Выбрать главу

Se la unua grupo da vortoj estas pli-malpli akcepteblaj kaj sufiĉe ofte aŭdeblas, speciale en vira rondo, do la dua grupo uzeblas nur en ekstremaj cirkonstancoj por esprimi ekstremajn emociojn. En ĉiutaga parolo ilin uzas nur homoj el malaltaj sociaj tavoloj aŭ krudaj viroj, kiaj renkonteblas en ajna medio. Mi forte rekomendas al vi eviti ambaŭ vortogrupojn, almenaŭ ĝis vi bone orientiĝos en la lingvo.

Gestoj

Redakti

Dum renkontiĝo rusoj kutime пожима́ть   ру́ку  (manpremas) unu la alian. Tio estas normo por viroj. Laŭ etiketo la unua devas etendi la manon homo pli aĝa aŭ kun pli alta socia statuso, sed tio ne estas strikte sekvata regulo. Laŭ etiketo oni ne manpremas se temas pri grupo da homoj, ja tiukaze sufiĉas voĉe saluti la grupon, sed en realo rusoj kutime manpremas ĉiun persone. Рукопожатие  estas signo de akcepto, do ĝia manko estas signo de malakcepto kaj не   пода́ть   руки́  (ne etendi la manon) estas konsiderata ofendo. Se ruso malestimegas iun, li povas diri: я   ему́   руки́   не   пода́м  (mi ne donos al li la manon).

Oni ĉiam salutas per nuda mano. Nur malofte, en plej forta frosto surstrate oni povas manpremi en gantoj, sed tion devas iniciati homo kiu la unua etendas la manon kun la vortoj по-зи́мнему  (vintromaniere). Oni ĉiam salutas per dekstra mano. Se manoj estas malpuraj aŭ okupitaj, homo povas etendi la manon kaj montri ke oni premu ĉe pojno aŭ etendi maldekstran manon.

Manpremo devas esti ne tro forta (signo de agreso), nek febla (signo de indiferento). Inter trajtoj de forta, memfida homo estas кре́пкое   рукопожа́тие  (fortika manpremo). Dum manpremi oni kutime rigardas al okuloj unu de la alia kaj ridetas. Ĝi daŭras kelkajn sekundojn. Se homoj deziras montri, ke ili tra ĝojas vidi unu la alian, ili manpremas pli forte, movas la manojn kaj tio daŭras pli longe.

Virinoj kutime ne manpremas, kvankam iuj progresemaj inoj povas etendi la manon — same al viroj kaj virinoj. Tio estas ekzotikaĵo.

Brakumoj estas uzataj nur inter plej proksimaj друг  (amikoj) aŭ parencoj, kiuj delonge ne renkontiĝis. Tio estas signo de plena fido kaj granda ĝojo. Oni ne kisas dum saluti. Progresemaj junaj virinoj povas kisi unu la alian aŭ imiti kison francmaniere, tuŝante unu la alian per vangoj, sed tio estas malofta afero kaj praktikata inter подру́га  (amikino) aŭ almenaŭ прия́тельница  (kompaninoj).

Viro kaj virino povas promeni laŭstrate по́д   руку  (brak-ĉe-brake) aŭ взя́вшись   за́   руки  (man-en-mane), ne gravas ĉu ili estas geedzoj, gefianĉoj aŭ simple прия́тель  aŭ друг . Foje oni povas vidi knabinojn aŭ (malpli ofte) junulinojn promeni man-en-mane surstrate. Inter viroj tio ne estas kutime, sola escepto povas esti gejoj .

Se virino eliras aŭton aŭ buson aŭ transpaŝas lavon aŭ iras supren aŭ malsupren laŭ ŝtuparo ktp, viro devas etendi manon al ŝi. Tio estas ne malestima gesto, sed normala ĝentilaĵo. Virino kaj viro povas tuŝi unu la alian, ekzemple klaki laŭ ŝultro aŭ mano ktp. Sed neniu rajtas tuŝi mamojn aŭ pugeton de virino, tio estas kruda konduto, ofendo tuj punenda per пощёчина  (vangofrapo).

Inter aliaj gestoj menciindas jenaj.

Levita указа́тельный   па́лец  (montrofingro) signifas: “Atenton!” Se oni levas kaj svingas ĝin dekstren — maldekstren, tio signifas: “Ne, vi malpravas”. Se oni levas ĝin kaj kun rideto montras direkte al vi, tio signifas: “Jes, vi pravas! Ĝuste!”

Levita сре́дний   па́лец  (mezfingro) signifas: “Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.

Levita большой па́лец  (dikfingro) signifas: “Bone! Ĉio en ordo!”

Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj je rondeto kun aliaj fingroj levitaj, signifas: “Ok, bone”.

Dikfingro kaj montrofingro kunigitaj levitaj kaj disigitaj V-forme signifas: “Venko!”

Dikfingro ŝovita inter montrofingro kaj mezfingro kaj direktita al kunparolanto nomiĝas фи́га  aŭ фи́гушка  kaj signifas: “Neniukaze! Spit!” Tio estas iom infaneca, tamen sufiĉe ofenda gesto.

Ладо́нь  (manplato) levita kaj turnita al kunparolanto signifas: “Haltu!”

Рука́  (brakoj) krucigitaj kaj levitaj antaŭ si signifas: “Ĉesu!”

Brako fleksita ĉe kubuto kaj direktita al kunparolanto (foje kun alia brako metita sur ĝin ĉe kubuto) signifas: “Spit! Forfikiĝu!” kaj estas kruda ofendo.

Krome levitaj fingroj povas signifi respektivan nombron.

Se oni deziras haltigi aŭton (inkluzive taksion), do oni staras vojrande kaj etendas brakon horizontale. Tio nomiĝas голосова́ть  (voĉdoni).

Superstiĉoj

Redakti

Same kiel ĉiu nacio la rusoj havas plurajn суеве́рие  (superstiĉojn), do ni listigu nur kelkajn, plej popularajn.

Oni ne devas manpremi aŭ entute babili super поро́г  (sojlo), do kutime invitas eniri por manpremi kaj babili ene.

Oni timas elbuŝigi iun bonan prognozon, do se tio tamen okazis, oni kraĉas trifoje (fakte nur imitas buŝe) trans maldekstra ŝultro aŭ frapas trifoje laŭ ligno, kvazaŭ fortimigante la malbonon. Se iu forgesis tion fari, oni diras al li: сплюнь ! (kraĉu!) aŭ постучи́ ! (frapu!)

Oni kredas ke se nigra kato transkuris la vojon, tio aŭguras malbonon. Do oni foje forpelas чёрная   ко́шка (nigran katon) por eviti tion.

Oni kredas ke oni ne devas свисте́ть  hejme, ĉar tiukaze mono en tiu domo malaperos.

Oni kredas ke birdo, enfluginta domon, aŭguras ies morton, do klopodas forpeli ĝin.

Oni preferas dum sufiĉe longa tempo ne rakonti pri gravediĝo kaj post nasko de la bebo dum almenaŭ kelkaj semajnoj montri lin al neniu por не   сгла́зить  (ne envulti). Speciale danĝeraj estas konsiderataj homoj kun nigraj okuloj.