Выбрать главу

Tio estas ordinara festo, kiu kunigas ĉefe familianojn kaj proksimajn geamikojn. Se temas pri gravulo, li povas inviti dekojn da gastoj, inter kiuj grandan parton konsistigos liaj partneroj, ja temas pri grandparte publikrilatista  aranĝo. Por naskiĝtago de infanoj oni kutime invitas nur infanojn por ke ili mem festenu kaj ludu. Plenkreskuloj sidas aparte kaj kutime temas pri manpleno de proksimaj parencoj.

Geedziĝo

Redakti

La rusoj kutime geedziĝas, do жени́ться  (por viroj), выходи́ть   за́муж  (por virinoj) en la aĝo de 20 ĝis 30 jaroj. Se virino ne edziniĝis ĝis 30-jariĝo oni nomas ŝin (malĉeeste) ста́рая   де́ва  (maljuna virgulino) kaj viron — ста́рый   холостя́к  (maljuna fraŭlo). Se 20-jara fraŭl(in) estas konsiderata normo, do 40-jara jam estigas kompaton.

Kutime geamantoj iun tempon живу́т   вме́сте  (kunvivas), foje tio daŭras jarojn. Tia rilato havas nenian juran statuson kaj estas nomata сожи́тельство  (kunvivado) kaj estas konsiderata nura antaŭŝtupo al normala familio kun reciproka respondeco. Oni povas nomi sin муж  (edzo) kaj жена́ , sed por eksteruloj temas pri nuraj сожи́тель  (kunvivulo) kaj сожи́тельница  (kunvivulino), kio havas iom negativan nuancon.

Se ili finfine decidis jure registri sian rilaton, okazas сва́дьба  (geedziĝo). Antaŭe ĝin anticipis сватовство́ (svatiĝo) — ceremonio dum kiu reprezentantoj de la fianĉo oficiale petis aprobon de lia edziĝopeto ĉe la fianĉina familio. Sed tiu ceremonio malaperis kune kun patriarka socio. Fianĉino nun memstare faras decidon kaj ofte nur poste informas pri tio siajn gepatrojn.

La gefianĉoj iras al loka отде́л   ЗАГС  (siglo: отде́л   запи́си   а́ктов   гражда́нского   состоя́ния , do sekcio de registriĝo de la enskriboj pri civitana stato) — ŝtata institucio, kiu registras naskiĝojn, geedziĝojn kaj mortojn. Tie ili prezentas sian peton kaj elektas daton kiam okazos la ceremonio.

En respektiva tago жени́х  (fianĉo) venas al domo de неве́ста  por preni ŝin. Li ne devas vidi ŝin en tiu tago antaŭe. Okazas la tiel nomata вы́куп  (elaĉeto), sed anstataŭ pagi monon li simple legas poemojn kaj plenumas diversajn taskojn, postulitajn de свиде́тельница  (laŭvorte: atestantino, reale: amikino de fianĉino). Tio estas humura afero, kiun oni fotas kaj filmas por poste ridi kune. La fianĉo estas en костюм  (kompleto), la fianĉino en сва́дебное   пла́тье  (edziniĝa robo), kutime blanka kaj longa, sed foje malloga kaj roza.

Poste bele vestitaj gepatroj de ambaŭ flankoj, gefianĉoj kaj gastoj venas en aŭtoj al ЗАГС  kie okazos бракосочета́ние  (formala geedziĝo). Tie ŝtatoficistino diros al ili solenajn vortojn kaj donos paperon, kiun молодожёны  (novgeedzoj; ĉiam plurale!) subskribos. Tuj poste ili interŝanĝos обруча́льное   кольцо́ (geedzajn ringojn). La rusoj portas ilin sur la dekstra mano sur безымя́нный   па́лец  (ringofingro).

Poste oni iras al ве́чный   ого́нь  ( eterna flamo  por meti florojn ĉe memorialo al la viktimoj kaj herooj de la Dua mondmilito . Poste oni veturas tra la urbo por fari fotojn en belaj lokoj. Kutime oni dungas tiukaze фото́граф  (fotiston) kaj видеоопера́тор  (filmiston), kiuj poste faros fotoalbumon kaj filmeton.

Fine oni venas al anicipe mendita кафе́  (kafejo) aŭ рестора́н  (restoracio), kie okazas la geedziĝa festeno. Kutime oni invitas kelkdek personojn, de 40 ĝis 60. Oni manĝas, drinkas, bondeziras, enmanigas donacojn, dancas, ludas ktp. Antaŭe la festeno daŭris tri tagojn, sed nun tio okazs nur en kamparo dum la urbanoj ĉiam festenas unutage.

Funebro

Redakti

Tio estas ne festo, tamen ĝi ne eviteblas en la vico de la plej gravaj personaj ceremonioj.

По́хороны  (entombigo; ĉiam plurale!) okazas je la tria tago, la kalkulado komenciĝas ekde la tago de la morto. Oni prenas поко́йный , уме́рший , iom kruda поко́йник  (mortinton) hejmen kaj metas en iu ĉambro en malfermita гроб  (ĉerko) por ke parencoj, geamikoj kaj proksimuloj povus viziti kaj adiaŭi lin. En la domo oni kovras ĉiun spegulojn per kurtenoj por ke animo de la mortinto ne rigardu en ilin kaj ne komprenu, ke ĝi ne plu videblas.

Poste oni metas la ĉerkon sur катафа́лк  (ĉerkoveturilo) aŭ ordinaran veturilon iom adaptitan kaj sekvas al кладбище  (tombejo). Se temas pri gravulo aŭ eta loĝloko, kie tombejo proksimas kaj vojoj estas malplenaj, oni povas porti la ĉerkon sur ŝultroj, kion plenumas kelkaj fortikaj viroj. Antaŭ ĝi oni disĵetas florojn kaj abiajn branĉojn. Se li havis ŝtatajn premiojn, iu el parencoj povas porti ilin antaŭe sur kuseno, alia povas porti portreton, aliaj вено́к  (florkronojn). Povas ĉeesti духово́й   орке́стр  (blovorkestro), ludanta funebrajn melodiojn.

En tombejo oni elfosas моги́ла  (tombon) du metrojn profundan. Sacerdoto (se temas pri religiema familio, do oni invitis lin) legas la lastan edifon, ĉiuj проща́ться  kun la mortinto, oni fermas la ĉerkon kaj sinkigas ĝin per ŝnuroj en la fosaĵon. Poste oni ĵetas simbolajn terbulojn. Fine entombigistoj superŝutas la tombon, lasinte supre monteton el tero.

Poste ĉiuj revenas hejmen aŭ al la anticipe mendita manĝejo kie okazas поми́нки  (funebra festeno; ĉiam plurale!). Dum ĝi oni manĝas, drinkas kaj rememoras la mortinton. Nepre ĉeestas kelkaj ritaj pladoj kaj пиро́г (kukoj). Oni ne povas uzi ви́лка  kaj нож , ĉar tiuj akraj aĵoj estas kaŝataj dum la tuta funebra periodo. Tiu ceremonio ripetiĝas je la 9a kaj 40a tagoj.

Sur моги́ла  kutime oni unue starigas деревя́нный   крест  (lignan krucon) kaj nur post duonjaro, kiam la tero jam malmoliĝis kaj la tombo stabiliĝis, oni starigas pli fortikan па́мятник  (memorŝtonon), kutime el мра́мор ( marmoro ).