Биле́т (blieton) vi povas aĉeti anticipe en retejo de Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) aŭ surloke. Tuj post eniri la flughavenon rigardu suben — plej verŝajne surplanke videblos кра́сный (ruĝaj) указа́тель / стре́лка (montriloj) kun на́дпись (surskribo) Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso), kiuj kondukos vin al торго́вый аппара́т (vendomaŝino) kaj по́езд (trajno). Аппара́т (aparato) akceptas ĉiujn ба́нковская ка́рта (bankokartojn) kaj нали́чные де́ньги (kontanta mono; plej ofte nomata mallonge — нали́чные ).
Se vi tamen sukcesis perdiĝi en la flughavena tumulto kaj vidas neniujn rilatajn montrilojn, demandu iun ajn: « Прости́те , как пройти́ на Аэроэкспре́сс ?» (Pardonon, kiel iri al Aeroekspreso?) kaj oni sugestos al vi direkton: пря́мо (rekte), пото́м (poste) напра́во (rekten) aŭ нале́во (maldekstren) aŭ plej verŝajne simple svingos manon en ĝusta direkto. Diru спаси́бо (dankon!) kaj iru tien.
Stacio de Aeroekspreso en Ŝeremetjevo
Post havi биле́т (bileton) enmane iru al respektiva платфо́рма (platformo). Ĉe вы́ход (elirejo) metu la bileton al пане́ль (panelo), kiu скани́ровать (skanos) ĝin kaj malfermos турнике́т (turnokruco) por ke vi eniru la platformon. Ne konfuzu aeroekspresan trajnon kun ordinara при́городный (apudurba) trajno! Tiu lasta ne nur veturas pli longe, kun haltoj ĉe pluraj stacioj, sed krome estas posedata de alia firmao, do vi devos aĉeti plian bileton ĉe контролёр (kontrolisto). Rigardu sur fotoj kiel aspektas trajnoj de Aeroekspreso kaj evitu лову́шка (kaptilon), kiun mi mem foje sukcesis trafi.
Ne forĵetu la bileton! Dum veturo venos kontrolisto, kiu petos ĝin. Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ продаве́ц (vendisto) kun напи́ток (trinkaĵoj) kaj заку́ска (manĝetoj). Se vi deziras ion — voku ŝin per levita mano kaj aĉetu, kion vi volas (respektivajn vortojn vi lernis jam dum la flugo). Se vi ne sentas vin preta elbuŝigi kompletajn frazojn, simple levu la manon kaj diru « Прости́те ...» (Pardonon...) kaj poste montru per fingro kion vi elektis. Ne prokrastu, tiuj vendistoj marŝas rapide!
Trajno de Aeroekspreso interne
Almenaŭ unufoje vagonon trairos ankaŭ полице́йский (policano). Ne zorgu pri tio, li simple kontrolas ĉu ĉio estas en ordo. Memoru ke en Rusio estas malpermesite drinki en publikaj lokoj (krom kafejoj kaj restoracioj) eĉ пи́во (bieron), do prefere ne provoku policanojn kaj ne kreu problemojn por vi mem.
Jen по́езд (trajno) venis kaj vi eliras al платфо́рма (platformo). Ne hastu, vi havas tempon, ja tio estas коне́чная ста́нция (fina stacio, ofte simple коне́чная ). Nun vi povas transiri al alia trajno (vi ja venis al fervoja stacidomo), plonĝi en метро́ (metroo) aŭ eliri surstraten por daŭrigi piede, per такси́ (taksio), авто́бус (aŭtobuso), тролле́йбус (trolebuso), трамва́й (tramo) aŭ маршру́тное такси́ (itinera taksio, kutime simple маршру́тка ). Ĉe elirejo ripetu la manipulon kun la bileto (por tio vi devas gardi ĝin ĝis la fino) kaj турнике́т (turnokruco) denove malfermiĝos antaŭ vi.
Такси (Taksio)
Redakti
Se vi ne tre rapidas, do ne timas про́бка (trafikŝtopiĝojn) kiuj estas granda plago de Moskvo kaj ofte kaŭzas опозда́ние (malfruiĝo) de la pasaĝeroj, vi povas uzi такси́ (taksio). Tio ebligos al vi veni rekte al necesa а́дрес (adreso) kaj se vi veturas kun geamikoj tio eĉ ŝparos vian monon, ĉar veturo kostos 1000-1500 rublojn, do kiel 2-3 biletoj por ekonomia klaso de Aeroekspreso.
Yandex.Taxi
Sed mi jam rekomendis al vi neniukaze uzi servon de la flughavenaj taksiistoj, ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Ne. La flughavenaj taksiistoj estas ма́фия (mafio) — бессты́дный (senhonta) kaj жа́дный (avara). Do ni lasu ilin ĉasi naivulojn, kiuj ankoraŭ ne legis tiun ĉi libron. Ni agos pli saĝe.
En Rusio nun preskaŭ neniu kaptas taksion per mansvingado kaj simila surstrata tumultado. Sufiĉas telefoni al taksia kompanio kaj aŭto venos rapide — 24 horojn tage, 365 tagojn jare. Pardonon, mi forgesis ke vi nur komencis praktiki la rusan. Do ni uzu alian, pli oportunan manieron — aplikaĵojn.
Taksiaj aplikaĵoj abundas en Rusio, sed mi sugestas al vi komenci ekde la plej popularaj — Я́ндекс.Такси́ ( Yandex.Taxi ) kaj RuTaxi . La unua estas kreaĵo de la rusia interret-konzerno Я́ндекс ( Yandex ) kaj estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты ( Yandex.Mapo Yandex.Map ; analogo de Guglo-Mapo ). Elŝutu ĝin senpage kaj instalu en via со́товый телефо́н (poŝtelefono, ofte pli simple — со́товый , моби́льный , моби́льник ) aŭ планше́т (tabulkomputilo). La aplikaĵoj aŭtomate ŝanĝos sian интерфе́йс (interfaco) al la lingvo de via aparato.
Ilia uzado estas tre simpla. Mi rakontu pri Я́ндекс.Такси́ . Necesas nur ŝalti ĝin kaj la aplikaĵo aŭtomate montros vian trovlokon sur Я́ндекс.Ка́рты ( Yandex.Mapo ). Sur ekrano aperos mapo kaj via adreso kun surskribo А́дрес пода́чи (Adreso kien sendi aŭton). Eble la sistemo eraris aŭ vi deziras ke aŭto venu al alia loko. Tiukaze premu surskribon Друго́й а́дрес (Alia adreso). Entajpu unuajn literojn kaj plej verŝajne la sistemo proponos al vi koncernajn adresojn. Premu ĝin kaj la sistemo proponos al vi voki taksion, samtempe montrante eventualan цена́ (prezon) kaj вре́мя ожида́ния (tempon de atendado). Sube videblos elekteblaj klasoj: Эконо́м (Ekonomia), Комфо́рт (Komforto), Би́знес (Komerca). Krome vi povas elekti tempon de ĝia alveno — tuj, post 10 aŭ 15 minutoj.