Выбрать главу

Kompreneble ekzistas pluraj vortoj ebligantaj nuancigi aĝon.

La plej junaj etuloj nomiĝas tieclass="underline" новоро́жденный  (novnaskito), младе́нец  (bebo, lulinfano), кро́шка , кро́ха , малы́ш  (etulo, bebo; aplikeblas ankaŭ karese al iu ajn aĝo, ĉefe al inoj). Amuzan bebon oni povas nomi карапу́з  aŭ iom moke маля́вка  (etuleto). Tiuj ĉi vortoj kutime estas sengenraj, kvankam iuj el ili havas inajn formojn: новоро́жденная  (novnaskitino), малы́шка  (etulino) kaj кро́шка , кро́ха  origine apartenas al la ina genro kaj malofte uzata малышо́к  al tiu maskla.

Se oni volas atentigi ke temas pri tre eta infano, kiu ankoraŭ suĉas patrinan lakton, oni nomas lin грудни́к (suĉinfano), pli ofte en minuskla formo грудничо́к . Ankaŭ oni povas nomi tian etulon грудно́й   младе́нец (suĉbebo).

Poste venas tempo distingi genrojn, do aperas: ма́льчик  (knabo) kaj де́вочка  (knabino). Tiajn infanojn oni kutime nomas ребёнок  (plurale: де́ти ). Ekzistas ankaŭ variaĵoj de tiuj ĉi vortoj: мальчи́шка  (ludeme pri knabo), девчо́нка  (ludeme pri knabino). Iuj patrinoj plu nomas sesjarulojn малы́ш  kaj кро́шка , sed la patroj kaj la socio ĝenerale malŝatas tian konduton, konsiderante tion troa dorlotado kaj nomas tian infantraktadon сюсю́канье  ( blezado  en la senco dorlotado ).

Kiam infano aĝas jam 14 jarojn (la aĝolimo estas proksimuma), li iĝas подро́сток  (adoleskanto). Tiu vorto ne havas inan formon kaj aplikeblas al ĉiuj infanoj de 14 ĝis 18 jaroj. Knabojn de tiu aĝperiodo oni povas nomi паца́н  (bubo), kio estas popoleca formo, uzata en neformala medio kaj aplikebla ankaŭ al pli aĝaj junaj viroj. Ĝia minuskla formo паца́нчик  havas jam stratan guston kaj uzeblas ofte de infanoj el malbonfartaj familioj, ofte jam engaĝitaj en kontraŭleĝa agado. Kontraŭe, minuskla formo пацанёнок  estas nura minusklaĵo, ne tre ofta, sed aplikebla al iu subtila junuleto.

Malofte, ĉefe en la klasika literaturo aŭ en la Biblio , oni povas renkonti la vorton о́трок  (ine: о́троковица ) kiun nun anstataŭigis la vorto подро́сток  (sen ina formo). Do la titolo de la romano de Leo Tolstoj О́трочество  tradukeblas kiel “Adolesko”. Cetere eĉ la rusoj mem plejparte ne komprenos nun tiun ĉi arkaikan vorton.

Iom pli viva estas о́тпрыск  (ido), kiu kvankam malofte, sed plu uzeblas ĉefe en ironia senco: Наконе́ц   я отпра́вила   свои́х   о́тпрысков   в   ле́тний   ла́герь  (Finfine mi sendis miajn idojn al somera tendaro). Sed nun ĝin anstataŭis la vorto пото́мок , kiu estas neŭtrala kaj uzeblas ankaŭ en la oficialaj dokumentoj (inkluzive testamenton ). Cetere en la ĉiutaga parolo oni apenaŭ uzas ankaŭ ĝin, nur se temas pri oficialaj rilatoj aŭ ĝeneralaj, iom patosaj esprimoj. Ekzemple patro povas rakonti al filo, montrante foton de siaj geavoj: Их пото́мки   живу́т   сего́дня   по   всему́   све́ту  (Iliaj idoj loĝas nuntempe tra la tuta mondo).

Post trapasi seksan maturiĝon la infanoj jam nomiĝas ю́ноша  (junulo) kaj де́вушка  (junulino). Oni plu povas nomi ilin plurale ребя́та  kaj ili mem ofte faras tion. Ekzemple patrino povas diri: Мой   сын   ушёл   с   ребя́тами   в кино́  (Mia filo foriris kun gejunuloj/geknaboj al kinejo) aŭ junulo mem povas diri: Ребя́та , пошли́   в   кино́ ! (Geknaboj/gejunuloj, ni iru al kinejo!).

Gravedo

Redakti

Post забеременеть  (gravediĝi) la estonta ма́ма  (panjo) devas post 12 ĝis 18 semajnoj veni al же́нская консульта́ция  (porvirina konsultejo) por registriĝi kiel бере́менная  (gravedulino). Tio garantias ne nur medicinan prizorgadon, sed ankaŭ ricevon de родово́й   сертифика́т  (akuŝa certigilo), kiu konfirmas rajton de la gravedulino ricevi medicinan prizorgadon dum la tuta бере́меность  (gravedo), ро́ды  (akuŝo; ĉiam plurale!) kaj ioma posta periodo.

Oni donas ĝin komence de декре́тный   о́тпуск  (forpermeso por la periodo de gravedeco), do je la 28a aŭ 30a semajno. Por ricevi tiun certigilon gravedulino devas viziti la saman (!) kuraciston dum minimume 12 semajnoj. Kaze de neplenumo de tiu kondiĉo, oni povos rifuzi la certigilon, do la akuŝo iĝos pagenda. Tiel la ŝtato stimulas gravedulinojn zorgi pri sia sano. Kompreneble ĉion ĉi vi rajtas fari ankaŭ en ча́стная   кли́ника (privata kliniko), elektita laŭ via plaĉo.

Forpermesoj

Redakti

Iom pri декре́тный   о́тпуск , plej ofte nomata mallonge декре́т . Ĝi daŭras 140 tagojn (70 antaŭ ро́ды  (akuŝo) kaj 70 poste). Se la akuŝo estis komplika, la periodo povas esti longigita je 16 tagoj. Se temas pri du kaj pli ĝemeloj la forpemeso kreskos ĝis 84 tagoj antaŭ kaj 110 tagoj post la akuŝo.