Выбрать главу

Рекла́ма гости́ницы Метропо́ль [Reklamo de hotelo Metropol]

Ĉu vi decidis арендовать жильё  (lui loĝejon)? Bona ideo, ja tiel vi ŝparos monon kaj pli profundiĝos en ĉiutagan vivon de la lando. Kiel elekti ĝin? Vi povas uzi Airbnb , ĝi bone funkcias en multaj urboj. Alia ebleco lui loĝejojn estas rusia retejo Avito.ru , la plej populara servo de senpagaj afiŝoj, inkluzive tiujn pri nemoveblaĵoj. Tamen ĝi havas nur ruslingvan interfacon, do estu preta alfronti tion.

Ĝenerale vi bezonos la samajn vortojn kiel por hotelo. Ni nur aldonu kelkajn specifaĵojn. Plej verŝajne estos indikita distanco ĝis la plej proksima metrostacio: 150 ме́тров   до   метро́   Пролета́рская  (150 metrojn ĝis metrostacio Proletarskaja). Krom у́лица  (strato) ofte estas indikata микрорайо́н  (mikrodistrikto), kutime sub respektiva numero: 3-й микрорайо́н  (la 3a mikrodistrikto). Ankaŭ povas aperi nomo de urboparto, foje neoficiala: ММС (MMS), Люблино́ (Lublino), Вату́тина (Vatutin). Ĝenerale Rusio estas sufiĉe trankvila kaj sekura lando, sed kompreneble ekzistas evitindaj areoj. Kutime temas pri urborandoj, do prefere serĉu loĝejon proksime al urbocentro.

Krom la supre menciitaj hejmaĵoj en privata loĝejo povas esti ankaŭ: стира́льная маши́на  (lavmaŝino), микроволно́вка  (mikroondilo), га́зовая   плита́  (gasfornelo) aŭ электропли́та  (elektra fornelo), пли́тка (fornelo), шкаф  (ŝranko), глади́льная доска́  (gladotabulo), утюг  (gladilo), суши́лка  (sekigilo por vestoj), ма́сляный   обогрева́тель  (olea varmigilo), пылесо́с  (polvosuĉilo), то́стер  (panrostilo), ку́хонный комба́йн  (kuireja maŝino), балко́н  (balkono), foje nomata ло́джия  (granda balkono).

Post elekti loĝejon kontaktu хозя́ин  (mastron) kaj interkonsentu pri срок   аре́нды  (daŭro de luado), вре́мя   прибы́тия  (tempo de alveno) kaj вре́мя   убы́тия  (tempo de foriro). Ne forgesu ankaŭ demandi pri опла́та  (pago), inkluzive detalojn kieclass="underline" фо́рма   опла́ты  (formo de pago), ĉu necesas дополни́тельный   платёж  (aldonaj pagoj), ekzemple pro убо́рка  (purigado). Foje хозя́ин  (mastro) petas залог  (garantiaĵon) kiun li prenos kaze de поврежде́ние  (damaĝo) de la loĝejo aŭ antaŭtempa foriro de la luanto.

Dum interkonsenti pri ме́сто   встре́чи  (loko de renkontiĝo) ne forgesu demandi pri подъе́зд (ŝtuparejo), ĉar многоэта́жный   дом  (pluretaĝa domo) kutime konsistas el kelkaj подъе́зд  (ŝtuparejoj), ĉiu kun aparta вход  (enirejo) kun sia но́мер  (numero), kiu povas esti с   у́лицы  (de strato) aŭ со   двора́ (de korto).

Mastro transdonos al vi ключ  (ŝlosilojn), kutime temos pri ŝlosilo de дверь   подъе́зда  (pordo de ŝtuparejo) kaj unu aŭ du ŝlosiloj de дверь   кварти́ры  (pordo de apartamento). Alia maniero por eniri подъе́зд  (ŝtuparejo) estas premi respektivan butonon sur домофо́н  (pordotelefono), kiuj haveblas ĉe plejparto de rusiaj pluretaĝaj domoj. Tio povas esti но́мер   кварти́ры  (numero de apartamento), post kio en respektiva apartamento sonos звоно́к  (voksignalo) kaj loĝantoj povos veni kaj paroli kun per tiu ĉi telefono kaj post identigi vin, premi кно́пка  (butonon) en la apartamento por открыть дверь  (malfermi la pordon) al vi. Alia maniero malfermi la pordon estas premi specialan код  (kodon), kiun diros al vi хозя́ин  (mastro). Iel aŭ tiel, eĉ se vi forgesos la kodon aŭ numeron de via apartamento, simple atendu ĝis iu eniros aŭ eliros kaj sekvu en la malfermiĝintan pordon. Kutime homoj reagas al tio kompreneme.

Demandu ankaŭ: Куда́   выноси́ть   му́сор ? (Kien mi forportu rubaĵojn?) kaj la mastro klarigos al vi kie troviĝas конте́йнер   для   му́сора  (rubaĵa kontenero) en korto. Se vi ne tuj komprenas, petu lin desegni: Мо́жете   нарисова́ть ? (Ĉu vi povas desegni?).

Matenmanĝo

Redakti

Рестора́н [Restoracio]

За́втрак  (matenmanĝo) kutime okazas ĝis la 10a matene en рестора́н  (restoracio) aŭ кафе́  (kafejo). Cetere vi jam demandis pri tio, do scias kien marŝi. Ĉe enirejo vin eble renkontos administranto kiu salutos vin kaj diros: Назови́те , пожа́луйста , но́мер   ко́мнаты  (Bonvolu diri numeron de la ĉambro). Vi povos simple montri al ŝi gastokarton, ŝi registros ĝin kaj invitos vin enen.

Interne ĉio estos same kiel ie ajn en la mondo. Sur tabloj staros блю́до  (pladoj), о́вощ  (legomoj), фрукт  (fruktoj), хлеб  (pano), вы́печка  (bakaĵoj), пече́нье  (kukoj), сыр  (fromaĝo), ма́сло  (butero). Kiel напи́ток  (trinkaĵon) oni kutime proponas чай  (teon), ко́фе  (kafon), морс  (morson), сок  (sukon).