Выбрать главу

La rusoj ĝenerale skeptike rilatas al же́нская   дру́жба  (virina amikeco), opiniante ke tio estas malstabila kaj provizora afero, ofte rompata, ĉefe pro konfliktoj rilataj al viroj. Kompreneble esceptoj ekzistas kaj estas laŭdataj.

Дру́жба  (amikeco) estas konsiderata tre grava valoro en la rusa kulturo, ĉar tio estas stabila kaj profunda rilato, bazita sur anima proksimeco, do ĝi ne dependas de socia statuso, bonfarto ktp. Rusa proverbo diras: ста́рый   друг  – лу́чше   но́вых   двух  (malnova amiko estas pli bone ol du novaj). Sinofero por amiko estas laŭdata: сам   погиба́й , а   това́рища   выруча́й  (vi mem pereu, sed kamaradon savu). Rompi amikecon estas grava fiaĵo, преда́тельство  (perfido).

Familiaj rilatoj

Redakti

Rusio estas sufiĉe progresema lando rilate la familion. Post la revolucio en 1917  estis realigitaj gravaj sociaj ŝanĝoj, speciale rilate la rolon de virino. Ekde la 1920-aj jaroj  virinoj en Rusio lernas, studas kaj laboras kaj havas la samajn rajtojn kiel la viroj. Do la usonaj filmoj en kiuj eĉ en la [:w:eo:1940-aj jaroj|1940-aj jaroj]] virinoj revis nur pri edziniĝo kaj hejmaj taskoj, jam tiutempe sonis al la rusoj arkaike.

Rilatoj inter la viroj kaj virinoj estas egalaj jure kaj ankaŭ de la morala vidpunkto. Kompreneble en subevoluintaj sudaj regionoj, speciale en Kaŭkazo, kie rusa loĝantaro preskaŭ tute mankas aŭ malabundas, patriarkia moralo ludas pli gravan rolon. Tamen en plejparto de Rusio intergenraj rilatoj similas al tiuj en Eŭropo — kompreneble kun certaj specifaĵoj.

Viro plu estas konsiderata глава́   семьи́  (familiestro). Tamen tio ne signifas ke li rajtas dikti sian volon. Ĉefe temas pri отве́тственность  (respondeco), kiu kuŝas sur liaj ŝultroj kaj foje pri ebleco diri реша́ющее   сло́во (finan vorton) en familia diskuto. Virinoj ricevas la saman edukadon, inkluzive je universitata nivelo, same laboras kaj poste okupas altajn postenojn. Virino kiel direktoro de firmao aŭ organizaĵo estas ofta afero, kvankam en plej altaj postenoj dominas viroj.

Де́ти  (infanoj) estas amataj kaj ofte eĉ tro dorlotataj en Rusio [1] . Kutime homoj preferas havi du aŭ tri infanojn. Sola infano estas konsiderata nesufiĉa kaj kutime tia malabundo klarigeblas per sanaj problemoj. Pli ol tri infanoj estas jam superabundo, laŭdata nur se haveblas kondiĉoj por komforta vivo de la familio. Familio kun pli ol tri infanoj havas specialan juran statuson: многоде́тная   семья́  (multinfana familio), kio donas al ĝi certajn avantaĝojn rilate la ŝtatajn subvenciojn ktp. Naski multajn infanojn sen havi sufiĉajn rimedojn estas konsiderata stulteco kaj senrespondeco. Homoj demandas tiukaze: Заче́м   нищету́   плоди́ть ? (Por kio multigi malriĉularon?)

Perforto ene de familio estas malpermesita de juro kaj kritikata de moralo. Nek муж  (edzo) rajtas bati жена́ (edzinon), nek ili rajtas bati ребёнок  (infanon). Oni ankoraŭ ne vokas policon se vidas ke patrino frapis pugeton de malobeema infano surstrate, sed обще́ственное   мне́ние  (komunuma opinio) riproĉos ŝin per rigardoj kaj eble eĉ vortoj. Kaj certe oni neniam povas bati aŭ eĉ tuŝi alies infanon, eĉ se li kaŭzas problemojn por vi. Parolu kun liaj gepatroj, ne kun eta aĉulo.

Seksaj rilatoj estas sufiĉe liberaj, necesas nur sekvi certajn regulojn rilate la aĝolimon . Tamen обще́ственное мне́ние  (komunuma opinio) pli favore traktas ĉi-kampe virojn ol virinojn. Oni konsideras aktivan seksan vivon normala por la viroj, sed almenaŭ iom riproĉinda por la virinoj. Tamen almenaŭ en grandaj urboj tiu diferenco estas malpli forta, plej ofte oni diros pri fraŭlino aŭ senedza virino: она́   де́вушка  / же́нщина свобо́дная  (ŝi estas fraŭlino/virino libera). Sed post geedziĝo oni pli valorigas ве́рность  (fidelecon) kaj постоя́нство  (stabilecon) en rilatoj, dum изме́на  (adulto) estas kondamnata (speciale se temas pri virinoj). En la rusa ne ekzistas speciala vorto tiucele, do изме́на  signifas ne nur adulton, sed perfidon ĝenerale.

Dum rilato ne estas formale registrita oni povas nomi sian partneron: мой   молодо́й   челове́к  (mia fraŭlo), моя́   де́вушка  (mia fraŭlino), мой   друг  (mia amiko), моя́   подру́га  (mia amikino). Se oni jam decidis geedziĝi kaj anoncis tion, oni uzas vortojn жени́х  (fianĉo) kaj неве́ста  (fianĉino). Se temas pri plenkreskuloj, kiuj ne planas formaligi sian rilaton, aŭ se temas pri adulto, do ekstergeedzeca rilato, oni povas uzi vortojn любо́вник  (amato) kaj любо́вница  (amatino). Rilate viron tiukaze eksteruloj povas uzi vorton ха́халь , kiu havas mokan kaj iom negativan nuancon.

Rilatoj inter супру́г  (geedzoj) estas egalrajtaj. Normale viro ne povas malpermesi al sia edzino ien iri, ion fari, devigi ŝin resti hejme ktp. Kompreneble ekzistas esceptoj, ĉefe en patriarkecaj familioj kun forta religia (kristana au islama) fono. Edzino povas havi прия́тель  aŭ eĉ друг  inter viroj, same kiel edzo povas havi ilin inter virinoj; tamen tio estas relative malofta afero.

La rusoj vivas per etaj familioj, kiuj konsistas el роди́тель  (gepatroj) kaj дитя́  (gefiloj). Rilatoj kun aliaj parencoj (granda familio) estas malpli fortaj. Oni povas renkontiĝi kun gepatroj semajnfine aŭ eĉ malpli ofte. Renkontiĝoj kun gefratoj estas kutime malpli oftaj. Rilatoj al gekuzoj estas tre malfortaj, oni povas renkontiĝi kelkfoje jare dum familiaj festenoj. Oni ŝercas, ke parencoj estas homoj, kiuj foje renkontiĝas kaj manĝas kuze kaze de ŝanĝo de ilia nombro (do kaze de ies morto aŭ naskiĝo). Ĉiu familio devas havi propran loĝejon, loĝi kun gepatroj estas konsiderata manko de matureco por fraŭloj kaj nervostreĉa afero por geedzoj.