Выбрать главу

— по́ло  ( poloa ĉemizo )

— по́нчо  ( ponĉo )

— пуло́вер  ( pulovero ; strikta дже́мпер  sen kolumo kaj butonoj, ofte kun V-dekoltaĵo)

— разгру́зочный   жиле́т  ( libertempa veŝto , laŭvorte: senpeziga veŝto, ofte simple разгру́зка  = senpezigaĵo)

— сви́тер  ( svetero ; kiel дже́мпер , sed kun koluma kovranta kolon kaj pli dika ol водола́зка )

— смо́кинг  ( smokingo )

— толсто́вка  (Tolstoj-ĉemizo; longa kaj loza trikita vira ĉemizo, portata super pantalono en malvarmeta vetero)

— топ  ( miniĉemizo )

— туни́ка  ( tuniko )

— фрак  ( frako )

— футбо́лка  ( T-ĉemizo )

— хала́т  ( ĥalato )

— ху́ди  (speco de сви́тер  el mola kotona trikaĵo kun kapuĉo; similas al анора́к )

Roboj

Redakti

Specialan atenton meritas пла́тье  ( robo ). Ĝis la 19-a jarcento tiu vorto estis sinonimo de la vesto ĝenerale, do oni povis diri гражда́нское   пла́тье  (civila vesto/vestaro) aŭ но́вое   пла́тье  (nova vesto/vestaro). Sed nun ĝia senco malvastiĝis kaj signifas nur inan robon kaj nenion pli. Tamen ina fantazio kreis plurajn variaĵojn. Ĝi povas esti откры́тое  (malferma; neŭtra genro) aŭ закры́тое  (ferma), дли́нное  (longa) aŭ коро́ткое  (mallonga), скро́мное (modesta) aŭ вызыва́ющее  (provoka).

Krome ni listigu la plej popularajn modelojn :

— вече́рнее   пла́тье  (vespera robo, festena robo)

— кокте́йльное   пла́тье  (koktela robo)

— мини-пла́тье  ( mini-robo )

— ма́ленькое   чёрное   пла́тье  (nigra robeto — speco de koktela robo)

— пла́тье   на   брете́лька  (ŝelkorobo)

— пла́тье   на   пу́говица  (butonvica robo)

— сва́дебное   пла́тье  ( edziniĝa robo )

— ча́йное   пла́тье  ( te-robo )

Kostumoj

Redakti

Inversan direkton iris руба́ха  (ĉemizo), ankaŭ nomata руба́шка  aŭ соро́чка , kiu iĝis posedaĵo de ambaŭ genroj. Tio speciale veras rilate джинсо́вая   руба́ха / руба́шка  (ĝinzoĉemizo).

Ambaŭ genroj uzas ankaŭ костю́м  ( kostumo , kompleto ), kiu ĉiam konsistas el du aŭ tri partoj, do nomiĝas костю́м-дво́йка  (kutime simple дво́йка ; kompleto el jako kaj pantalono) aŭ костю́м-тро́йка  (kompleto el tri pecoj: jako, pantalono, veŝto). Kompreneble ekzistas ankaŭ kompletoj destinitaj speciale al virinoj, ili povas nomiĝi же́нский костю́м  (ina kompleto, kostumo). Ina kompleto povas konsisti el jako kaj jupo ( костю́м   с   ю́бкой , ю́бочный костю́м ) aŭ jako kun pantalono ( брю́чный   костю́м  — pantalona kostumo). La lasta vortkombino estas uzata nur rilate porvirinajn kompletojn, ja tiuj porviraj ĉiam estas kun pantalono.

Iom flanke staras спорти́вный / трениро́вочный   костю́м  (sporta/trejna kostumo). Ĝi nomiĝas tiel, ĉar konsistas el du partoj — jako kaj pantalono. En la 1990-aj jaroj formiĝis specifa modo, kiam homoj, ĉefe gejunuloj, portis sportajn kostumojn ie ajn, eĉ en restoracioj. Parte tio rilatis al kreskinta krimnivelo kaj disvastiĝo de la krimula subkulturo [1]  (malliberuloj ofte uzas proprajn sportokostumojn — praktikajn kaj ĉipajn), parte pro aparteno de iliaj posedantoj al iuj veraj sportaj grupoj. Nun la vivo en Rusio stabiliĝis kaj tio denove iĝis simbolo de malbona gusto. Resume: ĝuu vian sportokostumon en sportejo aŭ en naturo, sed ne surstrate.

Krurovestoj

Redakti

Ni glitu malsupren — al krurovestoj. En la rusa ekzistas ĝenerala vorto штаны́  (krurovesto), kiu aplikeblas al iu ajn vesto de tiu speco, inkluzive ŝorton kaj pantalonon. Sed en la moderna lingvaĵo ĝi estas konsiderata iom kruda, do uzeblas nur ŝerce ( Забира́й   свои́   штаны́ ! — Prenu vian kruroveston!) aŭ minuskle, duonŝerce ( У   меня́   но́вые штани́шки  — Mi havas novan kruroveston!). Tamen ĝia minuskla formo штани́шки  estas vaste uzata rilate porinfanajn vestojn, sen iu ajn ironio. Derivaĵo штани́на  (krurumo) ankaŭ plu havas firman statuson en la lingvo, eble pro manko de sinonimoj. Sed plej ofte vi uzos la vorton брю́ки  (pantalono). Atentu — en la rusa nomoj de la krurovestoj estas ĉiam uzataj plurale!

Jen la ĉefaj variaĵoj :

— берму́ды  (Bermuda pantaloneto)

— бри́джи  ( briĝo ; strikta pantalono ĝis genuo, uzata ankaŭ en usona futbalo , basbalo , ĉevalrajdado )