Выбрать главу

Normale заня́тия  (lernado; ĉi-foje plurale!) komenciĝas je la 8a matene kaj finiĝas tagmeze, tio nomiĝas пе́рвая   сме́на  (la unua skipo). Sed foje lokoj mankas en lernejo, do infanoj devas lerni в   две   сме́ны  (en du skipoj), kio siginas ke iuj (kutime pli aĝaj) venas tagmeze kaj foriras vespere – tio estas втора́я   сме́на  (la dua skipo).

Oni postulas nun (pro sekurecaj konsideroj), ke etulojn nepre akompanu plenkreskuloj, kiuj devas persone transdoni ilin al reprezentanto de lernejo kaj poste same persone repreni. Tion povas fari ankaŭ rajtigitaj de la gepatroj plenkreskuloj. Oni ne rajtas lasi infanon iri hejmen sola eĉ se iuj lecionoj mankas aŭ finiĝis pli frue. Do estu preta fari tion persone, taskigi iun parencon aŭ dungi iun fidindan ulon (jes, tia servo jam aperis). Certe vi povas ankaŭ subskribi paperon, ke vi permesas al sia infano veni kaj foriri sola sub via persona respondeco.

Krom lecionoj en lernejoj infanoj devas plenumi дома́шнее   зада́ние  (hejmajn taskojn), ofte abundajn. Kutime la gepatroj helpas ilin, sed ofte oni uzas helpon de profesiuloj – репети́тор  (helpantoj). Oficiale estas malpermesite al instruistoj esti helpantoj de siaj lernantoj (ja tiukaze ili mem plenumus siajn hejmajn taskojn), sed en realo tio ofte okazas. Ofte oni dungas helpantojn por подтяну́ть  (laŭvorte: ĝistiri; en realo: subteni aŭ trejni) la infanon pri certa fako aŭ trejni lin antaŭ ekzameno. Helpantoj kutime laboras neoficiale kaj ne pagas impostojn. Iuj el ili venas hejmen al instruatoj, aliaj trejnas nur en siaj hejmoj.

Lernojaro

Redakti

Уче́бный   год  (lernojaro) komenciĝas la 1an de septembro, kiu en Rusio nomiĝas День   зна́ний  (Tago de scioj). En tiu tago bele vestitaj infanoj en шко́льная   фо́рма  (lerneja uniformo) kun same parade vestitaj gepatroj marŝas al lernejoj, en kies kortoj okazas лине́йка  (laŭvorte: liniilo; en realo: solena aranĝo). Dum лине́йка  infanoj staras viciĝintaj (kvazaŭ laŭ liniilo), grupigitaj laŭ klasoj kaj aŭskultas paroladojn, muzikon ktp. Fine iu knabo el la superaj klasoj prenas anticipe elektitan ĉarman knabineton kun sonorilo enmane kaj marŝas kun ŝi laŭlonge de la infanaj linioj dum ŝi ĝoje sonorigas, anoncante novan la lernojaron. Tio estas ĝoja tago en la tuta Rusio krom Norda Osetio , ĉar nome tiun tagon elektis la ĉeĉenaj teroristoj en 2004 por ataki lernejon  en la oseta urbo Beslano , ostaĝiginte 1128 homojn, el kiuj 334 pereis. En tiu ĉi respubliko la feston akompanas memorigado pri tiu terura evento.

Уче́бный   год  (lernojaro) en la rusia lernejo tradicie konsistas el четверть  (kvaronaĵo), do el kvar periodoj po tri monatoj. Sed nun oni ofte aplikas alian sistemon, konsideratan pli moderna kaj la lernojaro konsistas el du семе́стр  (semestroj) po ses monatoj. Ambaŭkaze ili foje interrompiĝos per кани́кулы  (lerneja ferio; ĉiam plurale!). Ekzaktajn datojn decidas loka департа́мент   образова́ния  (departemento pri edukado), sed ene de certaj reguloj. Tiel la maksimuma lernoperiodo en ĉiu lernojaro povas daŭri 35 semajnojn. Plej multe lernas geknaboj el ста́рший   класс  (la superaj klasoj), do el la 9a ĝis la 11a klasoj, ĉar ili devos trapasi экза́мен  (ekzamenon). Infanoj el la 2a ĝis la 8a klasoj lernas po 34 semajnojn jare.

Jen tipa ekzemplo de кани́кулы  (ferioj) en rusia mezlernejo.

осе́нние   кани́кулы  (aŭtunaj ferioj): la 31a de oktobro – la 6a ĝis la 8a de novembro;

зи́мние   кани́кулы  (vintraj ferioj ): la 26a de decembro – la 10a de januaro;

весе́нние   кани́кулы  (printempaj ferioj): la 19a – la 28a de marto;

ле́тние   кани́кулы  (someraj ferioj): la 31a de majo – la 31a de aŭgusto.

Laŭleĝe la 31an de majo devas finiĝi la instruado en ĉiuj lernejoj. Poste povas okazi nur подгото́вка   к   экза́мену  (la prepariĝo al ekzameno) kaj экза́мен  (ekzameno) mem, kiuj finiĝas kutime la 20a de junio.

Зи́мние   кани́кулы  (La vintraj ferioj) ofte varias, ĉar vintre disvastiĝas infektoj (kutime грипп  – gripo ), foje tiom amase ke oni fermas lernejojn por каранти́н  ( kvaranteno ) por eviti amasan infektiĝon de infanoj. Alia kialo, speciale aktuala por Сиби́рь  ( Siberio ) kaj Да́льний   Восто́к  ( Fora Oriento ) estas tro malaltaj temperaturoj, kiam oni anoncas libertagojn por infanoj de respektivaj klasoj (plej ofte por tiuj el komencaj klasoj, ege malofte por la superaj klasoj). Do poste oni povas redukti lavvintrajn feriojn por regajni la perditan tempon.

Lerneja strukturo

Redakti

Lernofakoj abundas kaj varias, ĝenerala vorto por ili estas предме́т  (lernofako), do учи́тель  (instruisto) de la koncerna fako estas nomata предме́тник  (fakisto). Ĉiu класс  (klaso) havas ankaŭ sian кла́ссный   руководи́тель  (klasan gvidanton), kiu povas esti instruisto de iu предме́т (lernofako) en tiu klaso aŭ eĉ instrui nenion, ĉar lia tasko estas administri la klason. Foje li aranĝas кла́ссное   собра́ние  (klasa kunveno) por priparoli aferojn de la klaso kun infanoj. Vespere regule okazas роди́тельское   собра́ние  (gepatra kunveno), kiun gvidas кла́ссный руководи́тель  (klasa gvidanto) kaj partoprenas la gepatroj.

En ĉiu klaso funkcias роди́тельский   комите́т  (gepatra komitato), elektita el la gepatroj. Ĝi respondecas pri la aranĝo de festoj, komunaj ferioj kaj aliaj, ĉefe libertempaj aranĝoj. Ofte ĝia tasko estas kolekti monon por financi tiujn aranĝojn, aĉeti donacojn al instruistoj ktp. Oficiale estas strikte malpermesite donaci al instruistoj ion ajn, eĉ florojn kaj ĉokoladon – tiuj reguloj iĝis pli severaj lastatempe kadre de vaste reklamata борьба́   с   корру́пцией  (lukto kontraŭ korupto).