Выбрать главу

Iuj homoj ne ŝatas la nombron 13, sed multaj aliaj ĝin speciale ŝatas.

Plejparto de la rusoj pli aŭ malpli kredas je астроло́гия  ( astrologio ), do konas sian знак   Зодиа́ка  ( Zodiako -signon), legas гороско́п  ( horoskopo ) ktp. Iuj kredas ankaŭ je diversaj rakontoj pri астра́льные   тела́  ( astralaj korpoj ), переселе́ние   душ  ( reenkorpigo de animoj ) ktp. Plejparto de la rusoj konsideras sin ortodoksuloj , sed preĝejojn regule vizitas apenaŭ 3% kaj same malmultaj regule preĝas hejme.

Gastoj

Redakti

La rusoj ŝatas ходи́ть   в   го́сти  (gasti) kaj принима́ть   госте́й  (gastigi). Tio estis pli ofta afero antaŭe, sed nun, post transiro al la kapitalisma modelo kaj akompana ĝin konsumisma socio, homoj iĝis pli fermitaj kaj malpli komunikemaj. Tamen foje tio okazos, do vi devas scii kiel себя́   вести́  (konduti).

Unue ni diru, ke se ruso invitas vin al sia hejmo vi devas akcepti tion, ĉar tio estas signo de дру́жба  (amikeco) kaj дове́рие  (fido). La rusoj ne estas same akurataj kiel la germanoj, tamen malfruiĝo je pli ol 15 minutoj estas konsiderata malĝentilaĵo, do prefere venu вовремя  (ĝustatempe). Kutime gastoj alportas ion, ĉar veni с пусты́ми   рука́ми  (kun malplenaj manoj) estas malĝentile. Tio povas esti буке́т   цвето́в  (florbukedo) для хозя́йки  (por mastrino), коро́бка   конфе́т  (skatolo da bombonoj), буты́лка   вина́ / шампа́нского  / коньяка́ (botelo da vino/ĉampano/konjako).

Post eniri кварти́ра  (apartamenton), kie loĝas plejparto de la rusoj, aŭ дом  (domon) necesas senŝuĝi. Rusio havas diferencajn sezonojn, do ofte surstrate estas malpure kaj ne decas marŝi en malpuraj ŝuoj en loĝejo. Oni povas proponi al gastoj та́пок  (pantoflojn). Iuj alportas ŝuojn kun si, kio speciale bonas en vintro, kiam stratŝuoj estas tro varmaj kaj grandaj.

Poste homoj babilas, infanoj ludas. Ne estas kutime proponi drinkaĵojn al gastoj tuj post eniri loĝejon. Poste ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ tablo, sur kiu jam staras manĝaĵoj kaj drinkaĵoj kaj kune manĝas, drinkas, tostas ktp. Rusaj тост  (tostoj) diferencas de tiuj okcidentaj, ja tio estas ne mallongaj unuduvortaĵoj, sed kutime kelkaj frazoj, foje rakontetoj, kiuj enhavas bondezirojn, spritajn aŭ saĝajn rakontojn ktp. Dum tosto ĉiuj silente aŭskultas, manĝi aŭ paroli dume estas malĝentilaĵo. Poste ĉiuj ĝoje aprobas, ridas, чокаться  (tintigas la pokalojn) kaj drinkas. Foje oni leviĝas tiucele, kutime se тосту́ющий  (tostanto) proponis toston por iu grava, alte estimata afero. Ofte oni tostas je belaj virinoj kaj tiukaze viroj leviĝas preskaŭ ĉiam. Se tosto estas grava la tostanto povas aldoni до   дна́ ! (ĝisfunde!), kio signifas ke nesesas drinki la tutan pokalon.

Malgraŭ populara onidiro, la rusoj ne estas pli drinkemaj ol ekzemple la poloj aŭ germanoj. Drinki в одино́чку  (sola) estas konsiderata signo de алкоголизм  ( alkoholismo ), do malofta afero. Kutime oni drinkas nur dum amikaj aŭ parencaj vizitoj, ritaj ceremonioj (geedziĝo, naskiĝtago, funebro), komercaj intertraktoj (pli ĝuste — post ili). Virinoj kutime drinkas вино́  ( vinon ), viroj во́дка  ( vodkon ) aŭ aliajn кре́пкий   напи́ток (fortajn drinkaĵojn) kiel конья́к  ( konjakon ) aŭ ви́ски  ( viskion ), sed ne ekzistas striktaj reguloj tiukampe.

Se vi ne deziras drinki nun aŭ tute drinkas neniam, vi povas simple diri: я   не   пью́  (mi ne drinkas). Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri persona elekto, kiu koncernas neniun. Foje en popoleca medio oni povas protesti kaj admoni, konsiderante tion malestimo. Tiukaze sufiĉas diri: мне   нельзя́  (estas malpermesite por mi) aŭ я завяза́л  (laŭvorte: mi nodis; reale: mi ĉesis). Tio implicite sugestas iujn sanproblemojn, do aspektas kiel nedisputebla objektiva kialo. Do vi ne drinkas kun tiuj homoj ne ĉar vi malestimas ilin, sed ĉar vi ne povas tion fari pro via sano.

Same pri manĝaĵoj. Хозя́йка  (mastrino) ĉiam regalos vin kaj proponos доба́вка  (aldonaĵon), sed tio ne signifas ke vi devas tro manĝi. Simple diru: доста́точно  (sufiĉas) aŭ я   на   дие́те  (mi sekvas dieton), la dua speciale validas por virinoj.

Se vi laciĝis sidi, vi povas stariĝi kaj lasi la tablon por iom promeni, ludi kun infanoj, helpi al хозя́ин  (mastroj). Ne ekzistas strikta tempo kiam oni povas reveni hejmen. Kutime oni gastas du-tri-kvar horojn. Ajnakaze la gastigantoj devas havi tempon por ordigi kaj lavi ĉion post foriro de la gastoj kaj enlitiĝi ne tro frue. La rusoj kutime enlitiĝas je la 10a, plus-minus unu horon. Memoru ke la periodo de la 10a vespere ĝis la 10a matene estas nomata вре́мя   тишины́  (tempo de malbruo), kiam oni ne rajtas laŭte krii, muzikumi, ion ripari ktp.

Festoj kaj festenoj

Redakti

La rusoj ne estas speciale festemaj, tamen ekzistas certaj kutimoj kaj neskribitaj reguloj tiukampe.

Personaj festoj

Redakti

Naskiĝtago

Redakti

La ĉefa persona пра́здник  (festo) estas день   рожде́ния  (naskiĝtago). La rusoj festas ĝin je la sama tago aŭ, se tio ne eblas, poste, ekzemple semajnfine. Festeni naskiĝtagon antaŭ ĝia alveno estas konsiderata плоха́я приме́та  (malbona signo).