Выбрать главу

— Nu mi estis ĉe kapitano Briĉes — respondis Jimmy la Ĝisorela. Ni kontrabandis elmigrantojn sur Javon per la skuno Ekiro

— Tio jam okazis unu jaron — diris la maljunulo.

— Nu do — li respondis nervoze, — mi malsanetis! Kiam oni malpermesis labori per la skuno Ekiro, mi do ricevis kuglon en mian kokson, kaj mi naĝis tiel de iu insulo Sunda-o al la alia. La homo estas tia estaĵo, ke li malsaniĝas laŭnature pro unu pafo, se li sportas poste. Ĉu nun jam vi scias ĉion?!

— Nu, kiel oni ĝin prenas. Ĉar ĝi okazis pli ol duonjaron, ke vi adiaŭis Ofelian Pepita, kaj vi alvenis en Friskon sur la kargoŝipo de Harry la Kukurbo.

Tiu maljuna satano kamaradas kun la diabloj! Cetere li ne povus scii ĉion.

— Do, nu? Mi venis en Friskon? Kaj?!.. Ĉu intertempe vi fariĝis polica konsilisto, kaj nun vi konfesigas min?! Ĉu vi eble publikigas ĉiun vian paŝon en la ĵurnaloj?! Ridinde… Mi devas vivi el io, mi do veturas…

Fred la Malpura diris nenion, eklevis sian ŝultron, ekpuŝetis sian ĉapon, koksbalancante li suprentiris ĝisaksele sian pantalonon ĉirkaŭ si, preninte ĝin ĉe la poŝoj kaj fiksrigardis ien en la aeron, preskaŭ enue. Kelkfoje Jimmy la Ĝisorela nervoze ĵetis al li flankajn rigardojn. Nun li vere povas ŝcii nenion. Nur hazarde li demandadis pri diversaj aferoj, ĉar li anasiras indiferente kaj moroze, kiel ĉiam. Ili jam estis ĉe la vere grandurba ĉirkaŭaĵo de la parko Golden Gate, kiam kiel, kiel ne, Fred la Malpura subite ekparolis kun kortuŝita mieno:

— Kie estas la malnovaj amikoj? Ĉu vi ne aŭdis pri la krozŝipo Radzee?… Ĉu vi singultis?

— Jes. La cigaredo estas forta. Kion vi demandis?

— Venis en mian kapon la bona, malnova krozŝipo Radzeer, kiun mi ŝtelis dum nigra-memora nokto, proksime al la Point de Galle, el la karanteno de Cejlono. — Kaj li ĝemis profunde. — Tiuj malnovaj, belaj tagoj!

Li estas la plej granda aktoro en la mondo, sed tamen li ne komedias tiel. Ĝi povas esti nura hazardo, ke li menciis Radzeer-on.

— Delonge mi ne vidis tiun ŝipon — respondis la fregat-ĉefleŭtenanto malvarmkondute.

— Hm… Nu ja, vi havas akrajn okulojn. Antaŭ duonjaro ĝi ankoraŭ restadis en Oakland. Ĉu tio ne estis okulfrapa al vi?

Ĵimmy la Ĝisorela haltis. Li plenblovis sian grandegan torakon per aero. Malmulte da homoj restas en lia proksimo tiam, kiu iomete konis lin.

— Nun kion vi elkovas denove?!

— Vi estas stranga… — respondis la Kapitano eklevinte sian ŝultron kaj plenŝtopadis sian pipon. — Vi plie miksiĝas kun la homoj, ol mi, tiel do mi pensis, ke vi kaj la Ĉefkuracisto, Charley la Lunmiena, Vanek la Dornharulo kaj la ceteruloj tamen ne evitis unu la alian, se ili jam restadis ĉi tie sur la malnova krozŝipo, kaj ankaŭ vi provis prosperi ĝuste tiam en Oakland. Kial vi blovŝveligas vin tiel pro ĝi?

Jimmy la Ĝisorela elspiris al aeron el sia pulmo. Li nun konstante timas tiun senkoran vulpon, kaj li pensas ĉiam, ĉu Fred volas aludi ion? Tamen kio estas en tio, se li interesiĝas pri siaj amikoj? Li ja elkrais antaŭ ili lastfoje kaj diris tion, ke ili povas morti, tio ne interesas lin, kaj kiel jam tiom foje li lasis ilin tie, kaj li vagadas plu sola, sed tiam temis pri tio, ke li laŭkutime manipulaĉis per la oleo kaj per aliaj aferoj, li falsis la loglibron kaj trompis ilin. Tiuj diris eĉ tion al li, ke la diblo venigas lin ĉiam al ilia vojo, kaj tiam Petters la Raŭk-laringa nomis la Kapitanon patromurda, maljuna hieno, tamen amiko estas amiko. Eĉ tiam, se ne ĉiu estis reganto, kiel li, Jimmy la Ĝisorela, kaj ili ne konas la oficialajn esprimojn de la etiketo de la hispana kortego.

Kaj tio estis okulfrapa al li, ke foje li estas en Frisko, ke Radzeer ankras ĉi tie, kaj estas stultaĵo diris tion, ke li ne vidis ĝin. Ĉu ekzistas en Oakland tiel malgranda sampano, kiun Jimmy la Ĝisorela ne vidas, kiam li iras en la havenon? Li do respondis stulte. Tio estas ĉio.

— Nu — li diris kun trudita indiferenteco, — mi parolis kun Vanek la Dornharulo kaj kun kelkaj homoj el ili. Sed tio ne gravas. Riproĉon mi kroĉos al nenies nazo, kion fari, ĉar la vivteno…

— Sciu, infano mia — li kapbalancis kompreneme. — Kvazaŭ vi jam estus menciinta tion. Mi volis scii nenion alian, nur tion, kien ekveturis la privata krozŝipo de tie ĉi? Duonjaron mi ne aŭdis, ke Radzeer estus albordiĝinta ie, kaj mi maltrankvilas…

— Kio?… Ĉu via manĝilaro aŭ paketo da tabako resti sur ĝi?

— Mi maltrankvilas pro miaj amikoj.

— Vidu, Kapitano, lasu min paca! Tio estas en ordo, ke vi ĉiam estas ebria, sed ŝajnas, ke lastatempe ĝi elaŭdiĝas el via parolo. Kiajn amikojn vi havas sur tiu ĉi mondo, kiam via koro kvazaŭ estus el ŝtono?

— Jimmy, Jimmy! Kiu havigis al vi kvindek pundojn pro bonintenca paciĝemo?

Fine ja ĝi estas vera. Li nur ne damandadus nun tiel multe da aferoj. Ĉar nek la Disinjoro scias ĉe li, kion li pensas, kiam li demandas.

— Se vi ege brulas de scivolemo, mi do povas diri, kion Tendenulo la Fervora rakontis antaŭ la ekveturo. Denove ia asekura societo pagas al ili por gardi valoran ŝipon.

— Strange! — murmuretis la Kapitano denove post paso de iom da tempo. — Nu, egalas… Hm… ĝi estas ege stranga…

— Kio estas stranga por vi denove?

— Jen estas Jimmy la Ĝisorela, iu el la plej bonaj maristoj en la mondo. Mi estas sperta pri tio iomete, vi do povas kredi min. Kaj nun, kiam valoras oron ĉiu mezkvalita maristo en Frisko, ili tute neglektas vin kaj ekveturas sen vi per Radzeer. Diablo komprenas tion. Ĉu jam disvastiĝis, ke vi jam ne estas la iama. Eblas… Iu menciis tion ankaŭ al mi antaŭ nelonge.

— Tio estas granda mensogo! Subite li ekkonsciiĝis. La maljuna mar-bestaĉo jam denove ventolas lian vantecon. — Nu ili invitis min, sed mi ne iris, ĉar mi estas en malamika rilato kun Peters la Dikulo. Ĉu vi scias nun jam?!

La Kapitano eklevis sian ŝultron kaj kraĉis apud sia pipo:

— Kial vi estas tiel nervoza? Se vi ne iris, vi do ne iris…

Kaj li gratis sian nukon per sia senintenca, flegma movo, pro kio la ĉapelo antaŭenŝoviĝis sur lian frunton. Ili promenis silente. En la malproksimo jam aperis la angla konsulejo. Tiam subite ĝojkriegis iu apud ili:

— Jen estas mia kara, olda amiko!.. By Good! Mi petas la dude du pundojn!

Sinjoro Wanger estis tiu! Kun oficisto de la konsulejo!

Jimmy la Ĝisorela ekblasfemis. Tiu mizeraĉa Wagner antaŭis ilin. Kaj nun se ili volas, aŭ ne, la mono estos lia. La blubarba, maljuna ĉarlatano apogiĝis al la muro per sia dekstra mano, sed en la entuziasmo de la ebrieco li devis maldekstramane kroĉiĝis al la ĉapelo de la konsuleja oficisto tiel, ke li deŝiris ties duonon da rando. Li jam evidente ricevis botelon da antaŭpago je la ricevota mono.

— Ĉu vi estas la publike konata homo, nomata „Kapitano”? — demandis la oficisto de la konsulejo.

— Kiel? — demandis la Kapitano mirante. — Mi ne komprenas vin. Mi estas simpla matroso.

— Sed kara mia amiko! — ŝrikis sinjoro Wagner kaj kunfrapis siajn manojn malesperiĝinte, poste li volis ĉirkaŭbrakumi iun Fred la Malpuran el la ses, sed li falis tutkorpe sur la troruaro, kio apenaŭ ĝenis lin, kaj tiel en pli stabila pozicio, li povis prezenti sian plendon trankvile: Kiel vi povas diri tiaĵon?… Mi ĵuras, ke li estas tiu, katenu lin!

— Kiu estas tiu ebria bestaĉo? — demandis la Kapitano trankvile, kaj la fregat-ĉefleŭtenanto parte miris pro la impertinenteco, parte omaĝis kun rekono, ĉar li jam travidis la genian planon de Fred la Malpura.

— Li aperis ĉe mi dirante tion, ke li loĝas kun vi en kelo.

— Mi neniam vidis tiun ulon. Jen estas mia legitimilo. Mi alvenis el Aden antaŭ unu semajno sur la ŝipo Göteborg, mi estas Olsen Jeff.