Выбрать главу

Kaze de malapero de infano senprokraste telefonu 911 kaj rakontu ĉion. Polico devas ekserĉi la infanon tuj. Tra la tuta Rusio funkcias ankaŭ volontula reto de infanserĉantoj Liza Alert [2] , ofte eĉ pli efika ol la polico.

Kiel en iu ajn lando en Rusio ekzistas хулига́н  (huliganoj), ĉefe подро́сток  (adoleskantoj) el неблагополу́чная   семья́  (malbonfartaj familioj), kiuj ĝenas kaj molestas samaĝulojn, foje priŝtelas aŭ eĉ prirabas ilin. Same kiel ie ajn tiaj aferoj estas denuncendaj al поли́ция  (polico). En malbonfartaj urbopartoj kaj eĉ tutaj loĝlokoj foje agadas молодёжная   ба́нда , группиро́вка  (junularaj bandoj, grupaĉoj), kiuj batalas kontraŭ aliaj bandoj kaj partoprenas kriman agadon. Ilia ĉeesto kaj aktiveco rekte dependas de la socia kaj ekonomia situacio en koncerna loko.

Infanvartejo

Redakti

Ekde la sovetia epoko en Rusio funkcias reto de la ŝtataj де́тский   сад  (laŭvorte: infanĝardeno, en realo – infanvartejo ). Antaŭe ilin frekventis ĉiuj infanoj kaj ekde tre frua aĝo. Unue oni alportadis bebojn al я́сли (bebovartejo; ĉiam plurale!), kiuj akceptis kelkmonatulojn, poste ili transiris al де́тский   сад  (infanvartejo).

Nun la situacio ŝanĝiĝis kaj la plejparto de lavpatrinoj preferas varti siajn bebojn memstare dum la tuta forpermeso, do ĝis tri jaroj aŭ ĝis almenaŭ 1,5 jaro kiam la patrino ankoraŭ ricevas sufiĉe grandan parton de sia salajro kaj havas eblecon ne labori. Pro tio я́сли  (bebovartejoj) preskaŭ tute malaperis kaj infanoj iras nur al де́тский   сад  (infanvartejo), kutime ekde la 3a aŭ eĉ 4-jara aĝo kaj restas tie ĝis transiri al шко́ла  (lernejo), do ĝis la 6a aŭ 7a vivojaro.

La ŝtataj infanvartejoj laŭleĝe devas akcepti ĉiujn homojn, registritajn en apudaj kvartaloj, sed ili ofte estas superplenaj, do kutime patrinoj registriĝas je respektiva atendovico tuj post la naskiĝo de la bebo kaj ricevas sian lokon post tri jaroj aŭ pli. Ekzistas ankaŭ ча́стный   де́тский   сад  (privataj infanvartejoj), kiuj kutime havas vakajn lokojn, estas pli bone ekipitaj kaj havas pli da personaro por ĉiu infano. Kompreneble ili estas oble pli kostaj (ankaŭ la ŝtataj infanvartejoj estas pagendaj).

Nepraj kondiĉoj de iu ajn infanvartejo estas ke infano devas esti kapabla самостоя́тельно  (memstare) одева́ться  (vesti sin), есть / ку́шать  (sinonimoj por manĝi) kaj ходи́ть   на   горшо́к  (laŭvorte: iri sur pispoton, en realo: uzi pispoton). Kompreneble iel aŭ tiel li ne estos senvesta aŭ malsata, sed vartistinoj kritikos vin kaj ĉiam memorigos pri tiuj mankoj.

En infanvartejoj infanoj ludas, manĝas, dormas, iom lernas kaj promenas en la infanvarteja korto, ekipita same kiel де́тская   площа́дка  (luda tereno) en via korto. Antaŭ Но́вый   год  (Nova jaro) kaj iuj aliaj festoj oni aranĝas у́тренник  (laŭvorte: matenaĵo; en realo: matena prezento), dum kiu okazas porinfanaj artaj prezentoj kun partopreno de la infanoj mem. La gepatroj estas gastoj kaj spektantoj, ofte ankaŭ kunfinancantoj. Krom la ĉiumonata pago oni ofte pagas aldonajn заня́тие  (lecionojn) kaj aranĝojn.

Ĉiu infano en infanvartejo havas sian шка́фчик  (ŝranketo), kien li metas siajn vestojn. La personaro konsistas el воспита́тель  (edukistinoj) kaj ня́ня  (vartistinoj), kutime nomataj minuskle ня́нечка . Krome en la infanvartejo povas esti психо́лог  (psikologo), музыка́льный   педаго́г  (muzika pedagogo) ktp. Infanoj estas grupigataj en гру́ппа  (grupo).

Mezlernejo

Redakti

Lernejoj: gradoj kaj diferencoj

Redakti

En Rusio funkcias plurŝtupa систе́ма   образова́ния  (sistemo de edukado). La ŝtato garantias al ĉiuj civitanoj о́бщее   образова́ние  (ĝeneralan edukadon), kiu estas senpaga kaj konsistas el la sekvaj ŝtupoj:

дошко́льное   образова́ние  (antaŭlerneja edukado, do infanvartejo);

нача́льное   о́бщее   образова́ние  (komenca ĝenerala edukado; de la 1a ĝis la 4a lernojaroj);

основно́е   о́бщее   образова́ние  (baza ĝenerala edukado; de la 5a ĝis la 9a lernojaroj);

о́бщее   сре́днее  ( по́лное ) образова́ние  (ĝenerala meza (plena) edukado; la 10 kaj 11a lernojaroj).

Infanvartejo estas vizitebla laŭplaĉe, same kiel la 10a kaj 11a lernojaroj en шко́ла  (lernejo). Sed нача́льное о́бщее   образова́ние  (komenca ĝenerala edukado) kaj основно́е   о́бщее   образова́ние  (baza ĝenerala edukado) estas devigaj por ĉiuj. Nur post fini la 9an класс  (laŭvorte: klaso; reale: lernojaro) infano kaj liaj gepatroj rajtas decidi, ĉu lerni plu por poste поступи́ть  (abiturientiĝi) en вы́сшее   уче́бное   заведе́ние (altlernejo), kutime sigle вуз , aŭ iri al профессиона́льное   учи́лище  (faklernejo), те́хникум  (teknikumo) aŭ eĉ tute ĉesigi lernadon kaj serĉi iun simplan laboron.