Выбрать главу

Лазури́товая подве́ска [Lazurita pendaĵo]

Брасле́т и цепо́чка из я́шмы [Braceleto kaj kolĉeno el jaspo]

Кольцо́ с бриллиа́нтами [Ringo kun diamantoj]

Бижуте́рия [Biĵuterio]

Ювели́рный магази́н [Juvela vendejo]

Магази́н ювели́рного заво́да [Vendejo de juvela fabriko]

Ювели́рные магази́ны [Juvelaj vendejoj]

Jam vi aĉetis manĝaĵojn , vestojn kaj ŝuojn  kaj pretas direktiĝi al elirejo por reveni per publika transporto  al viaj hotelo aŭ apartamento , sed mi vidas ke vi haltis. Kial? Aĥ jes, витри́на  (montrofenestroj) de космети́ческий  (kosmetika) kaj ювели́рный  (juvela) магази́н  (vendejoj)  hipnotis vin. Ne timu, mi instruos al vi kiel interkompreniĝi en tiaj lokoj.

Mi nur devas averti vin, ke en la rusa lingvo tiukampe abundas anglaĵoj dum en Esperanto mankas rilataj vortaroj kaj terminaroj. Do mi elturniĝos jen simple priskribante rusajn terminojn, jen inventante esperanto-vortojn, sendube ne ĉiam sukcese, do ne juĝu tiujn provojn severe.

Enhavo

Kosmetikaĵoj

Redakti

Vendejoj kaj vendistoj

Redakti

Same kiel ĉiuj aliaj varoj косме́тика  (kosmetikaĵoj) abundas en la rusiaj магази́н  (vendejoj). En ĉiu торго́вый центр  (aĉetcentro) vi trovos almenaŭ unu grandan kosmetikan vendejon kaj plurajn specifajn, rezprezentantajn konkretajn ма́рка  (varomarkojn) aŭ тип  (varotipojn). Tri ĉefaj ludantoj de la rusia merkato estas Л’Этуа́ль  (france: Stelo ), Рив Гош , Иль де Ботэ́ . Ili estas rektaj kaj preskaŭ samrangaj konkurantoj, do ofte havas специа́льное   предложе́ние  (specialajn ofertojn), proponas al aĉetantoj пода́рок  (donacetojn) ktp. Krome funkcias dekoj, eble centoj da malpli grandaj торго́вая   сеть  (vendoretoj) kiuj koncentriĝas je specifaj ни́ша  (niĉoj) kiel ни́шевая   парфюме́рия  (niĉaj parfumoj), мы́ло   ручно́й   рабо́ты  (manfarita sapo) aŭ markoj kiel Sephora , Christian Dior , Givenchy , Guerlain  ktp. Apartan lokon okupas rektaj vendistoj, kiuj vendas kosmetikaĵojn de la markoj, kiuj aĉeteblas nur tiel (kiel Avon , Oriflame , Amway , Mary Kay  ktp) — tio estas formo de multnivela merkatado .

En ĉiu butiko atendos vin продаве́ц  (vendistoj; foje tio estas viroj), ofte nomataj консульта́нт  (konsultisto), kiuj tuj proponos al vi sian helpon. Здравствуйте ! Чем   я   могу́   вам   помо́чь ? (Saluton! Kiel mi povus helpi vin?). Vi povas akcepti la helpon aŭ ĝentile rifuzi ĝin: Спаси́бо , я   пока́   посмотрю́  (Dankon, mi ankoraŭ rigardos). Ambaŭkaze vi tamen devas decidi, kion vi serĉas. Por tio ni iom profundiĝu en la kosmetikan ĝangalon.

Haŭtotipoj

Redakti

La lasta halto antaŭ eniri kosmetikan vendejon. Demandu vin, kiun тип   ќожи  (haŭtotipon) vi havas?

Ко́жа  (haŭto) povas esti:

— ж́ирный  (grasa);

— норма́льный  (norma);

— комбини́рованный  (kombinita);

— сухо́й  (seka);

— увяда́ющий  (velka);

— проблемный  (problema).

Ĉu vi estas embarasita? Por faciligi serĉadon de konvenaj kosmetikaĵoj kaj eviti fuŝojn, faru simplan тест (teston): metu sur vian vizaĝon puran travideblan стака́н  (glason) kaj ruligu ĝin iomete. Se sur ĝi restis nur iomaj след  (spuroj), ne tre rimarkeblaj, via haŭto estas нормальный  (norma). Se restis grasaj spuroj, ĝi estas жи́рный  (grasa). Se щека́  (vango) kaj лоб  (frunto) lasis malsamajn spurojn, vi havas комбини́рованный (kombinitan) haŭton. Пробле́мный  (problema) haŭto estas tiu kun воспале́ние  (inflamoj), акне  ( aknohaŭto ) kaj aliaj difektoj. Увяда́ющий  (velka) estas konsiderata haŭto de homoj pli ol 40 jarojn aĝaj. Foje oni delikate nomas ĝin зре́лый  (matura) aŭ rekte возрастно́й  (aĝula).

Iom da pliaj сове́т  (konsiloj) rilate ухо́довая   косме́тика  (prizorgaj kosmetikaĵoj).

Por жи́рный  (grasa) haŭto plej konvenas kosmetikaĵoj kun лёгкий  (leĝera) тексту́ра  (teksturo) por ke ĝi ne забива́ть  (ŝtopu) по́ра  (porojn) kaj уси́ливать  (plifortigu) eliĝon de graso sur vizaĝo. Anstataŭ гель  (ĝelo) oni rekomendas лёгкий  (leĝera) пе́нка  (ŝaŭmaĵo).

Норма́льный  (norma) haŭto ŝatas увлажня́ющий  (malsekigajn) ма́ска  (maskojn), пита́тельный  (nutrajn) крем  (kremojn) kaj м́ягкий  (mildajn) скраб  (frotpuriga kremo) por forigi отме́рший  (mortajn) части́чка ко́жи  (haŭtopartiklojn).