Выбрать главу

Enhoteliĝo

Redakti

Post eniri hotelon tuj iru al сто́йка , ресе́пшн  (akceptejo). Kutime ĝi troviĝas je пе́рвый   эта́ж  (unua etaĝo), sed povas situi ankaŭ pli supre. Se vi dubas demandu охра́нник  (gardisto), kiu nepre staros je la unua etaĝo kaj rekoneblos laŭ simpla malhela kompleto: Как пройти́   на   ресе́пшн ? (Kiel trovi la akceptejon?). Li svingos la manon je ĝusta direkto aŭ diros: На второ́м   этаже́  (Je la dua etaĝo) kaj eble aldonos: по   ле́стнице  (laŭ ŝtuparo) aŭ на   ли́фте  (per lifto).

Post veni al ресе́пшн / сто́йка  (akceptejo) diru al администра́тор  (administranto): До́брый   день ! Я   хочу́ засели́ться  (Bonan tagon! Mi volas enhoteliĝi). Se vi jam mendis ĉambron antaŭe vi povus diri: Я брони́ровал   но́мер  (Mi mendis ĉambron). Donu vian па́спорт  (pasporton) kaj ŝi (kutime temas pri junulino) serĉos vin en datumbazo.

Se vi ne mendis ĉambron antaŭe ŝi demandos kiun но́мер  (ĉambron) vi deziras. Elektu uzante la vortojn, kiujn ni ekkonis supre. Se vi jam mendis ŝi donos al vi iujn paperojn subskribendajn (kutime temas pri fajrosekureco kaj konfirmo, ke vi konatiĝis kun bazaj kondiĉoj de loĝado) kaj enmanigos al vi магни́тная (magnetan) ка́рта   го́стя  (gastokarton) aŭ ключ  (ŝlosilon).

Se vi estas eksterlandano, oni devos aranĝi ankaŭ vian регистра́ция  (registriĝon), ĉar laŭ stulta rusia leĝo post sep tagoj en Rusio ĉiu eksterlandano devas зарегистри́роваться  (registriĝi) ĉe iu а́дрес  (adreso). Se vi loĝas ĉe viaj geamikoj ili povos fari tion laŭ adreso de sia кварти́ра / дом  (apartamento/domo). En hoteloj oni faras tion aŭtomate, sed dum la enhoteliĝo tio bezonos iom da tempo.

Reale tio apenaŭ gravas en plejparto de Rusio, speciale se temas pri homoj el дальнее   зарубежье  (fora eksterlando). Sed se vi venis el ближнее   зарубежье  (proksima eksterlando), kiel oni nomas eksajn respublikojn de Sovetunio  kaj aspektas kiel южанин  (sudano), polico povos supozi ke mankas al vi registriĝo kaj haltigi vin por kontroli tion. Tio speciale oftas en Moskvo , kie жадный  (avaraj) policanoj haltigas eĉ homojn el fora eksterlando ( Kubo , Afriko  ktp), esperante ricevi взятка (ŝmirmono) aŭ almenaŭ plenumi siajn laborplanojn plej facilmaniere, kaptante vojaĝantojn anstataŭ krimuloj.

Post ricevi ка́рта  (karton) aŭ ключ  (ŝlosilo) demandu: Где   прохо́дит   за́втрак ? (Kie okazas matenmanĝo?). La akceptistino respondos: На   пе́рвом   этаже́ , нале́во  (Je la unua etaĝo, maldekstren) aŭ На   шесто́м   этаже́ , в рестора́не  (Je la sesa etaĝo en restoracio).

Vi povas demandi ankaŭ: У   вас   есть   бар ? (Ĉu haveblas baro?) aŭ pri aliaj servoj, kiujn ni jam menciis supre. Ĉu vi havas ещё   вопро́сы  (pliajn demandojn)? Se ni, iru al via но́мер  (ĉambro).

Sed mi konas vian ĉefan demandon: У   вас   есть   вай-фай ? (Ĉu vi havas Wi-Fi?). La respondo ĉiam estos jesa. Plej verŝajne administranto diros: Вы́берите   сеть  Hotel и введи́те   паро́ль  123 (Elektu reton Hotel kaj enigu pasvorton 123). Se vi tamen malsukcesis, simple donu al li vian tlefonon kaj diru: Мо́жете   помо́чь ? (Ĉu vi povus helpi?).

Ne forgesu, ke куре́ние  (fumado) estas malpermesita en ĉiuj ĉambroj kaj ejoj de ĉiuj hoteloj en Rusio. Do se vi ankoraŭ dependas de nikotino, ĉiufoje vi devos eliri surstraten kaj iri kelkajn metrojn for de la enirejo (ankaŭ ĝi estas nefumebla zono). Oni ne arestos vin kaze de malobeo, sed problemoj kun gardistoj estas garantiitaj, eble eĉ monpuno. Ankaŭ en aliaj lokoj kie vi vidas avertan tabulon: не   кури́ть  (ne fumu) aŭ куре́ние   запрещено́  (fumado malpermesita) sekvu la saman regulon.

Fumado estas malpermesita ankaŭ en подъе́зд  (ŝtuparejoj), sed ofte oni povas vidi homojn fumi tie kaj ĵeti оку́рок  (stumpojn) en ladskatolojn, alkroĉitajn al bariloj. Tamen mi forte rekomendas al vi ne sekvi tiun ekzemplon. Fumo ĝenas preterirantojn, penetras apartamentojn kaj tre verŝajne ke iu riproĉos vin, skandalos aŭ eĉ informos policon pri via delikto.

Fumado en la apartamentoj mem ne estas malpermesita, sed plejparte rusoj ne ŝatas tion, ĉar дым  (fumo) sorbiĝas en ковёр  (tapiŝojn), обо́и (tapetojn), тка́ни  (ŝtofojn) kaj aliaj luantoj apenaŭ ŝatos tion. Do prefere fumu nur surstrate aŭ tute liberiĝu je tiu noca narkotikaĵo.

Luita loĝejo

Redakti

Рекла́ма СПА-сало́на в гости́нице [Reklamo de SPA-salono en hotelo]