wagner malfermis ĝin! La retiriĝo do estis malfrua reago, ĉar la pordu tuj ŝir-malfermiĝis denove, kaj Jimmy la Ĝisorela elsaltis tra ĝi…
La rabisto, se li tute ne sciis, pri kio temas, instinkte volis elpreni sian revolveron. Samtempe kun sia movo li ricevis vangofrapon, kaj flugante li sentis nur tion, ke oni ŝiras la pistolon el sia mano. Poste li falis kaj svenis. Ĉar jam la musona siblo de la ricevita vagofrap, ties klako, simila al fulmotondro, kaj ĝia ĉion forbalanta efiko estis iu el tiuj vangofrapoj, kiuj faris Jimmy la Ĝisorelan publike timata stelulo en la plej gravaj rondoj de la krimula mondo sur nia terglobo.
Tria ĉapitro
Kial timiĝis sinjoro Wagner de Jimmy la Ĝisorela? Ĉar la iniciatoj de la krimula mondo, al kiu apartenis ankaŭ la stelulo de la vangofrapado, ili sciis bone, ke Fred la Malpura, kiam li restadas en Frisko, loĝas ĉe Wagner.
Kian problemon havis la nekornita suvereno de la vangofrapoj, rilate la Kapitanon?
Tiu akra kontraŭeco estis objekto de publika parolado en la haveno. Dum kelkaj, famaj, krimulmondaj entreprenoj okazis tiel, ke Jimmy la Ĝisorela jam elskrapis la maronon el la fajro, kiam subite aperis la Kapitano, kaj sen tio, ke li tuŝintus la ardaĵon per siaj ungoj, li akaparis la duban, sed bone merititan frukton de la laciga laboro de Jimmy la Ĝisorela. Ĝenerale tiel, ke Jimmy la Ĝisorela fine ĉiam implikiĝis en ian embarason. Oni diris, ili havas obskuran, jam delonge okazintan kavalirecan aferon. Jimmy la Ĝisorela laŭdire tenis la Kapitanon en kaptiteco dum dudek kvar horoj en lignokesto, alifoje la Kapitano enkvarantenigis Jimmy la Ĝisorelan, anstataŭ grava rolo de sia vivo. La afero akriĝis iom post iom tiel, ke nun jam Jimmy la Ĝisorela, kien li alvenis, interesiĝis pri la Kapitano, ĉar laŭ li, ili havas urĝe aranĝendan aferon inter si. Unuavice li serĉis sinjoron Wagner en Oakland por trovi sian kontraŭulon helpe de la Blubarbulo.
Ĉar Ĵimmy la Ĝisorela jam sciis du tagojn de sia kontrabandista konato, ke Fred la Malpura estas en Frisko. Sed li sciis eĉ tion, kiu informos la anglan ambasadejon pri la restadejo de la Kapitano, tiu ricevos cent pundojn.
Vole ne vole prezentiĝas la demando en la leganto, kial ne anonciĝis Jimmy la Ĝisorela por la cent pundojn da premio ĉe la angla ambasadejo, li sciis certe la spuron, kondukantan al la loĝejo de sinjoro Wagner. Li ja ne konis la proksiman adreson de la konstanta loĝejo de la Blubarbulo, sed li povintus esti la malkaŝanto de lia spuro sen la scio de la grava adreso. Ĝi ne estas denunco, ĉar la polico serĉas la Kapitanon „negoce”, garantiante lian liberan foriron. Sed fine certe ne estintus malkaŝanto de la spuro, ĉar per tiu spuro la ambasadejo povintus atingi nenion. Ĉar la loĝejon de sinjoro Wagner en Frisko konas maksimume nur kvar homoj el la mondo, kaj Jimmy la Ĝisorela, mi tute ne devas diri, ne apatenis al tiuj kvar homoj.
Krome la privilelgiaj membroj de la krimula mondo por nenia premio ŝatas iri en oficialan lokon. Superstiĉo de spertaj homoj, ke la vizitado de oficejoj malofte alportas bonon.
Jimmy la Ĝisorela havis multajn, malgajan spertojn en rod- kaj aliaj policoj. La mono gravas, kaj ne estas saĝa afero scivoleme demandadi pri ties deveno, sed ankaŭ tio havas limon. La fregat-ĉefleŭtenanto, kiel fifama kontrabandisto, ne tro timis la tanspason de la limoj, sed la sojlo de oficialaj lokoj, tamen estis limo por li, kiun li malofte trapasis propravole. Tial li ne anonciĝis kun sia malnova informo, kiel malkaŝanto de spuro ĉe la angla ambasadejo, kaj tial kriis sinjoro Wagner, ke „ni kuru!”, antaŭ ol li falis surventren. Kaj samtiel li ne miris, kiam mano, simila al ŝraŭba kunpremilo kaptis lian kolon kaj strigis lin tiel, ke li ne povis eĉ ekmoviĝi.
— Jen vidu! — li balbutaĉis kun deformiĝinta, sed kun ĝentila mieno. — Mia kara amiko strovaĉek!.. Mi dankas, ke vi helpis mi ekstari, kaj nun senpolvigu min. — Ĉar li ne ricevis respondon, kaj la ŝraŭba kunpremilo ne loziĝis, li kiaĉis eĉ kun pli afabla rideto: — Ĉu vi ne havas hazarde cigaron? Nek mi scias, de kiam mi ne fumis!..
Jimmy la Ĝisorela havis esterordinare pitoreskan, ĝenerale konatan uniformon de Fragat-ĉefleŭtenanto. (Li mem kreis la rangon kaj la uniformon.)
La uniformo aspektis jene: unuavice du pompaj kaj brilaj, ledaj gamaŝoj, surkape la viziera, blanka ĉapo de la usona, volontula ambulanco, kaj flaneljako kun oraj butonoj! (Kiu ne sciis, ke lia vestaĵo estas uniformo de fregat-ĉefleŭtenanto, tiu ĵurintus, ke li vidas hejman jakon.) Nu kaj la aristokrata, unuarange dekorativa, monoklo kun tenilo. Li portis sub tiu nomo la kuracistan lupeon, pendanta sur transmisio de biciklo, kiun oni uzas precipe por ekzameni la irison. Jimmy la Ĝisorela iafoje levis la instrumenton al sia iu okulo, kiam li pensis, ke li devas reprezenti.
— Fia poŝoŝtelisto! — li kriis al sia kaptito anstaŭ saluto. — Ne provi min trompi, ĉar mi vangofrapos vin je splitoj.
— Vi minacas min ĉiam per tiuj splitoj — nerviziĝis sinjoro Wagner. — Kial vi demandas la kvinan fojon, kie estas Fred la Malpura? Ĉu mi estas la gardanto de tiu strovaĉek?!
— Vi certe scias, pri kio temas?! Ĉar mi tute ne demandis vin! Ne timu, mi ne mortigos tiun porkon! Mi nur pagos al li pro la kvaranteno kaj pro ĉio, kion li faris kontraŭ mi!
— Nu bone! Atendu ĉi tie, mi tuj sendos lin! — kaj li jam estus ekironta, se la fera mano ne estus retirinta lin. — Nu!.. Vi ĉiam tiradas min!
— Nun atentu min! Mi kontentigos mian koleron kontaŭ vi, se vi ne gvidos min al via kaŝejo! Mi scias, ke ĝi estas proksime al la ferponto de Frisko.
— Dankon, strovaĉek! De tie mi trovos mian hejmon!.. Mi cerbumadas jam unu horon… Vi, ne tiradu min!
Lia voĉo transiris al gurgulado, ĉar Jimmy la Ĝisorela skuis lin terure. Dume la juna rabisto rekonsciiĝis, sed li ne moviĝis pensante, ke Jimmy la Ĝiorela havas grandegan ferstangon, per kiu li batis lian vizaĝon. (La junulo sekvan tagon forveturis per ŝipo al Hindoĉinio, li komencis novan vivon kaj paŝis sur la vojon de honesteco. Estas multe por homo renkontiĝi kun sinjoro Wagner kaj Jimmy la Ĝisorala en tiu sama nokto.)
La fregat-ĉefleŭtenanto dentogrince pensadis, kion komenci kun sinjoro Wagner. Li dume ekdormis tutkorpe apogiĝinte al la premegantaj manoj. Kiam li estis denove forte skuita, li laŭte ekronkis kaj vekiĝis:
— Sankta Dio! Kioma horo estas?! — li kriis, kvazaŭ iam li havintus multe da laboro en sia vivo, kvazaŭ iam li estus malfruiĝinta de ie.
— Atentu min! Mi havigos al vi cent pundojn, se vi gvidos min al la Kapitano.
— Mi petegas, kredu min… Ne ekzistas tiom da mono, infano mia, kiom vi diras… Ĝi estas nur dek pundoj! Sed cetere my great man of the Malpura ne estas ĉe mi! Kredu min, strovaĉek! Ĉu mi kutimas mensogi?
— Jes!
— Certe ĝi estas tiel, kiel vi diras… Sed kial mi mensogus nun, se vi premegas mian kolon tiel kare… Unu amiko? Kun kiu mi jam estis ankaŭ en prizono! Du enloĝantoj!
Jimmy la Ĝisorela subite pensis ion. Estis idiotaĵo ektimigi la maljunan rabiston. Li nenion ekscios de li. Sed li sekvos lin sekrete, li sekvos lin de malproksime. Li deprenis siajn manojn de sur lia kolo kaj forte ekpuŝis lin de si.
— Se nun li ne estas ĉi tie, mi kaptos lin alian fojon! Sed tiam ne estos pardono!
Sinjoro Wagner iomete klinis sin galante, li ĝustigis siajn florojn kaj ekiris ŝanceliĝante en la mallumo. Subite li ekkris ĝoje, ĉar li surpaŝis sian ĉapelon kaj surmetis sian malnovan havaĵon. Poste zumkantante, post dek paŝoj ĝenerale tri-kvr metrojn glitante, tra montetoj kaj inter strateaĉoj ŝanceliĝis hejmen, kaj ŝajnis, ke li tute ne konjektas, ke Jimmy la Ĝisorela sekvas lin, kiel la ombro.
Tiel li atingis la vojon, kondukantan el Oakland al San Francisko, estanta sur la kontraŭa flanko de la haveno, trans la seka doko. De tie sur malplenaj areoj, stublante atingis la taluson. Irante preter ĝi, li deflankiĝis singarde, en la nokta mallumo, sur pli sekuran kampon.