Выбрать главу

День зна́ний [Tago de Scioj]

Шко́льник [Lernejano]

Де́тский пра́здник [Infana festo]

Золота́я меда́ль [Ora medalo]

Золота́я меда́ль [Ora medalo]

Пена́л [Skribilujo]

Тетра́дь в кле́тку [Kvadratita kajero]

Лине́йки [Liniiloj]

Кле́ящий карандаш [Glukrajono]

Стира́тельная рези́нка [Skrapogumo]

Флома́стер [Feltokrajono]

Ма́ркер [Surstrekilo]

Ци́ркуль [Cirkelo]

Цветно́й каранда́ш [Koloraj krajonoj]

Ру́чка [Skribilo]

Кле́йкая ле́нта, скотч [Glubendo]

Сте́плер [Agrafilo aŭ vinktilo]

Антисте́плер [Malvinktilo]

Лист бума́ги [Papera folio]

Цветна́я бума́га [Kolora papero]

Точи́лка [Akrigilo aŭ pintigilo]

Теа́тр ку́кол [Pupteatro]

Петру́шка [Marionetoteatro]

Матрёшка [Matrjoŝko]

Плю́шевый мишка [Pluŝa urseto]

Неваля́шка [Staremulo]

Погрему́шка [Bruilo, sistro]

Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]

Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]

La infanoj kaj ĉio rilata al ili  postulas specialan atenton, ĉar en la nuntempa mondo la infanoj estas adorataj kaj preskaŭ diigataj [1] , do necesas esti tre atenta kaj ĝentila por eviti koncernajn problemojn rilate tiun temon. Krome se vi havas infanon kaj planas viziti Rusion aŭ loĝi tie, vi bezonos rilatajn vortojn kaj esprimojn.

Enhavo

Nomoj

Redakti

Kiel nomi infanon? En la rusa ekzistas pluraj rilataj vortoj. La plej ĝenerala estas ребёнок  (infano; plurale ребя́та ), kiu aplikeblas al iu ajn ido de новоро́жденный  (novnaskito) ĝis подро́сток  (adoleskanto). Ĝia plurala formo ребя́та  estas iom arkaika rilate la infanojn kaj aplikeblas nuntempe ĉefe al adoleskantoj, inkluzive kiel voknomo. Ekzemple oni povas diri: У   меня́   есть   ребёнок  (Mi havas infanon), sed apenaŭ direblas: Мой   ребёнок   лю́бит   игра́ть   с   други́ми   ребя́тами  (Mia infano ŝatas ludi kun aliaj infanoj), en tiu kazo oni preferas la vorton де́ти  (infanoj). Do en ĉiutaga vivo oni uzas la vorton де́ти  kiel pluralan formon de la vorto ребёнок .

Ekzistas ankaŭ kolektiva formo детвора́  (infanaro). Oni povas diri: Пришло́   ле́то   и   детвора́   вы́сыпала   на у́лицу  (Venis somero kaj la infanoj eliris surstraten).

Ekzistas ankaŭ specifa formo детёныш , sed ĝi aplikeblas preskaŭ sole al bestidoj. Do kiam la bestoj en la rusa tradukaĵo de “ La libro de ĝangaloj ” nomas Moŭgli  “ челове́ческий   детёныш ” (homa ido), tio substrekas ke ili konsideras lin simila al siaj propraj idoj, sed konkretigas ke li estas ido de alia speco, do homido. Nomi tiel ies infanon estos konsiderata malĝentilaĵo aŭ eĉ ofendo.

La vorto де́ти  havas ankaŭ propran singularan formon дитя́ , sed ĝi estas iom arkaika kaj uzeblas ĉefe en la patosa senco. Ekzemple gvidanto de krea teamo povas admoni ĝin: Мы   должны́   роди́ть   прекра́сное   дитя́ ! (Ni devas naski belegan infanon!) aŭ artisto povas respondi al demando pri sia plej ŝatata verko: Для   меня́ ка́ждая   карти́на  – как   родно́е   дитя́  (Por mi ĉiu pentraĵo estas kvazaŭ propra infano). Alia aplikado de tiu ĉi vorto rilatas al sanserva medio, kie ĝi ofte uzeblas en la nomoj de medicinaj organizaĵoj. Ekzemple reto de la klinikoj por patrinoj kaj infanoj (do ĉio rilata al nasko kaj pediatrio) nomiĝas Мать   и   дитя́  (Patrino kaj infano).

Ekzistas ankaŭ singulara formo дитё , sed ĝi uzeblas preskaŭ sole sarkasme kaj parencas al eĉ pli moka ди́тятко , kutime uzata por plenkreskuloj kiuj plu kondutas infanece. Do se vi aŭdas iun diri: Моё   дитё   опя́ть что-то   натвори́ло  (Mia ido denove faris ion), plej verŝajne temas pri jam sufiĉe aĝa infano (adoleskanto) aŭ eĉ plenkreskulo, denove fuŝinta. Se iu diras: Это   великово́зрастное   дитя́   ве́чно   бу́дет   сиде́ть   на роди́тельской   ше́е  (Tiu grandaĝa infano ĉiam sidos sur la gepatra sino), tio estas moka esprimo rilate iun plenkreskulon, kiu plu dependas de siaj gepatroj kaj ne deziras sendependiĝi.