Выбрать главу

Alia specifaĵo estas, ke en metroo (almenaŭ en Moskvo) oni cedas sidlokojn al neniuj. Tio ĉiam ŝokas min kiel siberianon  kaj mi sekvas ĝeneralan etikon, cedante lokon al inoj kaj maljunuloj, sed ne atendu tion de la moskvanoj.

Nun vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio kaj sukcese atingis la urbon. Do venas tempo enloĝiĝi .

La rusa lingvo en vivo/Hotelo, hostelo, luita loĝejo

Vi sukcese flugis  al Rusio kaj atingis la urbon per publika transporto . Nun venas tempo enloĝiĝi .

Elekto

Redakti

Оте́ль Vostok [Hotelo Vostok]

Гости́ница «Берёзка» [Hotelo Berjozka]

Двуспа́льная крова́ть (maldekstre) и односпа́льная крова́ть (dekstre) [Litoj: dupersona (maldekstre) kaj unupersona (dekstre)]

Номера́ 2022 [Ĉambroj 20-22]

Назва́ние сети́ Wi-Fi и паро́ль [Nomo de Wi-Fi-reto kaj pasvorto]

Ча́йный набо́р [Teuma sortimento]

Куре́ние в номера́х оте́ля запрещено́ [Fumado en la ĉambroj de la hotelo estas malpermesita]

Plej verŝajne vi elektos оте́ль  ankaŭ nomata гости́ница  (ambaŭfoje temas pri hotelo). En Rusio ĉeestas ĉiuj plej famaj tutmondaj hotelaj retoj, do vi povos elekti iun jam konatan al vi markon aŭ eksperimenti kun lokaj entreprenoj. Por fari зака́з  (mendon) vi povas uzi kutimajn servojn kiel Booking.com  kaj serĉi sugestojn kaj pritaksojn de jamaj vizitantoj en TripAdvisor .

Kion atendi dum via зака́з  (mendo)? Rigardu kiom da звезда́  (steloj) havas tiu hotelo. Poste legu о́тзыв  (recenzojn) de aliaj uzantoj. Rigardu фо́то  (fotojn) en hotela retejo kaj komparu ilin kun tiuj de jamaj vizitantoj. Ne forgesu kontroli местоположе́ние  (situon) de hotelo sur ка́рта  (mapo) por kio vi povas uzi Я́ндекс.Ка́рты ( Yandex.Mapon   Yandex.Map ) aŭ Guglo-Mapon  laŭ via prefero. Vi jam scias kiel uzi publikan transporton en Rusio, sed mi sugestas al vi elekti hotelon laŭeble plej proksiman al центр  (urbocentro) aŭ celo de via vizito.

Se temas pri loka hotelo ofte ĝi havos nur ruslingvan retejon, do vi devas esti preta orientiĝi en bazaj rusaj terminoj. Plej verŝajne via ejo nomiĝos но́мер  (laŭvorte: numero), sed foje ankaŭ ко́мната  (ĉambro). Ĝi povas konsisti el unu ко́мната  aŭ pli. Atentu bazajn kondiĉojn: — крова́ть  (lito)

Ĝi povas esti односпа́льная  (unupersona) aŭ двухспа́льная  (dupersona). Foje oni povus simple indiki ke ĝi estas больша́я  (granda). Krom normala lito en но́мер  (ĉambro) povas esti ankaŭ дополни́тельная   крова́ть (aldona lito) aŭ дива́н  (divano). En plej ĉipa хо́стел  (hostelo) oni povos proponi al vi раскладу́шка  (faldebla lito).

Aliaj hejmaĵoj:

— кондиционе́р  (klimatizilo), foje кли́мат-контро́ль  (klimato-regilo);

— en ва́нная  (banejo) povas esti ва́нна  (banujo) aŭ душ  (duŝejo) aŭ душева́я каби́на  (duŝa kabino);

— foje haveblas пи́сьменный   стол  (skribtablo), sur kiu povas stari электри́ческий   ча́йник (akvobolilo) aŭ eĉ кофе́йный   аппара́т , ко́фе-маши́на  (kafaparato, kafmaŝino);

— сейф  (sekurecŝranko);

— телеви́зор  (televidilo), foje kun спу́тниковое   телеви́дение  (satelita televido) kun спу́тниковый кана́л  (satelitaj televidkanaloj) aŭ ка́бельное   телеви́дение  (kabla televido) kun ка́бельный   кана́л (kablaj televidkanaloj);

— интерне́т  (retkonekto), ofte skribita angle kiel Wi-Fi.

Kutime en hoteloj haveblas кафе́  (kafejo), рестора́н  (restoracio), бар  (baro). Foje funkcias ночно́й   клуб  (nokta klubo), СПА-сало́н  (SPA-salono), ankaŭ nomata сало́н   красоты́  (beleca salono), спортза́л , фи́тнес-зал  (sporthalo, trejnejo), са́уна  (saŭno), ру́сская   ба́ня  (rusa banejo), хама́м  (hamamo, turka banejo), бассе́йн  (naĝejo), масса́жный сало́н  (masaĝejo), ногтево́й   се́рвис  (ungoŝminkejo), магази́н  (vendejo), kie aĉeteblas сувени́р  (suveniroj), пре́сса (gazetoj) ktp.

Kutime за́втрак  (matenmanĝo) estas inkluzivigita en цена́  (prezo), sed foje ĝi aldoneblas, do kontrolu tion dum via зака́з  (mendo). Povas esti ankaŭ aldonaj сбор  (krompagoj), ekzemple pro убо́рка  (purigado), sed tio tre maloftas.