Jimmy la Ĝisorela preskaŭ gloriĝis en sia troventumita vanteco. Li do levis sian monoklon kun tenilo denove al sia okulo kaj kliniĝis profunde. Dume venis en lian kapon el sia reĝa periodo notita diro de sia iama kolego, publike konata laŭ la nomo Napoleono, kaj li ekparolis jene:
— Mi petas… kun fero kaj pano mi iros eĉ ĝis Ĉinio.
— Ne fanfaronu, Jimmy — mansigne silentigis lin la Kapitano, — ĉar vi kelkfoje iris ĝis Ĉinio kun peco da pano kaj eĉ sen fer(moner)o.
Per tio finiĝis la aŭdienco, la admiralo kaj la Kapitano manpremis.
— Se vi tamen pripensus, Fred…
La Kapitano diris malestime:
— Mi ekveturas jam nur ĉasi balenojn. Tiuj bestoj pli bonaj bestoj ol iuj homoj. Kaj precipe la pli utilaj. Mi havas nenian komunan, rilate ĉiuspecajn ulojn, kiuj nur suspektis min kaj estis sendankaj…
Kiam ili estis sur la strato, Jimmy la Ĝisorela diris kun sincera danko:
— Dankon, frato Fred… kaj nun transdonu al mi la kvindek pundojn.
— Vi, almozulo! Kiam vi meritis ricevi kvindek pundojn?… Ĉu eble vi volas riĉiĝi ekspluatante min? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi havigis al vi kvindek mil dolarojn? Oni vere facile povas akiri ĝin.
— Vi promesis — li diris kolere, — ke la duonon de la mono…
— En orodo. Se vi revenos kaj donos al mi la duonon de la kvindek mil dolaroj, tiam vi ricevos de mi la duonon de la kvindek pundoj. Kaj nun sufiĉe, iru en la inferon, dum mi havas bonan humoron.
Li diris, enpoŝigis siajn manojn, turniĝis kaj eĉ ne rerigardante sur la fregat-ĉefleŭtenanton, li ekiris ŝanceliĝante al la haveno…
Sepa ĉapitro
Jimmy la Ĝisorela promenis tra la haveno. Li rigardis nur preteratente la aron da ŝipoj. Eĉ en la plej granda haveno ne troviĝas pli ol tri ŝipoj, per kiu estus inde entrepreni ion.
La aliaj meritas senvaloraĵejon.
Tiuj belaj, du- kaj tri fumtubaj vaporŝipoj, en la basenoj de la grandaj navigaj asocioj, ne meritas atenton. Unuavice la ŝipo valoras nek la duonon, se oni ne konas ĝin „persone” de la kaldroneg-pordo ĝis la stajoj. Duavice tiuj novaj konstruaĵoj estas nur dandoj. Bele emajlite, kun brilantaj balustradoj kaj kun fort-lumaj, elektraj lampoj, sed kiam okazas pli granda tempesto sur la maro, dronas la tuta ŝipo, ke post horo eĉ rompitaĵo ne naĝas sur la akvosurfaco.
Li preteriras kun ĝuo kelkajn skunojn aŭ kuterojn, ornamitajn per buntaj veltoloj, havantaj flavan, ruĝan kaj nigran koloron.
Tio estas jam io!
Ekzemple videbliĝas tie la ŝipo Yankee-Doodle! Kaj apud ĝi Seehund. Per tiuj ŝipoj estas facile venki la maron eĉ tie, kie ĝi estas la plej danĝera. La pli junaj, kolorperdemaj, grandegaj velŝipoj havas minimume kvindek jarojn, kaj sur ilia riparo estas videbla iom da algluiĝintaj muskoj, reprezentante ĉiun maron de la mondo, aŭ kelkloke helaj makulegoj: la postsignoj de la riparoj post grandaj tempestoj. Plej ofte oni mem faras tion urĝe, ĉar ne ekzistas tia hurikano aŭ ciklono, pro kiuj ĝi endokiĝus post la difektiĝoj. Estas vere, ke tiuj ŝipoj estas konstruitaj el ligno yarrah de la bilĝo kaj supren. La maro ne agacas tian barkegon eĉ dum cent jaroj.
Jen vidu! Tie estas La Bahia! Kiel volonte li luus ĝin! Kompreneble la hispana Jose nur ridaĉus, se ia frenezulo pruntepetus lian ŝipon. Tiu hispano estas hirta, nigrabarba homo, havanta ŝiriĝintan trikotaĵon. Li nun kubutumas sur la balustrado, portas ĝisgenue refalditan, ĉifonan pantalonon kaj kraĉadas la fiŝojn.
Tie estas la ŝipo Drummer Dogg, ankaŭ ĝi ne estas neatingebla. La maljuna Ruff okupiĝas pri nenio alia, ol la kolektado de kopro. Li vagadas inter la insularoj, kiel olda kolportisto por kargi sian ŝipon per sekigitaj kokosoj, kaj dume li priploras la malnovajn, belajn tempojn, kiam sur la insulo okazis eĉ vigla pafado kaj batalo per adzo.
Ĉe la libertrafika haveno, inter malp-malpli grandaj ŝipoj, lia rigardo fine haltas sur sensignifa, peĉonigra, vaporŝipo kun kaduka riparo. Ĝi estis malproksime ĉe la fino de la ŝtona moleo, kie la lurblaj ŝipoj ankras.
Tio ja estas la ŝipo Huntler!
Per ĝi taŭga maristo povas traveturi eĉ dekfoje ĉiun oceanon senhalte. Nur tia homo ne esperas multon bonan el ĝi, kiu ankoraŭ ne dungiĝis al tiu vaporŝipo. Li rapidis al la Hountler, ĉu eble li trovos iun sur ĝi, kiu povos informi lin?
Jes li trovis.
Pli da personoj, ol tiuj povintus esti agrablaj. Du maristoj, kiuj havis la moknomojn, la barba Eŭgeno la Buŝaĉulo, Roĉild la Malavara kaj ankoraŭ kelkaj aliaj homoj. Ili marteladas, ligas nodojn, tutcertas, ke iu luis la ŝipon. Ili nun elpakas la pneŭmatikajn harpun-ĵetilojn. Estas sendube, ke la maljulo ekveturos per Hountler por ĉasi balenojn.
Du matrosoj malsuprenportas lignokeston, markitan per mortokranioj. En ĝi estas la pintaj grenadoj, ŝraŭbeblaj sur la ekstrema parto de la harpuno, ĉar lastatempe oni ĉasas la balenojn tiel.
La Kapitano akiris la prioritaton lui Hounler-on. Kaj Jimmy la Ĝisorela jam sciis tion bone, ke taŭga ŝipo krom ĝi, per kiu oni kuraĝus navigi trans Cape Blount-on, ne estas en Frisko… La fregat-ĉefleŭtenanto ĝemis. La satano dungis ankaŭ la plimulton de la bonaj maristoj antaŭ lia buŝo.
— He, Chang! — li kriis supren al iu barba martoso.
— Kion vi volas?
— Kiu uzebla ŝipo ankoraŭ troviĝas ĉi tie?
— La Kapitano mesaĝis al vi — rekriis la matroso, — ĉar li sciis, ke vi venos ĉi tien por gapaĉi. Li diris: Iru al la restoracio al la Trimasta Sodakvo. Hodiaŭ vespere la ŝipo Blinda Patro Via alvenos el la kvaranteno, ĉar la lazareto finiĝis. Manfred la Impertinenta ludonos ĝin!
Jimmy la Ĝisorela kuregis. La Kapitano tamen ne estas tiel fia diablo. La ŝipo de Manfred la Impertinenta minimume estas tiel bona, kiel Hountler. La ŝipo Blinda Patro Via ŝajnas ne pli granda ol helico, kaj ia supraĵulo kredus tion, ke ĝi devus esti plie en ia fatrasejo, ol navigi sur la maro, sed kiu persekutis du batalŝipojn sur la malnovega „pantoflo”, tiu scias, kiel opinii pri ĝi. Unuvorte oni menciis kun estimo en ĉiu haveno la dekmil tunaran vaporŝipon Blinda Patro Via, kiun posedis Manfred la Impertinenta.
Li jam ne trovis la barban, dikan, unuokulan kapitanon en la restoracio Trimasta Sodakvo. Kie li estas? La kelnero diris, ke infano venis por li, kaj oni urĝe invitis lin ien.
Damne!
Iu ankoraŭ anticioos lin! Li eliris kaj ĉirkaŭrigardis, kie serĉi Manfed-on.
Hop!..
Ĉirkaŭ dudek paŝojn malproksime, li staras antaŭ stango kaj rigardas ion sur la tero. Kiam li iris tien, evidentiĝis, ke sinjoro Wagner estas tiu. La Blubarbulo, pro sia sanstato, jam ne povis iri plu ol la stango, tial li venigis la Kapitanon. Jimmy la Ĝisorela kuregis kaj diris spiregante:
— Alo, Manfred! Kiom kostas la ŝipo Blinda Patro Via? Mi bezonus ĝin por fari ekspedicion.
— …Kara mia amiko strovaĉek. Mi bedaŭras, sed vi malfruis!.. Kia ĝojo! — ekzaltiĝis sinjoro Wagner, kaj li per kelkaj grimpaj man-movoj ekstaris ŝanceliĝante apud la stango. — Kiel vi opinias, ke mi luis la ŝipon de li?… La surdan… la lamantan, jes la ŝipon Lamanta Patro…
— Vi malfruis, Jimmy! — kapjesis ankaŭ Manfred. — Tiu idioto vere luis la ŝipon por du monatoj.
La kapitano foriris, kaj Jimmy la Ĝisorela kolere elspiregis kaj rigardis sur sinjoron Wagner, kiu el sia sida pozicio leviĝis apud la stango, kvazaŭ grimpekzercante.
— Kial vi bezonas la ŝipon Blinda Patro Via?
— Ĉu vi demandas tion, friponeto? — kaj li kisis Jimmy la Ĝisorelan, poste kelkajn paŝojn malproksime li denove komencis pene leviĝi. Li tiris sian ĉapleon pli bone sur sian kapon tiel, ke ĝia randoŝiriĝis ĝis lia kolo, kaj nun ĝi pendis aparte, kiel ovala kadro de cejan-okula barbo-pentraĵo. — Mi ekveturos por serĉi miajn karajn amikojn. Mi sekvos Radzeer-on al la kabo Blount per la ŝipo Blinda Patrino Via!