Выбрать главу

Ekde 2007  el la siberia urbo Tjumeno  ekis tradicio marŝi kun portretoj de la prauloj-veteranoj, kiu nomiĝas Бессме́ртный   полк  ( Senmorta regimento ). Alia relative nova, sed jam profunde enradikiĝinta tradicio estas гео́ргиевская   ле́нта  (rubandoj de Sankta Georgo ), kiujn oni ligas al siaj vestoj (ofte ankaŭ al aŭtoj) kiel simbolon de memoro. Oni distribuas tiun rubandon anticipe kaj senpage, vendi ĝin estas malpermesite, kvankam foje tio okazas.

Kompreneble ne ĉiuj festas tiel kviete kaj profunde. Por multaj, speciale por junuloj kaj malbone edukitaj personoj День   Побе́ды  (la Tago de la Venko ) estas nura preteksto por festeni, foje diboĉe. Surstrate vi renkontos aŭtojn, sur kiuj aperas bravaj surskriboj kieclass="underline" Спаси́бо   де́ду   за Побе́ду ! (Dankon al avo pro la Venko!) На   Берли́н ! (Al Berlino!) Т-34 (aludo al la fama sovetia tanko  de la Dua mondmilito). Ili svingas la flagojn, inkluzive tiun ruĝan, sub kiu batalis la Ruĝa Armeo , hurlas kaj ĉantas rimajn sloganojn. Iuj vestiĝas en tiutempa uniformo, dispentras kaj ornamas siajn aŭtojn kvazaŭ tankojn ktp. Do temas pri siaspeca karnavalo. Oni povas ŝti aŭ malŝati tion, sed ĝenerale temas pri sendanĝera afero.

Kompreneble listo de la ŝtataj festoj estas pli longa, sed ĉiuj aliaj (la Tago de la Konstitucio, Tago de Rusio ktp) en realo estas nuraj ripoztagoj, kiujn la popolo ne konsides veraj festoj.

Militistaj

Redakti

Ekzistas pluraj militistaj festoj por ĉiu armea branĉo. La plej famaj kaj vaste festataj estas День   пограни́чника  (la Tago de Limgardisto) festatata la 28an de majo, kaj День   Вое́нно-Морско́го   Фло́та  (la Tago de la Mararmeo) festata en la lasta dimanĉo de julio, День   Возду́шно-Деса́нтных Войск  aŭ sigle День   ВДВ  (la Tago de la Paraŝutistaj Trupoj) festata la 2an de aŭgusto.

En tiuj tagoj viroj, iam servintaj en tiuj ĉi militbranĉoj, sin vestas en uniformo kaj venas al urbocentro. Unue okazas solenaĵoj kiel metado de floroj al ве́чный   ого́нь , koncertoj ktp. Poste ili kutime vagadas tra la urbo, drinkas, brakumas unu la alian kaj ofte petolas (sin banas en fontanoj ktp).

Ĉion ĉio akompanas abunda drinkado, do tiuj homoj, ofte el malaltaj sociaj tavoloj kaj ne multe edukitaj, kondutas sufiĉe krude. Pro tio en pluraj urboj la aŭtoritatoj klopodas forveturigi ilin eksterurben kie ili festenos sen ĝeni iun. Se tio ne okazas, la urbanoj simple klopodas eviti grupojn de tiuj ebriaj tumultuloj. Kompreneble polico ĉiam akompanas ilin je ioma distanco kaj kontrolas ke ili ne faru gravajn deliktojn.

Urbotagoj

Redakti

Ekde la 1980-aj jaroj  ĉiu urbo kaj multaj vilaĝoj en Rusio festas tagon de sia fondiĝo — День   го́рода  (la Tago de la Urbo). En tiu tago oni aranĝas plurajn koncertojn, spektaklojn, konkursojn, amuzaĵojn por homoj de ĉiuj aĝoj kaj interesoj. Malfruvespere okazas пра́здничный салю́т  (festa saluto), kiam ĉielon kovras eksplodoj de pluraj artfajraĵoj.

La Internacia Tago de Protektado de Infanoj

Redakti

Ĉiujare la 1an de junio oni festas Междунаро́дный   день   защи́ты   дете́й  (la Internacia Tago de Protektado de Infanoj). En tiu tago oni aranĝas koncertojn, prezentaĵojn ktp. Ĝi estas precipe formala festo, aranĝata de la aŭtoritatoj, tamen tio estas ankaŭ bona preteksto donaci ion al infanoj, helpi al malzorgataj infanoj ktp.

Neoficialaj

Redakti

Bapto de Sinjoro

Redakti

Креще́ние   Госпо́дне  ( Bapto de Sinjoro ), kutime mallonge Креще́ние  (Bapto) estas festata la 19an de januaro. Ĝin akompanas specifa rito, kiu havas nur parte kristanan karakteron. En tiu tago Johano Baptisto  baptis Jesuon, do memore al tiu evento tra la tuta Rusio oni eltranĉas truojn en glacio sur riveroj kaj lagoj (ĝi jam estas dika tiel ke oni povas marŝi laŭ riveroj, eĉ veturi en aŭtoj), ortodoksaj sacerdotoj benas ĝin kaj homoj mergiĝas tien por kelkaj sekundoj, foje ĝis unu minuto. Kompreneble akvo estas glacie malvarmega, do necesas bone pripensi, ĉu via organismo eltenos tioman streĉiĝon aŭ ne. Tio estas nedeviga afero eĉ por la kredantoj, des pli por ĉiuj aliaj.

Multaj homoj kredas je saniga efiko de tiu ĉi proceduro, sed en realo malsanulejoj post ĉiu festo plenas je malvarmumiĝintaj homoj kun diversaj malsanoj. Oni ne rekomendas post tio drinki, ja tio estas nur plia ŝarĝo je la arterioj. Nur varma teo estas akceptebla.

Maslenico

Redakti

Ма́сленица  ( Maslenico , Butersemajno)

Fakte tio estas rusa karnavalo, kiu nur laŭ datoj ligiĝas al la kristana Pasko , sed en realo havas paganan karakteron. Oni festas ĝin en la dua duono de januaro — la unua duono de februado, depende de Pasko. Ĉiuj mastrinoj bakas блин  (patkukojn) kaj reagas per ili ĉiujn. Oni multe promenas, ludas, petolas. Antaŭe oni veturadis laŭstrate, dancis en maskoj ktp, do plenumis ĉiujn karnavalajn frenezaĵojn. Kulmino de la festo estas bruligado de pupo, kiu simbolas зима́  (vintron). Oni nomas tion про́воды   зимы́  (adiaŭo al vintro; la unua vorto ĉiam plurale!). La kristana eklezio ne sukcesis siatempe venki tiun ĉi feston, do akceptis ĝin kiel popole-kristanan. En ĉiuj urboj kaj vilaĝoj en tiuj tagoj okazas surstrataj festenoj, konkursoj, folkloraj eventoj ktp.

Па́сха  (Pasko) havas ĉiujare malsaman daton, sed kutime tio okazas ĉirkaŭ mezo de aprilo. La kredantoj en tiu tago plenigas la preĝejojn dum ĉiuj aliaj simple ĝuas varman printempan aeron, promenas surstrate, ornamas siajn domojn per branĉetoj de ве́рба  ( saliko ), kiu en Rusio anstataŭas la mankantan оли́ва  ( olivon ), manĝas пасха́льный   кули́ч  (paskokukon) kaj interbatiĝas per ovoj, farbitaj kaj ornamitaj. Oni batas unu ovon kontraŭ alia kaj malgajnas ulo kies ovo rompiĝis la unua.