Выбрать главу

Krome li informos vin pri пого́да  ( vetero ) en la flughaveno: ĉu estas со́лнечно  ( sunoplene ) aŭ па́смурно ( sombre ), avertos se tie идёт дождь  ( pluvas ), diros kia estas температу́ра   во́здуха  ( temperaturo  de aero ; ofte simple температу́ра ).

Flughaveno

Redakti

En la flughaveno vi devos unue trapasi па́спортный   контро́ль  ( pasporta   kontrolo ). Montru al doganisto vian па́спорт  ( pasporto ) kaj биле́т ( bileto ). Kutime tio sufiĉas. Eble li petos vin ankaŭ rigardi al kamerao: « Посмотри́те   в   ка́меру » ( Rigardu   en   la   kameraon ).

Па́спортный контро́ль [Pasporta kontrolo]

Foje li demandos pri celo de via vojaĝo: « Цель   ва́шего   визи́та ?». Respondu simple: тури́зм  ( turismo ), командиро́вка  ( komisio  de firmao ), би́знес  ( komerco ), учёба  ( lernado / studado ) aŭ визи́т   к   ро́дственникам ( vizito   al   parencoj ).

Eble li demandos pri via loĝloko: « Где   вы   бу́дете   жить ?» ( Kie   vi   loĝos ?). Respondu: в   оте́ле  ( en   hotelo ), у друзе́й  ( ĉe   geamikoj ), у   ро́дственников  ( ĉe   parencoj ), в   общежи́тии  (en amasloĝejo ) aŭ на   кварти́ре  ( en luita   apartamento ).

Poste ricevu vian багаж  ( bagaĝo ). Espereble via чемода́н  ( valizo ) aperos ĝustatempe sur ле́нта  ( rulĉeno ) de via рейс  ( flugo ). Se ĝi tamen ne videblas serĉu flugavenajn oficistojn. En grandaj flughavenoj haveblas specialaj budoj kun afiŝo « Ро́зыск   багажа́ » ( serĉado  de bagaĝo ). Rakontu tie kio okazis, ekzemple: « Мой чемода́н   пропа́л » ( Mia   valizo   malaperis ) kaj montru respektivajn dokumentojn. Cetere ne timu antaŭtempe. Post 43 jaroj da vivo en Rusio kaj pluraj flugoj mi povas rememori nur unu fojon, kiam mia valizo malaperis — en 2013 en... Bonaero (Argentino) .

Do gratulon, vi sukcese flugis al Rusio! En la dua ĉapitro ni lernos kiel plenumi sekvan taskon – atingi urbon .

La rusa lingvo en vivo/Publika transporto

Vi jam sukcese flugis  al Rusio , do necesas atingi urbon. Se neniu renkontas vin, la plej oportuna maniero plenumi tion estas publika transporto .

Ĝi estas bone evoluinta en Rusio, do vi apenaŭ havos problemojn tuikampe. Necesas nur scii kiel uzi ĝin kaj kompreneble... paroli la rusan!

Kiam vi eliras el la alvena halo de flughaveno vin ĉiam renkontas amaso da такси́ст  (taksiistoj), kiuj trudas al vi siajn servojn, promesante akcepteblajn tarifojn. Ne kredu al ili! Tio apenaŭ endanĝerigos vian vivon (feliĉe la 1990-aj jaroj  jam finiĝis kaj krimnivelo relative malaltas), sed certe damaĝos vian monujon. Unu el tiuj aĉuloj prenis de miaj kubaj geamikoj 6000 rublojn anstataŭ 1000 kaj en junio 2018 ĉiujn indignigis novaĵo pri taksiisto kiuj transportis vjetnamon de la Кра́сная пло́щадь  ( Ruĝa Placo ) al flughaveno Шереме́тьево  ( Ŝeremetevo ) kontraŭ 27 mil rubloj ($430). Do iru plu sen atenti tiujn sintrudulojn. Kien? Variantoj abundas.

Аэроэкспресс (Aeroekspreso)

Redakti

Itineroj de Aeroekspreso en Moskvo

Vendomaŝinoj de Aeroekspreso en Domodedovo

Menuo de vendomaŝino de Aeroekspreso

En Moskvo  la plej komforta kaj malmultekosta maniero atingi la urbon estas Аэроэкспре́сс  ( Aeroekspreso ) — speciala поезд  (trajno), kiu veturas senhalte kaj en 30-35 minutoj transportos vin el la tri ĉefurbaj flughavenoj al la tri ĉefaj железнодоро́жный вокза́л  (fervojaj stacidomoj) situantaj centre de la urbo. Ваго́н  (vagonoj) etas komfortaj — vi povas elekti inter би́знес-класс  (unua klaso) kaj станда́ртный   класс (ekonomia klaso). Mi ĉiam veturas per ekonomia klaso — komforte kaj malmultekoste.