Выбрать главу

En ĉiu lernejo funkcias шко́льная   столовая  (lerneja kantino), гардеро́б  (vestejo), haveblas спорти́вный   зал  (sporta halo), kutime nomata mallonge спортза́л  (sporthalo), медици́нский   пункт  (laŭvorte: medicina punkto; en realo: medicinejo), kutime nomata mallonge медпу́нкт . Solenaĵoj okazas en а́ктовый   зал  (laŭvorte: akta halo; en realo: solenejo). En шко́льный   двор  (lerneja korto) haveblas спортивная   площа́дка (sporta tereno), kutime nomata mallonge спортплоща́дка . Enirejon gardas охра́нник  (gardisto).

Estraro de la lernejo konsistas ĉefe el дире́ктор  (direktoro) kaj заве́дующий   по   уче́бной   рабо́те  (estro pri lernolaboro), kutime mallonge завуч . Tiuj du homoj decidas pri ĉio.

La lernado laŭ lavbaza programo estas senpaga, sed la aldonaj fakoj estas pagendaj. Ekzemple vi povas pagi por ke via infano lernu historion de arto aŭ ion alian. Krome funkcias спорти́вная   се́кция  (sportaj sekcioj) kaj кружо́к  (rondetoj), ankaŭ pagendaj. Ekzemple nun popularas rondetoj pri робототе́хника  (robototekniko).

Fine de la 4a, 9a kaj 11a lernojaroj okazas выпускно́й   ве́чер  (lernofina vespero), ofte nomata mallonge выпускно́й . Temas pri solenaĵo kun manĝaĵoj, trinkaĵoj (drinkado ĝis 18 jaroj estas malpermesita), dancado ktp. Kutime tio elsuĉas konsiderindan sumon el la gepatraj poŝoj.

En la 11a klaso okazas еди́ный   госуда́рственный   экза́мен  (la unueca ŝtata ekzameno), ofte nomata sigle ЕГЭ  forme de testo. Ĝiaj rezultoj kalkuliĝas en балл  (notoj) kaj estas uzataj por abiturientiĝi en altlernejoj. Unuvorte tio difinas estontecon de la infano, ĉar li ne plu bezonos trapasi ekzamenon en ĉiu altlernejo, sed povos simple prezenti siajn rezultojn kaj surbaze de ilia kalkulado vidi, ĉu li havas ŝancon abiturientiĝi en la respektiva altlernejo aŭ ne. Tiu sistemo estis kreita laŭ la okcidentaj ŝablonoj por eviti korupton en вступи́тельный экза́мен  (abiturientaj ekzamenoj) kaj egaligi la ŝancojn de ĉiuj infanoj sendepende de ilia loĝloko. Tamen oni multe kritikas ĝin pro manko de persona aliro, skemeco ktp.

Libertempo

Redakti

Infanoj en Rusio estas ne nur dorlotataj, sed ankaŭ ege okupitaj. La gepatroj deziras malkovri unikajn talentojn de siaj idoj, do venigas ilin al sennombraj се́кция  (sekcio), кружок (rondeto), шко́ла   иску́сств  (artlernejo), спорти́вная   шко́ла  (sporta lernejo), ofte mallonge спортшко́ла (sportlernejo), шко́ла   та́нцев  (danclernejo) ktp.

Do ni devas koni la bazan terminaron tiukampan. Kutime tie okazas jam ne уро́к  (leciono), sed заня́тие  (la sama signifo) aŭ трениро́вка (trejnado) se temas pri sporto.

Кружо́к  (rondeto) kutime signifas ke temas pri relative eta grupo da infanoj, ofte sen propra ejo, kiuj kolektiĝas en lernejo post lecionoj aŭ en iu luita ejo por pentri, deklami, teatrumi, modli ktp. Ekzemple povas esti кружо́к   рисова́ния  (pentrarta rondeto), театра́льный   кружо́к (teatra rondeto) ktp. Се́кция  (sekcio) ĉiam rilatas al sporto, ekzemple: футбо́льная   се́кция  (futbala sekcio), ша́хматная   се́кция  (ŝaka sekcio) ktp. Se oni parolas pri шко́ла  (lernejo), tio signifas ke temas jam pri kelkaj grupoj, dividitaj laŭ fakoj kaj aĝoj, kun propra ejo aŭ eĉ tuta konstruaĵo. Ekzemple шко́ла   иску́сств  (artlernejo) povas havi отделе́ние  (fakon) pri гита́ра  (gitaro), пиани́но  (piano) ktp. Krome ekzistas diversaj клуб  (kluboj), kiuj povas esti туристи́ческий  (turisma), ша́хматный  (ŝaka), клуб   филатели́стов  (filatelia klubo), ktp. Preskaŭ ĉiam ili estas pagendaj.

Dum кани́кулы  (ferioj; ĉiam plurale!) infanoj foje veturas al iuj interesaj lokoj kiel Moskvo , Sankt-Peterburgo  ktp en turismaj vojaĝoj. Kutime ilin gvidas кла́ссный   руководи́тель  (klasa gvidanto) kaj kelkaj gepatroj. Tio povas esti ĝua vojaĝo kun belaj rememoroj aŭ terura pelmelo kun neantaŭvideblaj sekvoj – ĉio dependas de la organizantoj kaj de la infanoj mem.

Somere multaj infanoj iras al ле́тний   ла́герь  (somera tendaro), kiuj abundas ĉirkaŭ ĉiuj pli-malpli grandaj urboj. Kutime ili situas en arbaroj aŭ ĉe maroj kaj lagoj. Infanoj loĝas tie en ĉambroj po kelkope, kaj pasigas tempon ludante, sportumante kaj amuziĝante. Ĉiu сме́на  (periodo) daŭras tri semajnojn. Laŭplaĉe oni povas aĉeti du сме́на  (periodojn), ja ĉio estas pagenda kaj dependas nur de la gepatra monujo.

Iuj adoleskantoj jam sentas sin plenkreskuloj kaj deziras memstare gajni monon. Tio estas laŭdinda deziro, sed la ŝtato metas ĉi tie certajn limigojn. Adoleskanto en Rusio rajtas labori post sia 14-jariĝo, sed трудово́й   догово́р  (laboran kontrakton) subskribas liaj gepatroj kaj ĝi ne devas malhelpi lian edukadon aŭ damaĝi sanon. Ekde sia 15-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi tian kontrakton se li nenie lernas aŭ lernas malĉeeste. Ekde sia 16-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi laborkontrakton en iu ajn kazo. Tamen ĝis sia 18-jariĝo li ankoraŭ estas несовершенноле́тний  (neplenkreskulo), do работода́тель  (dunganto) ne rajtas doni al li laboron, damaĝan al lia sano, sendi al командиро́вка  (afervojaĝo), laborigi dum la feriaj tagoj aŭ semajnfino, igi lin labori super la normala labortempo ktp. Malgraŭ pluraj limigoj la laboreblecoj por несовершенноле́тний  (neplenkreskuloj) ekzistas kaj deziranto ĉiam povos uzi ilin.