Выбрать главу

— Здра́вствуйте ! (Saluton!). Я   хочу́   записа́ться   на   приём   к   Ивано́вой  (Mi volas registriĝi por vizito al Ivanova).

— Есть   приём   на   де́сять - три́дцать   и   на   полови́ну   второ́го  (Haveblas tempo je la deka kaj duono kaj je tridek antaŭ la dua posttagmeze).

— На  полвторо́го (Je la unua kaj duono).

— Как   ва́ша   фами́лия ? (Via familinomo?).

— Мари́я   Бело́ва  (Maria Belova).

— Хорошо́ , вы   запи́саны   на   трина́дцать - три́дцать   к   врачу́   Ивано́вой  (Bone, vi estas registrita je la dektria kaj tridek al kuracisto Ivanova). Не   опа́здывайте ! (Ne malfruiĝu!).

Foje vi eble venos sen anticipe registriĝi aŭ registriĝos, tamen post veni vidos о́чередь  (atendovicon) во́зле кабине́та  (apud ĉambro). Tiukaze plej verŝajne okazos jena dialogo:

— Кто   после́дний   к   Ивано́вой ? (Kiu estas la lasta al Ivanova?).

— Я  (Mi).

— Хорошо́ , я   бу́ду   за   ва́ми  (Bone, mi estos post vi).

Povas esti, ke homo antaŭ vi decidis ne plu atendi kaj foriras. Demandu lin:

— Вы   ухо́дите ? (Ĉu vi foriras?) За   кем   вы   бы́ли ? (Post kiu vi estis?)

— Да , я   не   бу́ду   ждать  (Jes, mi ne atendos). Я   за   де́вушкой   в   кра́сной   блу́зке  (Mi estis post la junulino en la ruĝa bluzo).

— Хорошо́ . Де́вушка , я   бу́ду   за   ва́ми  (Bone. Junulino, mi estos post vi).

Foje povas esti ke iu respondis al via demando, sed li estas ne la lasta.

— Я   после́дний  (Mi estas la lasta). Но   за   мной   ещё   занима́л   мужчи́на  (Sed post mi okupis lokon viro). Он отошёл  (Li provizore foriris).

— Хорошо́ . Я   бу́ду   держа́ться   за   ва́ми  (Bone, mi estas post vi).

Povas esti ke vi atendas kuraciston dum venas iu kaj demandas, kiu estas после́дний  (la lasta). Vi respondas ke la lasta estas vi kaj li ĝustigas:

— Вы   по   за́писи ? (Ĉu vi registriĝis?)

— Да , на   трина́дцать - три́дцать  (Jes, je la dektria kaj duono) aŭ Нет , здесь   жива́я   о́чередь  (Ne, ĉi tie estas viva atendovico, do sen anticipa registriĝo).

Se vi registriĝis anticipe, vi havas avantaĝon eĉ antaŭ homoj, kiuj venis antaŭ vi, sed ne estas registritaj. Vi iros je sia tempo dum ili atendos ĝis kiam aperos paŭzo inter la registritoj aŭ kiam kuracisto mem vokos ilin.

Akuŝo

Redakti

Ро́ды  (akuŝo; ĉiam plurale!) estas listigita inter urĝaj ekstremaj sanbezonoj, do ŝtataj klinikoj devas nepre kaj senpage doni medicinan helpon al ĉiu ajn. Sed posta prizorgado de la gravedulino kaj bebo la sanservoj jam estos pagendaj, se ili ne havas по́лис   медици́нского   страхова́ния  (polison de medicina asekuro), kiu povas esti обяза́тельный  (deviga), do havebla de ĉiu rusia civitano aŭ доброво́льный  (propravola), do aĉetebla laŭplaĉe de iu ajn civitano.

Se vi sentas ke jam komenciĝis la finaj схва́тки  (kontrakcioj aŭ uterostreĉoj; kutime plurale!) vi povas veturi al роди́льный   дом  (akuŝejo), kutime mallonge роддо́м  memstare aŭ voki ско́рая   по́мощь  (ambulancon), kiu transportos vin tien. Se la akuŝo estas ordinara kaj senproblema, oni alportos vin al la plej proksima aŭ deĵora en tiu tago akuŝejo. Se dum la antaŭa observado aŭ jam ĉe la akuŝo videblis iuj seriozaj problemoj, oni povos transporti vin al перината́льный   центр  (perinatala centro), kiu havas pli da eblecoj por trakti tiajn komplikaĵojn.

Tie oni metos vin en пала́та  (ĉambro), kie plej verŝajne staros kelkaj ко́йка  (lito), sur kiuj troviĝos aliaj роже́ница  (naskantinoj). Simplajn manipulojn plenumos медици́нская   сестра́  (flegistinl), ofte simple сестра́ (helpoflegistino) aŭ медсестра́  (medicina flegistino), foje (sed ege malofte) tio estas viro, do медбра́т (medicina flegisto).