Выбрать главу

Kio ĝi estas?!

La Kapitano trankvile elprenas el sia interna poŝo la kvazaŭ veran dokumenton de Jimmy la Ĝisorela, kaj li transdonas ĝin al la interesiĝanto… Post du minutoj ili foriras rapide, kaj klopodas forlasi la ĉirkaŭaĵon, ĉar sinjoro Wagner premante sur sian koron la duon-randon de la ĉapelo de la oficiro de la konsulejo kaj persekutis ilin plorante, ĝis li ie falis tel bonŝance sur la teron, ke li ekdormis.

Sesa ĉapitro

— Se nun ni iros al la konsulejo, tiu oficisto diros tion, ke Wagner juste meritas la monon.

— Ni do ne iros tien. Vi sendos leteron al la konsulo, en kiu vi petas lin akcepti nin.

— Laŭ la kutimo de la kortego — klarigis Jimmy la Ĝisorela, memorante pri lia mallonga regado sur la insulo Feliĉo — la protokolo preskribas, ke oni devas peticii aŭdiencon en la kabineto de la reĝo.

— Vi nur faru tion, kion mi diras.

Vespere… Fred la Malpura kaj Jimmy la Ĝisorela aperis en la loĝejo de la angla konsulo en Frisko, kie oni tuj kondukis ilin en malgrandan ĉambron, similan al salono. Du sinjoroj atendis ilin tie. Jimmy la Ĝisorela dum sia junaĝo pasigis du jarojn ankaŭ ĉe la mararmeo, kaj nur poste okazis tiel, ke li ne povu vivi plu sen la odoro de la oceano. Tial li tuj rekonis en iu ĉeestanto kontradmiralon Anderson. La alia estis konsulo Haynes. La konsulo ne demandis, kiu estas Fred la Malpura el ili. Kiu ne estas blindulo, tiu povis vidi ĝin.

— Kiel bone, ke vi retroviĝis, sinjoro Kapitano! — li diris kun sincera ĝojo.

La kontradmiralo, eble nur ili ambaŭ sciis en la mondo, ke iam li estis kadeto kun Fred la Malpura sur la batalŝipo Prince of Buckingham de lia reĝa moŝto. Onidire la Kapitano forvagis tiutempe pro ia obskura, entute neniam malkovrita, familia tragedio, demetinte sian korvetkapitanan uniformon kaj sian sinjoran vivon. De tiam foj-foje, en okazoj, oficiale ne efektivigeblaj, kiam ankaŭ la Sekreta Servo estis senkonsila, ili serĉe venigis Fred la Malpuran el iu malproksima angulo de la mondo por utiligi liajn specialajn spetrtoj, ĉar li havas eksterordinare spirte ruzan menson kiel korktirilo.

Tio ĝenerale ne okazis glate.

La mizantropa, soleca marlupo neniel estus lasinta sin persvadi, se Anderson en estus veniginta lin. Ĉu la maljunulo havis koron? Eblas…

Strange, ke la ĝisekstreme avara, monavida homo tute malaperis post la plenumo de iu aŭ alia komisio kaj oni neniel povis trovi lin, ke li transprenu sian premion.

— Bonvenon, Fred! — salutis lin la admiralo kaj metis sian manon sur lian ŝultron. La maljunulo murmuris ion kaj enpoŝigis sian ĉapon. Jimmy la Ĝisorela, kiun la kortega ĉirkaŭaĵo (kiel li asertis) faris lin sufiĉe senĝena en la societo de pli bonaj homoj, li levis sian monoklon kun tenilo al sia maldekstra okulo kaj kliniĝis profunde.

— Jen li estas — prezentis la Kapitano lin — Jimmy la Ĝisorela, la plej bona matroso en la mondo.

La fregat-ĉefleŭtenanto ruĝiĝis laŭdite. Ŝajnas, ke tiu hundo havas iom da humaneco, kaj li simpatias kun li. La kvindek pundoj nun jam estas certa.

— Sinceredire ne informojn ni volas de vi — diris konsulo Haynes al la Kapitano, — sed ni ŝatus peti viajn servojn.

— Tiu junulo informis nin, ke vi serĉas min, li do meritas la permion — diris la Kapitano, — mi mem ŝatus transdoni al li la cent pundojn por lia fervoro.

— Jen prenu, mi jam antaŭpreparis ĝin — ridetis Haynes, kaj denombris la monon en dolaroj, Jimmy la Ĝisorela surpriziĝis iom, kiam la maljunulo kapbalancis kun instiga rideto kaj enpoŝigis la monon.

— Ĝi estas la via, Jimmy, ĉar vi estis lerta — kaj li eksidis, ĉar la kontradmiralo mangeste proponis al ili lokon. — Mi estas scivola, kial vi serĉis?

— Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝipo André de Rémieux?

— Ĝi estas du tuba, dek kvin mil tunara vaporŝipo, kiu estis solene surakvigita antaŭ dek sep jaroj en Cherbourg. De tiam oni riparis ĝin nur unufoje post la ciklono Mael en Penang. Oni seke endokigis ĝin en Batavio. Lastfoje ĝi ekveturis kun ekskursantoj al insulo Incognita Archipel kaj malaperis. Ĝia lasta radiosigno alvenis el la proksimo de la kabo Blount.

— Vi scias ĉion, Fred — diris la kontadmiralo kontente, — ĉe eble vi konjektas ankaŭ tion, kio okazis al la vaporŝipo?

Jimmy la Ĝisorela rigardis al la maljunulo nervoze, sed tiu eklevis sian ŝultron mirante:

— Ĉu oni povas scii en tiu ĉi mondo, kiaj aferoj povas okazi al ŝipo, preterlasinta la kabon Blount? Absolute kial veturas saĝa homo per vaporŝipo tien? Post la insularo Marques troviĝas nur atoloj kaj koralrifoj kaj denove koralrifoj kaj atoloj ĝis al Arktro.

— Ni scias, ni scias! — kapjesis Anderson. — Bedaŭrinde kelkaj riĉaj kaj aristokrataj homoj veturis tien pro veto. Ili volis fariĝi Robinson-oj. Ili decidis pasigi unu jaron sur la insulo Incignita Archipel. Ia fola pentristo alvenis de tie kaj rakontis, ke la insulo estas vera papadizo.

— Ĉu vi ne ricevis S.O.S. signalojn?

— Ne. La lasta signalo elvenis el la proksimo de la kabo Blount, kie ili havas nenian problemlon. La frenezaj Robinson Cruso-j proksimiĝis al la celo en serena vetero. Alia informo ne alvenis pri ili. Evidentiĝis nur poste, ke Radzeer sekvis ilin, komisiite de la asekura societo. Tio estas la plej stranga, ke ankaŭ Redzeer kelkajn gradojn post Cape Bloun dissendis sian lastan vivsignalon, baldaŭ ĝia radio mutiĝis. Ambaŭ ŝipoj malaperis. Via tasko estos, Fred… porti al ni sciigon pri ili.

— Mi badaŭras, sinjoro — diris la Kapitano malvarmkondute kaj ekstaris. Mi interkonsentis kun ĉasisto balenoj. Sekvontsemajne ni ekveturos al la insularo Portola. Onidire en granda amaso svarmas tie la balenoj ĉi-jare.

— Kial vi ne entreprenas serĉi Radzeer-on kaj la Robinson-ojn?

— Ĉar ne estas ekskludite, ke mi trovus ilin, kaj mi ŝatus eviti tion — li respondis moroze. Jimmy la Ĝisorela hontis antaŭ la sinjoroj, ke tiu avar-kora, maljuna satano parolas tiel. La admiralo rimarkis malbonhumore:

— Mi pensis, ke viaj malnovaj amikoj direktis la ŝipon.

— Ĝi estas eraro, sinjoro! Mi ĉiam havis nur problemon pri ili, kaj ili suspektis min. Ili estas antipatiaj ulaĉoj. Ili ne indas traserĉi eĉ konton da sala akvo por trovi ili…

Kaj balancante sian kokson, li suprentiris sian pantalonon ĝisaksele.

— Mi do bedaŭras… — diris la konsulo. Ĉu vi almenaŭ havas ian opinion pri la afero?

— Kian opinion mi povus havi?… Oni devas navigi naŭ kaj duon gradojn orienten de Cape Bloun, kaj tie ĉirkaŭrigardi bone el la topo. Se neniu vaporŝipo estas sur la horizonto, eĉ post paso de mil jaroj vi ne ekscios, kio okazis al la ŝipoj. La Verda Vizaĝulo ĝis nun ankoraŭ ne diris, kiel profunden tiras la sudmarajn oceanŝipojn, se tiuj nervizigas lin.

„Li estas granda hundo — pensis Jimmy la Ĝisorela, — sed li parolas tiel, kvazaŭ lia ĉiu vorto estus el la sankta biblo!” La admiralo esplore rigardis la flegman, indiferentan vizaĝon de Fred la Malpura. Ĉu la du malgrandaj okuloj tremvibris al li, aŭ ĝi ŝajnis tiel en la lumo de la lustro?

— Mi do… ne volas trudi la aferon, Fred…

— Se vi akceptas mian opinion, sinjoro, komisiu tiun mariston per ĝi, kiu venigis min ĉi tien. Mi scias, kiun mi rekomendas. Li estas tia homo, kiu iras tien kaj reen per unu boato kaj per ununura topvelo al la polusa regiono.

Jimmy la Ĝisorala fariĝis fajroruĝa. Li tamen ne estas tiel granda hundo, kiel li pensis!

La admiralo ŝatintus rigardi malantaŭ la vizaĝon de la Kapitano per siaj okuloj. Sed tiu fiksrigardis lin trankvile. Anderson turnis sin al la konsulo.

— Se ni devas malhavi la servojn de la Kapitano, ni akceptas liajn konsilojn. — Kaj li paŝis al Jimmy la Ĝisorela. — Vizitu min morgaŭ antaŭtagmeze en la hotelo Waldorf Astoria. Mi havas ĉiujn rimedojn por organizi la ekspedicion. La asekura societo anoncis kvin mil dolaran premion por tiu, kiu donos certajn informojn pri la malaperintoj. Krome li povas kalkuli apartan premion de alta loko…