Kaj li turniĝis tuj, sed post la unua paŝo li alkroĉiĝis al durada ĉaro, tirata de mulo, kiu preterveturante ekpuŝis lin, kaj li falis laŭ sia tuta longo sur la teron, kiel ia malnova lansako, sed li ridaĉis.
— Jen rigardu, tiu freneza mulo kiel rapidas… Vi, strovaĉek! Jen vidu, kia amiko via mi estas, mi akceptas vin, kiel partneron!.. Nu?! Ankaŭ vi povas kunperturi per tiu… ŝipo… kiu estas via iu malsana parenco…
Kolero de meleagro ekregis Jimmy la Ĝisorelan. Fred la Malpura, tiu inferido elpensis tion! Lisciis, ke taŭga ŝipo en Frisko ne estas krom la Blinda Patro Via, li do luis ĝin por senhaŭtigi lin, ĉar estis antaŭvideble, ke ĝi estas bezonata al la ekspedicio. Sinjoro Wagner estas nur rimedo en la afero.
— Kial vi enmiksiĝas en tion? Kiu komisiis vin per la esploro?!
— Kara amiko mia… — kaj li ŝanceliĝadis kun disetenditaj brakoj, plorante — mia freneza, granda koro kaj homamo deziras tiel!.. kaj malpermesi tion al mi ne eblas!.. Miaj karaj amikoj malaperis per la Blinda Patro Via, nun ili atendas, ke sinjoro Wagner iru por reveturigi ilin… Tial mi luis la surdan gepatron…
— Diru simple al mi, vi, ĉarlatano, ke la Kapitano volas senhaŭtigi min, ĉar li scias, ke mi bezonas la ŝipon kaj ne estas alia. Kiom mi pagu, ke vi trasdonu ĝin?
— Ne diru tiel malbelan aferon! Ne ekzistas tiom da mono!.. Sed la Kapitano permesis tion, se vi pagos la tutan sumon de la luado, tiam vi povas kunveturi kun mi, kaj vi ricevos la duono de la kvindek-cen dolaroj… Mi petegas, ne diru, ke mil! — li diris kunmetinte siajn manojn. — Vi ĉiuj estas frenezaj, kun la Kapitano… Tiu konsulo anticipe trinkis ion, kaj lia lango stumblis… Kvindek mil dolaroj ne ekzistas, nek kvardek mil…
Kial detali? Jimmy la Ĝisorala, malgraŭ la solene ebriaj vortoj de sinjoro Wagner, komprenis tion, kion li diris. Tiu Kapitano estas eĉ pli artifika, ol li pensis tion, ĉar li volas akiri ankaŭ la duonon de la premio. (Li estas la sola homo, kies monon sinjoro Wagner ne kuraĝas elspezi.) Kaj Fred volas, ke li pagu ankaŭ la luprezon. Ĉar li scias bone, ke admiralo Andersen provizas lin abundo per la necesaj rimedoj. La maljuna pritao almenaŭ kunveturus kun ili, havanta tiel multe da saĝo. Sed la satano ekvojos per la ŝipo Hountler por ĉasi balenojn.
Kial ne pereigas iu tempesto tiun frotitan kaj poluritan, ŝtonkoran kanajlon?
Ili reiris en duopo al la Trimasta Sodakvo, kie Jimmy la Ĝisorela unua vice mendis sitelon da akvo kaj kelkfoje premis al kapon de sinjoro Wagner en ĝin.
Poste ili interkonsentis mallonge.
Kion li povintus fari? Eĉ se estus taŭga ŝipo en la haveno, li ne tolerus, ke ankaŭ alia ekspedicio serĉu la malaperintojn. Ne malgrava ludo okazas en la fono. Pri kiu Jimmy la Ĝisorela sciis. Li devas estis tre singardema! Kiam Jimmy la Ĝisorela fine volis ekiri, Wagner postkantis lin:
— Haltu, strovaĉek kolombo mia… Vi estas granda friponeto, kiun estimas ĉiu… Tial mi diras al vi, rapidu al la restoracio Tri Ruĝaj Korktiriloj.
— Kial mi iru en la Korkotirilon?
Sinjoro Wagner forte alkroĉiĝis al tablotuko kaj kuntrenis per ĝi kelkajn botelojn kaj glasojn. Jimmy la Ĝisorela pene elvolvis lin el la tablotuko, starigis lin sur la piedojn kaj ripetis la demandon:
— Kial mi iru en la Korkotirilon?
— Ve, kara strovaĉek!.. Mi tute forgesis diri al vi, ke rilate la personon de la ŝipestro estas granda problemo kaj ĉio…
Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ iu estus batinta lin je la kapo. Ke li estu la kapitano, ĝi estis pli grava por li, ol ĉio.
— Kion vi diras?!
— Mi dankas, ke vi skuras min, ĉar mi estas tute polvokovrita… Nun temas pri tio, ke la posedanto de la ŝipo Blindaj Gepatroj Viaj, pruntedonis ĝin nur kun kondiĉo… Alo, strovaĉek, portu al mi brandon!
— Parolu klare, ĉar mi frakasos vian kapon!
— Ĉu mi ne parolas klare?!.. Mi parolas… tiel klare, ke vi povas estingi la lampojn, se mi ekparolas nokte! La posedanto de la ŝipo… pruntedonis la barkegon nur tiel, se ni transprenos la kap… Mi sufokiĝos tiel…
— La posedanto de la ŝipo estas Manfred la Unuokula! Mi parolis kun li!
— Sed li jam luigis la ŝipon al alia posedanto, kaj li konsentis uzi ĝin komune, ĉar li tre ŝatas min. — Kaj li ekploris. — Kaj li scias pri mi… ke mi volas ekveturi por trovi miajn amikojn! Miaj karaj amikoj malaperis sur Radzeer… Vanek la Dornhara, Petters kaj Jimmy la Ĝisorela… Mi absolute ne bedaŭras lin…
Kaj plorsingultante li trinkis ies brandon, pro kio okazis granda kverelo. Iom post iom Jimmy la Ĝisorela komencis kompreni ĉion. La ŝipo jam havis luanton, kaj Manfred al Unuokula persvadis tiun luanton partneriĝi kun la duonfreneza Wagner.
Kaj nun tiu persono estas la ŝipestro.
Do lia kapitana pozicio estas en danĝero. Kiun li alproprigis post sia lasta marveturo, kiam li estis la unua oficiro. Li jam havis eĉ vizitkarton:
DON JAMES DI ST. ĜISORELA
ŝipkapitano
Kion signifis por ambicia homo esti mondfama maato? Precipe, se li jam estis kapitano! Ĉiuokaze li devas iri al la Korkotirilo por aranĝi tiun aferon. Kiu ajn estu la kapitano, li draste traktos lin, se tiu baros lian vojon. Sed en la restoracio okazis granda surprizo:
— Mi serĉas la kapitanon de la ŝipo Blinda Patro Via — li diris al la drinkejmastro.
— Li atendis vin dum iom da tempo kaj mesaĝas, ke li revenos post nelonge. Je la sepa kaj duono. Mi profonas al vi trakti lin delikatmaniere, ĉar li ne preferas la ŝercon.
— Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiu junulo, kiun mi timas?
— Li tute ne estas junulo, sed kanbino, kaj ŝi nomiĝas Pepi la Pirato.
Jimmy la Ĝisorela preskaŭ falis surdorsen.
Tel do la kapitano de la ŝipo Blinda Patro Via estas virino!
Oka ĉapitro
Al lia Ekscelenco
Lia Reĝa moŝto Reganta princo San Antonio
Insulo Feliĉo
Duonetaĝo, Reĝa Fortikaĵo, maldekstre
Altestimata Reĝa moŝto!
Mi prenis mian plumon iun tagon de la kuranta monato, kaj unuavice konsidarente la ĝentilecon inter la samkoleganoj mi korespondas, nome: mi skribas al via Reĝa moŝto, al via tronheredonta Reĝedzina moŝto kaj al via afabla imperiestra patrino. Ĉar via Reĝa moŝto menciis sur via altestimata poŝtkarto, ke vi ĉiam volonte akceptas miajn k. leterojn. Ĝi estas granda devontigo por mi ĉar Vi, Reĝa Moŝto tamen estas reĝo, kio signifas tion, ke vi havas tre altrangan pozicion.
Nu kaj mi povas servi per novaĵoj.
Ĉar nun denove oni povas aŭdi pri mi en la radiprogramoj en la tuta mondo. Via Reĝa moŝto jam delonge diris al mi, kio estas la sinjora devo, kaj vi ankoraŭ elbabilis nenion, tial mi skribos al vi eĉ tiun fiaferon. Ĝi okazis tiel, ke mi devis pasigi mallongan tempon naĝante inter kelkaj pitoreskaj insuloj, apartenantaj al la insularo Sunda pro mia kokso-vundiĝo. (Ĝi estas tre danĝera ŝipvojo, plena de rifoj, krome la doganistoj alpafas ĉiun.)
Resaniĝinte, mi vojaĝis al Frisko. Tie mi renkontiĝis kun mia amiko Vanek la Dornhara. Kaj ankaŭ Tendenulo la Fervora estis kun li, kiu estas nia malnova, komuna kunkulpulo. Ili ĝojis pro mi, ĉar ili ne dungas kiun ajn sur la ŝipo Radzeer. Ne nur matroso estas bezonata tie, sed li devas estis ankaŭ negoce elprovita komplico. Tiel do ankaŭ mi dungiĝis al tiu sama ŝipo. Ili havis kontrakton ŝipveturi al la insulo Incognita Archipel.