Jen la buso venis, ĝiaj дверь (pordoj) malfermiĝis kaj homoj impetis enen. Mankas reguloj aŭ tradicioj tiukampe, do vi povas eniri tra iu ajn pordo. Kompreneble necesas unue lasi vojon al elirantoj. En buso vi povas stari aŭ sidi laŭplaĉe. Mi preferas stari, ĉar se venas iu пожило́й челове́к (maljunulo), бере́менная (gravedulino) aŭ же́нщина с ребёнком (virino kun etulo), laŭ tradicio oni devas уступи́ть ме́сто (cedi sidlokon) al ili. Ne ĉiuj faras tion, sed publika opinio kondamnas tiajn fiulojn. Estimi malfortajn kaj maljunajn estas unu el la kernaj valoroj de la rusa etiko.
Kiel pagi en buso? Kutime oni pagas per нали́чные (kontanta mono), sed en grandaj urboj uzeblas ankaŭ veturkartoj kiuj ebligas pagi per mono, metata tien per specialaj maŝinoj (ili staras ĉe haltejoj). Ĉiam pli ofte akcepteblas ankaŭ ба́нковская ка́рта (bankokartoj). Trolebuso en Moskvo Al kiu pagi? Vin aliros билетёр / конду́ктор (biletisto/konduktoro), plej verŝajne virino, ofte aĝa kaj korpulenta. Ŝi marŝos tra salono laŭte parolante: Кто вошёл — опла́чиваем за прое́зд (Kiu eniris — pagu la veturon). Se homoj malmultas ŝi povus sin turni rekte al vi: Молодо́й челове́к , опла́чиваем за прое́зд (Junulo, pagu la veturon).
Трамва́й [Tramo]
En la rusa mankas sengenraj kaj senaĝaj alparolaj vortoj. La sovetia това́рищ (kamarado) estas tro politika kaj jam arkaiĝis, uzeblas kiel alparolo nur en la eta komunista medio. La malnova господи́н (sinjoro) sonas tro burĝe kaj oficiale, oni uzas ĝin nur en tre oficiala medio. Do kutime rusoj alparolas unu alian, indikante aĝon kaj sekson. Де́вочка (knabino), де́вушка (junulino), же́нщина (virino), ба́бушка (avino), foje ба́рышня (fraŭlino; tio sonas jam iom petoleme kaj pli konvenas al vira buŝo). Ма́льчик (knabo), па́рень (junulo; sonas iom simplece, pli konvenas al ina buŝo), молодо́й челове́к (laŭvorte: juna homo; neŭtrala alparolo, sed kutime uzata de inoj), мужчи́на (viro; universala alparolo), де́душка (avo). Pli simpla homo el malaltaj socitavoloj povas alparoli vin neformale: чува́к (bubo), брата́н (fraĉjo), мужи́к (viro), друг / друга́н / дружи́ще (amiko). Tio estas ne ofendo, nur pli simpla kondutmaniero.
Foje homoj svarmas tiom dense, ke biletistino ne povas trapuŝiĝi kaj nur petas: Передава́йте за прое́зд (Transdonu veturpagon). Tiukaze vi povas simple doni monon al iu ajn homo, kiu staras aŭ sidas pli proksime al ŝi kaj diri: Переда́йте , пожа́луйста , за прое́зд (Bonvolu transdoni veturpagon). Se vi veturas ope, diru: Переда́йте за двои́х / трои́х (Transdonu por du/tri homoj). Se la sumo estis ne ronda, baldaŭ vi ricevos сда́ча (redonmonon). Tiukaze iu diros: Возьми́те сда́чу (Prenu redonmonon). Homoj eniras kaj eliras je ĉiu haltejo, eble via transdoninto jam malaperis, do atentu la vortojn: Кто передава́л за прое́зд ? Возьми́те биле́т / сда́чу (Kiu transdonis veturpagon? Prenu bileton/redonmonon). Ĉiakaze ne forgesu diri: Спаси́бо ! (Dankon!).
Post ricevi bileton konservu ĝin ĝis la fino de la veturo. Apenaŭ aperos контролёр (kontrolisto), tamen кондуктор (konduktoro) mem povas forgesi vian vizaĝon kaj demandi: У вас есть билет ? (Ĉu vi havas bileton?). Tiukaze vi simple montros la pruvon, ke vi estas ne безбилетный пассажир (senbileta pasaĝero), plej ofte nomata ŝerce заяц (leporo) — ne demandu min kial.
Alia prolemo en superplena buso estas trapuŝiĝi al вы́ход (elirejo). Demandu homojn, kiuj staras antaŭ vi: Выхо́дите ? (Ĉu vi eliras?). Se ili respondos да (Jes) kaj tio signifas ke vi povas trankvile atendi halton kaj eliri post ili. Se ili diros нет (ne), poste ili flankeniĝos por lasi vojon al vi. Nun vi scias kiel demandi kaj respondi en tiaj kazoj. En la plej ekstremaj kazoj pli facile estas ne flankeniĝi, sed eliri por liberigi trairejon kaj poste eniri denove.
Se vi sentas vin perdiĝinta aŭ ne rekonas pejzaĝon malantaŭ fenestro, demandu iun dum halto: Прости́те , это кака́я остано́вка ? (Pardonon, kiu haltejo estas?). Мне нужна́ Кра́сная пло́щадь (Mi bezonas Ruĝan Placon). Apudulo respondos: Это Тверска́я . Вам / тебе́ че́рез одну́ (Tio estas Tverskaja. La via/cia [haltejo] estos post unu [do preterlasu unu kaj eliru en la dua]) aŭ: Ра́но ещё , че́рез три остано́вки (Ankoraŭ estas frue, post tri haltoj). Sed eble li emociiĝos: Это ва́ша / твоя́ ! (Tio estas la via/cia!). Tiukaze saltu rapide. Se дверь (pordoj) jam fermiĝis, laŭte petu ŝoforon: Откро́йте две́ри , пожа́луйста ! (Bonvolu malfermi la pordojn!). Espereble tio helpos.