Выбрать главу

La rusoj ne ŝatas la tiel nomatan америка́нская   улы́бка  (usonan rideton), kiu brilas de sur ĉiuj televidaj ekranoj kaj reklamafiŝoj, ĉar ili konsideras ĝin falsa. Фальши́вая   улыбка  (falsa rideto) estas tre kritika rimarko fare de la ruso, ĉar diri ke iu ridetas al vi, sed en realo tute ne ĝojas vin vidi — tio estas preskaŭ ofendo. Pro tio rusoj ne ridetas al iu ajn kaj nur en iuj vendejoj, kie oni longan tempon trejnas personaron laŭ firmaaj normoj, vi garantiite renkontos tian rideton.

Do ne timu la rusojn, simple kontaktu ilin kaj estu sincera. Tio estas la plej fidinda vojo akiri geamikojn en Rusio aŭ ricevi helpon de nekonatuloj.

Alparolo

Redakti

En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ  (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н  (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка  (knabino), де́вушка  (junulino), же́нщина  (virino), ба́бушка  (avino), foje ба́рышня (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик  (knabo), па́рень  (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й   челове́к  (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на  (viro; universala alparolo), де́душка  (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к  (bubo), брата́н  (fraĉjo), мужи́к  (viro), друг / друга́н / дружи́ще (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.

Rilate nomojn funkcias neskribitaj reguloj. Nomo de ĉiu ruso konsistas el tri partoj: и́мя  (persona nomo), о́тчество  (patronomo) kaj фами́лия  (familinomo). Tio validas ankaŭ por plejparto de aliaj etnoj, kvankam iuj (speciale tiuj tjurkaj) povas ne havi patronomon.

Se temas pri nekonata aŭ grave pli aĝa aŭ pli altranga homo oni ĉiam nomas lin per kombino de и́мя (persona nomo) kaj о́тчество  (patronomo). Ekzemple alparolante kuraciston, oni povas diri: здра́вствуйте , Серге́й   Ива́нович !

Voki tian personon soe laŭ и́мя  (persona nomo) aspektos familiare kaj malĝentile. Oni verŝajne pardonos tion al eksterlandano, sed tio certe ne devos ripetiĝi plurfoje. Same familiare estas voki iun sole laŭ о́тчество (patronomo). Kiam vi interproksimiĝos kun iu ĝis nivelo de друг  aŭ almenaŭ прия́тель , vi povos voki lin laŭ и́мя  (persona nomo) kaj tio jam estos normala afero. Foje oni vokas unu la alian per sola о́тчество (patronomo), sed tio eblas nur inter samrangaj kaj sufiĉe proksimaj homoj kaj havas iom ironian nuancon. Fojoe oni vokas tiel aĝulon el malataj sociaj tavoloj, ekzemple gardiston, purigiston ktp. Voki iun sole lau фами́лия  (familinomo) estas tro oficiale, kutime oni faras tion en laborejo.

Resume: se vi ne konas homon, voku lin per и́мя  (persona nomo) kaj о́тчество  (patronomo). Se li estas via amiko aŭ parenco aŭ li mem petas voki lin laŭ и́мя  (persona nomo), transiru al tiu formo.

Konatoj kaj amikoj

Redakti

Pro la sama kialo la rilatoj inter la rusoj estas strukturiaj je kelkaj niveloj. Ni jam parolis pri la ekstera rondo, do nun esploru tiun internan.

Знако́мый  (konato) — tio estas la plej multnombra kategorio. Temas fakte pri ĉiuj homoj, kiujn la ruso konas kaj povas rekoni laŭ vizaĝo aŭ nomo. Kutime ilin interligas nenio krom tio, do ili ne komunikas inter si, nek interesiĝas pri vivo de aliulo. Sed havi знакомый  estas utila afero, se necesas aranĝi ion, iun konsulti ktp.

Ekzemple vi deziras aranĝi festenon por naskiĝtago de via filo, sed ne scias kiel ĉion ĉi fari. Sed jen vi rememoras: У   меня́   есть   знако́мый , кото́рый   э́тим   занима́ется ! (Mi havas konaton, kiu okupiĝas pri tio!) Vi telefonas lin, konsultas aŭ eĉ dungas kaj ĉio solviĝas pli rapide ol se vi ĉion esplorus memstare.

Aŭ vi venas al ŝtatoficejo, vidas grandan atendovicon kaj komprenas ke perdos ĉi tie duontagon. Sed jen konata vizaĝo — via знако́мый  laboras ĉi tie. Vi svingas la manon kaj li aranĝas por vi ĉion pli rapide.

Знако́мый  povas esti iu ajn — oficisto en banko, kiu aranĝis por vi krediton, homo el via oficejo kiun vi salutas en koridoro, knabino el via sporta teamo ktp.

Прия́тель  (kompano) estas pli proksima ol знако́мый . Tio signifas ke vi ne nur rekonas tiun homon, sed foje renkontiĝas aŭ babilas kun li, interesiĝas pri lia vivo. Vi ne rakontas unu al alia intimajn aferojn, nek pretas oferi ion grandan, sed reciprokaj servoj estas atendeblaj. Прия́тель  povas esti via samlernanto, kolego, ktp.

Друг  (amiko) estas la plej malgranda kategorio. Tio estas homo, al kiu vi fidas profunde, kiu gravas por vi, via pleja proksimulo ekster parenca rondo. Vi povas ne vidi unu la alian longan tempon, eĉ ne babili kaj loĝi en malsamaj landoj, sed se друг  bezonas ion vi devas lasi ĉion kaj helpi lin. La plej granda laŭdo estas nomi iun настоя́щий   друг  (vera amiko). Pro tio oni diras: настоя́щих   друзе́й   не   быва́ет   мно́го  (veraj amikoj ne povas esti multnombraj). Tio grave diferencigas la rusan nocion друг  de la angla friend, kiu pli proksimas al la rusa прия́тель . Oni povas havi nur unu-du-tri друг  aŭ eĉ ne unu, sed certe ne dekon aŭ pli.