Выбрать главу

Se vi mem ankoraŭ ne certas, respondu simple: Я   не   зна́ю  (Mi ne scias), eble aldonante: Я   здесь впервы́е  (Mi estas unuafoje ĉi tie). Sed se vi rekonas la lokon diru: Здесь  (Ĉi tie), Там  (Tie), У   вхо́да (Ĉe enirejo), У   того́   зда́ния / дома́  (Ĉe tiu konstruaĵo/domo), На   остано́вке  (Ĉe haltejo), |За перекрёстком  (Post vojkruciĝo), У   метро́  (Ĉe metroo).

Kio pri la pago? Yandex.Taxi dum la mendo montras supozeblan цена́   пое́здки  (prezo de veturo), kiu povos ŝanĝiĝi dum la veturo depende de ĝia longeco, trafiŝktopiĝo ktp. Kutime temas pri ne tre grandaj dekliniĝoj — prezo (mal)altiĝas ĝis 20%, tamen vi estu preta al tio. RuTaxi jam dum la mendo montras fiksitan prezon.

Vi povas pagi per нали́чные   де́ньги  (kontanta mono; ofte simple нали́чные ), sed memoru ke oficiale en Rusio eblas pagi kaj eĉ nomi la prezojn nur en rusiaj rubloj. Tamen mi sugestas al vi uzi ба́нковская ка́рта  (bankokarto; ofte simple ка́рта ). Tio ne nur rapidigos la procezon, sed ankaŭ protektos vin kontraŭ taksiista жу́льничество  (friponado) aŭ viaj propraj fuŝoj. Simple ligu vian bankokarton al la aplikaĵo kaj post fini la veturon vi bezonos nur adiaŭi la taksiiston: Спаси́бо . До свида́ния  (Dankon. Ĝis revido). En Rusio oni ne donas чаевы́е  (trinkmonon) al taksiistoj, do vi pagu strikte laŭ tarifo.

Se io fuŝis dum la veturo — la taksiisto kondutis krude aŭ ŝoforis malbone aŭ trompis vin ktp — plendu per la sama aplikaĵo. Plej verŝajne via plendo estos akceptita kaj vi ricevos rekompencon forme de беспла́тная   пое́здка  (senpaga veturo).

Автобус (Aŭtobuso). Троллейбус (Trolebuso). Трамвай (Tramo)

Redakti

Авто́бусная остано́вка [Bushaltejo]

Расписа́ние движе́ния ĉe haltejo [Trafika horaro на остановке]

Авто́бус [Aŭtobuso]

Vilaĝa buseto

Авто́бусный биле́т [Aŭtobusa bileto]

Urba transporto en Rusio estas evoluinta, do vi povas atingi iun ajn lokon per tiaj veturiloj. Prezoj estas ne ignoreblaj (almenaŭ por lokanoj), sed apenaŭ ŝokaj. Komfortonivelo varias depende de urbo kaj transporta kompanio, sed kutime ne estas tro aĉa. Do vi povas uzi ĝin sentime kaj senhezite. Kiel fari tion?

Unue serĉu остано́вка  (haltejo). Kutime temas pri nura loko, foje kun скаме́йка  (benkoj), foje kun наве́с  (ŝedo) protektanta atendantojn kontraŭ со́лнце  (suno), дождь  (pluvo) kaj ве́тер  (vento). Расписа́ние   движе́ния  (trafikan horaron) oni povas kontroli per surskriboj sur ŝildoj, kiuj kutime pendas sur apudaj fostoj. Tie videblas но́мер  (numero) de маршру́т  (itinero) kaj вре́мя  (tempo) kiam ĝi venos ĉi tien, foje kun indiko de certaj день  (tagoj). Ĉu vi esperas sukcesi pri tio?

Mi devas diri la veron al vi: mi sukcesis neniam. Do mi sugestas al vi du aliajn manierojn. La unua estas instali specialan aplikaĵon, kiuj haveblas por preskaŭ ĉiuj urboj. Eble la plej bona elekto estos Я́ндекс.Тра́нспорт ( Yandex.Transport ). Ĝi funkcias en pli ol 80 urboj kaj havas plurlingvan interfacon. Kompreneble ĝi estas ligita al Я́ндекс.Ка́рты  ( Yandex.Map ). Ekzistas ankaŭ lokaj aplikaĵoj, utilaj por respektivaj lokoj.

Alia maniero estas eĉ pli simpla — demandu lokanojn. Kutime en haltejoj staras ба́бушка  (avinoj), kiuj estas ideala elekto tiucele pro natura babilemo, scivolemo kaj abundaj konoj. Malgraŭ ofte grumbla aspekto plejparte ili estas ĉarmaj bonkorulinoj. Simple aliru avinon kaj ekparolu.

Прости́те , как   мне   прое́хать   на   Кра́сную пло́щадь ? (Pardonon, kiel mi veturu ĝis Ruĝa Placo?). Klarigu tuj: Я   не   говорю́   по-ру́сски  (Mi ne parolas la rusan). Plej verŝajne ŝi respondos ion similan aclass="underline" Вам / тебе́   ну́жен   тре́тий   авто́бус   до   остано́вки   Кра́сная пло́щадь  (Vi/ci bezonas la trian (N 3) buson ĝis haltejo Ruĝa Placo). Eble mankas rekta itinero, do ŝi klarigos: Ну́жно   прое́хать   на   тре́тьем   до   остано́вки Тверска́я , пото́м   пересе́сть   на   четвёртый   до   остановки   Красная площадь  (Necesas veturi en la tria (N 3) ĝis haltejo Tverskaja, poste transiri al la kvara (N 4) ĝis haltejo Ruĝa Placo). En la plej malbona kazo ŝi diros: Это   не   та остано́вка . Вам / тебе́   ну́жно   идти́   туда́  (Tiu ĉi estas malĝusta haltejo. Vi/ci devos iri tien) kaj svingos la manon.