Выбрать главу

Ĉiu varo havas priskribon en la rusa kun indiko да́та   произво́дства  (dato de produktado), срок   го́дности  aŭ срок   хране́ния  (ambaŭfoje temas pri tempolimo de uzebleco), соста́в  (enhavo), энергети́ческая   це́нность (energia valoro), kiu indikas kiom da углево́д  ( karbonhidratoj ), бело́к / протеи́н  ( proteino ) kaj жир  ( graso ) enhavas сто   гра́ммов  (cent gramoj) de produkto.

О́вощ  (legomoj) kaj фрукт  (fruktoj) povas esti jam в   упако́вке  (en pakaĵoj), do упако́ванный  (pakitaj) aŭ libere elekteblaj. En lasta kazo vi devos взве́сить  (pesi) ilin sur весы́  (pesilo). Kutime temas pri электро́нные весы́  (elektronika pesilo), kiu staras en respektiva sekcio kaj havas накле́йка  (gluaĵojn), kies bildoj kaj nomoj indikas al respektiva varo. Do vi povas simple meti кулёк  (celofanan pakaĵon) kun viaj aĉetaĵoj sur pesilon, klaki respektivan gluaĵon kaj el при́нтер  (printilo) eliros papereto kun informoj pri prezo, kosto kaj peso kiun vi algluu al la pakaĵo. Foje apude staras продавщи́ца  (vendistino), kiu helpos al vi.

Kolbasoj, viando, fromaĝo kaj similaj varoj estas vendataj trans прила́вок  (vendotablo), do vi povos elekti ilin en витри́на  (montrofenestro) kaj peti vendistinon: Бу́дьте   добры́ , две́сти   грамм   голла́ндского   сы́ра (Bonvolu, ducent gramojn da holanda fromaĝo) aŭ Полкило́   говя́дины  (Duonkilogramon da bovaĵo) aŭ Па́лку   колбасы́  (Bastonon da kolbaso).

Kaze de duboj vi povas demandi: Колбаса́   све́жая ? (Ĉu kolbaso estas freŝa?) kaj ŝi respondos: Да , у́тром привезли́  (Jes, oni alportis ĝin matene) aŭ agnoskos: Не   о́чень , возьми́те   лу́чше   э́ту  (Ne tre, prefere prenu tiun ĉi).

Алкого́льный   напи́ток  (alkoĥolaĵoj, kutime simple алкого́ль ) staras sur aparta bretaro. Minimuma sortimento inkluzivigas во́дка  ( vodkon ), вино́  ( vinon ) kaj пи́во  ( biero ). Memoru, ke ilia vendado estas limigata! En pluraj loĝlokoj oni ne vendas alkoĥolaĵojn post la 9a aŭ 10a vespere, kaj en grandaj festoj tutan tagon ( Venkotago , la 1a de Majo , urbofesto  ktp). Do planu viajn aĉetojn anticipe.

Суперма́ркет  (Supermerkato)

Redakti

Grandaj суперма́ркет  ( superbazaroj ) ankaŭ abundas en Rusio. La plej konataj estas la franca Аша́н  (Auchan), la germana METRO Cash & Carry , la rusiaj Ле́нта  (Bendo), Перекрёсток  (Vojkruciĝo), Карусе́ль  (Karuselo), Магни́т  (Magneto). Ili funkcias de matene ĝis vespere, sen tagmanĝoj kaj ripoztagoj. Ili troveblas en ĉiu торго́вый   центр  (aĉetcentro), sed foje okupas apartajn konstruaĵojn. La plej grandaj superbazaroj troviĝas rande aŭ eĉ ekster urboj.

Ĉio funkcias same kiel en kvartalaj vendejoj, nur ioma diferenco haveblas. Mankas deponejoj, do vi povas preni viajn aĵojn kun vi en aĉethalo. Ĉiam haveblas aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj. Foje necesas memstare упакова́ть  (paki) viajn aĵojn en hermetikan celofanan pakaĵon per fanda aparato, kiu staras ĉe la enirejo. Metu vian sakon en celofanan pakaĵon tiel ke ĝi tute kovru ĝin, kuŝigu malferman finaĵon sur fandan platon kaj premu ĝin per supra parto. La celofana finaĵo fandiĝos kaj fermos la pakaĵon.

En superbazaroj ofte okazas а́кция  (akcioj), dum kiuj oni proponas ски́дка  (rabatojn) por certaj varoj. Pri tio kutime informas specialaj ŝildoj aŭ forstrekitaj prezoj kun alskribitaj novaj, malpli altaj. En прохо́д  (trairejoj) ofte staras промо́утер  (promociistoj), kiuj informas pri novaj varoj, proponas ion попро́бовать  (gustumi), disdonas образе́ц  (specimenojn), enmanigas приз  (premiojn) ktp.

Metu ĉion en aĉetĉareton kaj iru al ка́сса  (kaso). Plej verŝajne tie formiĝis о́чередь  (atendovico). Kiam vi proksimiĝos al ле́нта  (bendo), metu sur ĝin viajn varojn. Por ne konfuzi ilin kun la aĉetaĵoj de antaŭa viculo metu inter ili lignan bastoneton, kiu kuŝas apude.

Касси́р  (kasisto) skanos штрих-код  (streko-kodojn) de viaj varoj kaj nomos pagotan sumon, kiu videblos ankaŭ sur экра́н  (ekrano) de ка́ссовый   аппара́т  (kasilo). Plej verŝajne ŝi rutine demandos: Диско́нтная   ка́рта есть ? (Ĉu vi havas rabatkarton?) Se vi neos ŝi aŭtomate daŭrigos: Приобрести́   не   жела́ете ? (Ĉu vi deziras aĉeti?). Tio povas esti bona ideo, se vi aĉetadas multe kaj regule en tiu ĉi reto. Fine ŝi adiaŭos vin per ĉiamaj vortoj: Спаси́бо   за   поку́пку . Приходи́те   к   нам   ещё  (Dankon pro la aĉeto. Venu al ni denove).