Выбрать главу

Se rilatoj inter bofiloj kaj iliaj bopatroj estas bonaj, oni povas eĉ nomi ilin па́па  (paĉjo), оте́ц  (patro) kaj ма́ма (panjo), мать  (patrino) kaj respektive сыно́к  (filĉjo) aŭ до́чка  (filinjo) – tio estas ne tre ofta, sed laŭdata afero.

Oni ofte mokas rilaton inter зять  (bofilo) kaj тёща  (bopatrino). Unuflanke oni diras ke тёща  (bopatrino) ofte klaĉas pri зять  (bofilo) kaj komplotas kontraŭ li. Aliflanke oni diras ke ŝi klopodas dorloti lin kiel filon kaj regalas per frandaĵoj. La populara respondo de зять  (bofilo) pri kien li veturas semajnfine estas: к   тёще   на блины́  (al bopatrino por [manĝi] patkukojn ). Tamen longan mallarĝan vojon oni ofte nomas moke тёщин язы́к  (bopatrina lango).

Kutima afero estas kundrinkado de зять  (bofilo) kaj тесть  (bopatro), ja: как   с   зя́тем   не   вы́пить ? (ĉu eblas ne drinki kun bofilo?) Ofte ili kune faras iujn tipe virajn aferojn: riparas domon, fiŝkaptas, ĉasas ktp. Komuna komerco ankaŭ estas sufiĉe ofta kaj laŭdata afero, ja tiel patro helpas malrekte ankaŭ al sia filino.

Normale geavoj helpas varti genepojn, faras donacojn al ili ktp. Iuj progresemaj avinoj tamen protestas kontraŭ tiu kutimo, deklaras ke ili ne deziras malŝpari siajn maturajn vivojarojn kiel senpagaj vartistinoj, ke ili deziras ĝui la vivon dum varti bebojn estas tasko de nova generacio. Ambaŭ variantoj estas akcepteblaj, kvankam ĝenerale la unua estas pli kutima.

Finance ĉiuj familioj estas sendependaj. Tamen ofte gepatroj helpas al siaj infanoj eĉ post geedziĝo, ĉar kutime ili gajnas pli kaj malŝparas malpli. Tio povas esti rekta financa helpo aŭ donacoj forme de vestoj, pagitaj vojaĝoj, aŭtoj, apartamentoj ktp. Idoj malofte helpas al la gepatroj, ĉar kutime tiuj havas sufiĉe da mono forme de salajroj aŭ pensioj.

Pro malforteco de rilatoj inter eta familio plejparto de rusoj mem ne memoras ĝustajn vortojn por nomi tiujn parencojn. La plej uzataj vortoj estas: муж  (edzo), жена́  (edzino), сын  (filo), дочь  (filino), оте́ц  (patro), мать (patrino), тесть  (patro de edzino), тёща  (patrino de edzino), свёкор  (patro de edzo), свекро́вь  (patrino de edzo), зять  (edzo de filino), сноха́ , неве́стка  (edzino de filo), брат  (frato), сестра́  (fratino), двою́родный   брат (kuzo), двоюродная   сестра  (kuzino), дядя  (onklo), тётя , тётка  (onklino), племя́нник  (nevo), племя́нница (nevino), внук  (nepo), вну́чка  (nepino), дед , де́душка  (avo), ба́бушка  (avino), праде́душка  (praavo), праба́бушка  (praavino), пра́внук  (pranepo), пра́внучка  (pranepino).

Ĉiuj aliaj estas uzataj malofte: золо́вка  (fratino de edzo), де́верь  (frato de edzo), шу́рин  (frato de edzino), своя́ченица  (fratino de edzino), сват  (patro de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patro de bofilo), сва́тья , сва́ха  (patrino de unu el geedzoj rilate al gepatroj de lia partnero, ekzemple patrino de bofilo).

Ene de eta familio povas esti variaĵoj de rilatoj: сво́дный   брат  (filo de unu el gepatroj de alia deedzeco), сво́дная   сестра́  (filino de unu el gepatroj de alia deedzeco), единокро́вный   брат  / единокро́вная   сестра́ (laŭvorte: unusanga frat(in)o; filo de patro de alia geedzeco), единоутро́бный   брат  / единоутро́бная   сестра́ (laŭvorte: unuventra frat(in)o; filo de patrino de alia geedzeco), па́сынок  (duonfilo), па́дчерица  (duonfilino), о́тчим  (duonpatro), ма́чеха  (duonpatrino).

Konversacio

Redakti

Ĉiu konversacio komenciĝas de приве́тствие  (saluto) kaj finiĝas per проща́ние  (adiaŭo). Alparoli iun sen saluti aŭ foriri/ĉesi sen adiaŭi estas konsiderata malĝentilaĵo. Tiukaze oni diras moke: уйти́   по-англи́йски (foriri angle), ĉar oni kredas ke la angloj foriras sen adiaŭi.

La plje ofta saluto estas приве́т  (saluton). Ĝi estas uzata en ĉiuj neformalaj rilatoj — inter знако́мый , прия́тель , друг , sed ankaŭ inter samrangaj kaj samaĝaj partneroj kaj kolegoj. Ekzemple vi povas laŭvoje saluti iun – diri приве́т  kaj marŝi plu sen halti. Aŭ vi povas telefoni vian fratinon kaj komenci interparolon per приве́т .

Se necesas saluti homon pli aĝan, de pli alta socia rango aŭ nekonatan, oni diras здра́вствуйте  (laŭvorte: estu sana; ĉiam plurale!). Ekzemple vi povas saluti vian estron: Здра́вствуйте , Серге́й   Ива́нович ! aŭ komenci per tiu vorto dialogon en ŝtatoficejo aŭ vendejo: Здра́вствуйте ! Мне   ну́жно … (Saluton! Mi bezonas…). Oni povas diri ankaŭ singulare здра́вствуй , sed tiu formo estas uzata malofte, ĉefe por substreki distancon inter vi. Ekzemple viro povas saluti sian eksan edzinon: здра́вствуй , Ольга!