Выбрать главу

Vi povas aĉeti оде́жда  (vestojn) kaj о́бувь  (ŝuojn) ie ajn, sed mi sugestas al vi reveni al la jam konataj al vi торго́вый центр  (aĉetcentroj). Ilia avantaĝo estas ke en unu loko oni povas viziti plurajn vendejojn. Cetere prezoj tie kutime estas pli altaj, do eble vi preferos ры́нок  (merkatojn), kiuj ofte estas sufiĉe komforta, sed malpli kosta versio de aĉetcentroj. Krome vi povas viziti apartajn фи́рменный   магази́н  (firmaajn butikojn) ekster la ambaŭ menciitaj variantoj. Por tio mi sugestas al vi uzi utilan aplikaĵon 2GIS . Cetere pri tio ni parolos en speciala artikolo, dediĉita al servoj kaj aplikaĵoj, kiuj faciligas la vivon en Rusio.

Enhavo

Vestoj

Redakti

Elektado kaj surprovado

Redakti

Ĉiuj ĉefaj vestaj kaj ŝuaj markoj estas reprezentitaj en Rusio. Cetere tio validas ĉefe al Moskvo  kaj aliaj grandaj urboj — kun loĝantaro ekde 500 mil homoj. En aliaj loĝlokoj elekteblo estos limigita, en urbetoj kaj vilaĝoj ĝis ekstremo.

Kiel okazas la aĉetado? Same kiel ie ajn en la mondo. Vi eniras магази́н  (vendejon), kie vin renkontas продаве́ц (vendisto), plej verŝajne tio estos продавщи́ца  (vendistino). En pli kostaj butikoj oni foje nomas ilin консульта́нт (konsultisto), se temas pri nura vortoludo. Ankaŭ магази́н  tiukaze povas nomiĝi сало́н  aŭ бути́к  — denove nura vortoludo, kiu celas konvinki vin je pli alta valoro de la varoj.

Ŝi salutos vin kaj proponos siajn servojn: Вам   помо́чь ? (Ĉu vi bezonas helpon?). Vi povas akcepti la helpon aŭ ĝentile rifuzi ĝin: Спаси́бо , я   хочу́   осмотре́ться  (Dankon, mi deziras unue rigardi ĉirkaŭe).

Sed se vi jam scias, kion vi serĉas, kial ne ŝpari tempon? Я   ищу́   пиджа́к  (Mi serĉas jakon) aŭ Мне   ну́жен   пиджа́к  (Mi bezonas jakon). Ŝi rigardos vin pli atente kaj supozos: Со́рок   шесто́й   разме́р ? (La kvardek sesa grandeco?) aŭ У   вас L? (Ĉu vi havas L?).

Nun ni devas halti por lerni pri разме́р  (grandecoj) kaj назва́ние  (nomoj) de la aĵoj. Rusio havas propran sistemon de mezuroj por vestoj kaj ŝuoj, sed granda parto da tiaj varoj estas importataj el Eŭropo , Usono  kaj Azio , do rusoj alkutimiĝis uzi ĉiujn sistemojn samtempe. Jen komparaj tabeloj.

Sed ankaŭ tio estas ne universala solvo, ĉar ofte vestoj kaj ŝuoj por la rusia merkato estas produktataj en ĉipaj metiejoj kaj fabrikoj, kies tajlistoj blinde kopias okcidentajn modelojn kaj ne tre zorgas pri ekzaktaj mezuroj. Do ofte vi kun miro vidos, ke pantalono de grandeco L estas tro granda aŭ eta por vi. Tiukaze vendistino komentos: Они́ маломе́рки / большеме́рки  (Ili estas pli/malpli grandaj ol reala mezuro). Ну́жно   ме́рить  (Necesas surprovi).

Se temas pri ве́рхняя   оде́жда  (supraj vestoj), vi povas surprovi ilin tuj en la salono. Sed se temas pri pantalono , jako aŭ jupo  vi certe preferos iri al приме́рочная  ( surprovejo ). Foje каби́нка  (kabinoj) ne sufiĉas, speciale se temas pri modaj vestoj en сезо́н   ски́док  (rabatsezono). Se vi vidas о́чередь  (atendovicon) stariĝu je ĝia коне́ц  (finaĵo), foje duonŝerce nomata хвост  (vosto). Se ĝi estas granda kaj ne tre klaras, kie ĝi finiĝas vi povas demandi: Кто после́дний ? (Kiu estas la lasta?). Iu respondos: Я   после́дняя  (Mi estas la lasta) aŭ simple Я ! (Mi!).

En lastaj jaroj rusoj ofte evitas la vorton после́дний  (lasta) pro ĝia alia signifo (malplej bona), maljuste konsiderante ke nomi iun после́дний  egalas al ofendo. Anstataŭe oni uzas vorton кра́йний  (randa). Sed tio estas ne nur rompo de la literatura normo, sed ankaŭ logika stultaĵo, ja ĉiu atendovico havas du край  (randojn) — нача́ло  (komencon) kaj коне́ц  (finaĵon). Do en ĉiu atendovico troveblos du кра́йний  (randuloj). Cetere sufiĉas da gramatikaj nuancoj. Nun vi pretas aŭdi tiun respondon aŭ demandon, kaj komprenos ĝin. Sed vi mem ne ripetu tiun ĉi fuŝon!

En iuj vendejoj ekzistas certaj limigoj rilate kvanton da vestoj, porteblaj al приме́рочная  (surprovejo). Do vendistino povas averti vin: В   приме́рочную   мо́жно   брать   то́лько   три   ве́щи  (Al surprovejo oni rajtas preni nur po tri aĵojn). Ne zorgu, aliajn ŝi mem portos al vi poste.

Post provi ion rigardu vin en зе́ркало  (spegulo). Ĉu vi ŝatas? Kaze de dubo aŭ deziro vidi vin en pli granda perspektivo eliru приме́рочная  (surprovejo) kaj rigardu vin en pli granda spegulo, demandu viajn akompanojn aŭ vendistojn. Ну   как ? (Nu kiel?). Tipaj reagoj: отли́чно  (perfekte), о́чень   хорошо́  (tre bone), хорошо́  (bone), непло́хо (nemalbone), норма́льно  (normale), та́к себе  (ne tre bone), нева́жно  (malbone), пло́хо  (malbone), ужа́сно  (terure). Kompreneble povas esti pli mallongaj reagoj: бери́ ! (prenu!) aŭ снима́й ! (formetu!).