Выбрать главу

Kion faras infanoj ekster lecionoj kaj trejnado? Ili povas ходи́ть   в   го́сти  (gasti) ĉe geamikoj, принима́ть   госте́й  (gastigi), гуля́ть  (promeni), игра́ть  (ludi) ktp. Ne ekzistas striktaj reguloj, kiuj malpermesus al infanoj ludi surstrate sen ĉeesto de plenkreskuloj, do ili povas ĝui relativajn liberecon kaj memstarecon. Bedaŭrinde multaj infanoj nun preferas resti hejme kaj ludi видеоигра́  (videoludojn) kun siaj malĉeestaj geamikoj.

Krome funkcias pluraj distrejoj, destinitaj por infanoj aŭ familioj ĝenerale. Nuntempe popularas квест  (eskapejoj) – ejoj, en kiuj oni fermas kelkajn homojn por ke ili per speciale lasitaj sugestoj trovu elirejon en difinita tempo. En multaj aĉetcentroj funkcias де́тская   ко́мната (infanejo), kie gepatroj povas lasi infanon kaj li ludos observata de edukistino dum ili butikumas, manĝas, promenas ktp. Kompreneble tio estas pagenda servo.

Lastatempe populariĝis бату́т  ( trampolino ) kaj en pluraj aĉetcentroj aperis trampolinejoj, kie infanoj kaj plenkreskuloj povas salti kaj ĝui tiun kvazaŭflugon. Ĝis antaŭnelonge oni povis viziti ankaŭ конта́ктный   зоопа́рк  (tuŝzoo), kie infanoj povis tuŝi sendanĝerajn bestojn kiel porkojn, kuniklojn ktp. Sed ekde 2019 rusia leĝo pri bestoprotektado malpermesis tion, do ĉiuj tuŝzooj estas fermotaj.

En mezaj kaj grandaj urboj funkcias де́тское   кафе́  (infanaj kafejoj), kie infano povas festeni sian naskiĝtagon aŭ simple ĝui viziton. Tie haveblas speciala де́тское   меню́  (infana menuo), laboras анима́тор  (amuzistoj), sonas infana muziko ktp.

Al familia libertempopasigado aldonendas ankaŭ vizitoj al музе́й  (muzeo), зоопа́рк  (zoo), кинотеа́тр  (kinejo), конце́рт  (koncertoj), ку́кольный   теа́тр  (pupteatro), теа́тр   ю́ного   зри́теля  (laŭvorte: teatro de juna spektanto, do destinita por infanoj).

Oni povas iri за́   город  (ekster urbo), на   приро́ду  (al naturo) por aranĝi пикни́к  (piknikon), ката́ться   на   лы́жах  (skii), отдохну́ть  (ripozi) на ба́зе   о́тдыха  (en ripozejo) ktp. Posedantoj de да́ча  ( daĉo  – feridomo) povas ripozi tie dum iuj preferas viziti parencojn en дере́вня  (vilaĝo).

Seksaj rilatoj

Redakti

En Rusio aĝo de konsento por seksumado  varias depende de regiono. Iuj ajn seksaj agoj rilate personon ankoraŭ ne 18-jaraĝan laŭleĝe estas konsiderataj krimo, do punendaj. Ekde 14 jaroj infano mem povas esti kondamnita pro tiaj agoj, sendepende de la aĝo de la viktimo.

Libervolaj seksaj rilatoj inter personoj malpli ol 18-jaraĝaj ne estas punataj, inkluzive de инце́ст  ( inceston ), ĉar ĝi mankas en la leĝaro. Tamen seksaj agoj rilate personon malpli ol 12-jaraĝan en ajna kazo estas konsiderataj perforto kaj punendaj; respondeco pri tio komenciĝas ekde 14-jariĝo. Do se 14-jaraĝa adoleskanto amoris kun 12-jaruĝulo, li estas punenda kiel krimulo.

Resume oni povas diri, ke necesas esti atente rilate gejnulojn, kiuj ofte aspektas pli aĝaj ol ili vere estas. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 18-jaraĝa estas punenda kaj ne esperu, ke poste vi povos pruvi, ke temis pri konsentita amorado. Prefere evitu tiun kaptilon, ofte intencan. Kaj kontrolu ke viaj idoj sciu kaj sekvu la menciitajn aĝolimojn. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 12-jaraĝa estas krimo punenda, eĉ se la dua partoprenanto mem estas adoleskanto almenaŭ 14-jaraĝa.

Seksa klerigado en lernejoj estas ofte bremsata de religiaj bigotoj, do esperu ĉefe pri siaj propraj edukaj fortoj.

Geedziĝo

Redakti

Laŭ Семе́йный   ко́декс  (Familia kodo, do leĝaro pri familia vivo) бра́чный   во́зраст  (geedza aĝo) estas 18 jaroj. Se adoleskantoj jam estas 16-jaraĝaj, ili povas peti pri geedziĝo kaze de уважи́тельная   причи́на  (estiminda kialo) – kutime temas pri бере́менность  (gravedo). Foje oni permesos al ili geedziĝi eĉ antaŭ ilia 16-jariĝo.

Sed en realo la geedziĝo antaŭ la 20-jariĝo estas ekstreme malofta. Rusoj kutime geedziĝas post fini la altlernejon (22 jaroj) aŭ eĉ poste, kio spegulas la ĝeneralan eŭropan tendencon.

La rusa lingvo en vivo/Personaj rilatoj

Priatenti paĝon

Redakti

Улы́бка [Rideto]

Бра́тья [Fratoj]

Влюблённые [Geamantoj]

Улы́бка [Rideto]

Улы́бка [Rideto]

День го́рода [Urbotago]

День го́рода [Urbotago]

Афи́ша Дня го́рода [Afiŝo de la Urbotago]