Выбрать главу

Multaj homoj fumas, sed foje forgesas зажига́лка  (fajrigilon) aŭ спи́чка  (alumetojn), do ili povas peti vian helpon: Прикури́ть   не   найдётся ? (Ĉu vi povus bruiligi cigaredon?) aŭ eĉ simple Огонька́   не   найдётся ? (Ĉu vi havas fajron?)

Foje mankas al iu ne nur fajrigiloj, sed ankaŭ la cigaredoj, do li (ĉiam temas pri viro) povas demandi vin: Сигаре́тки   не   найдётся ? (Ĉu vi havas cigaredon?) aŭ Закури́ть   не   найдётся ? (Ĉu vi havas ion por fumi?) Se vi ne fumas simple respondu: Не   курю́  (Mi ne fumas). Kutime tio finas la konversacion. Tiu demando popularas ankaŭ ĉe huliganoj kiel komenco de dialogo, dum kiu ili transiras al akuzoj pri malestimo ktp kaj fine atakas la homon, sed tio estas malofta afero kaj povas okazi ĉefe en malbona kvartalo kaj malfruvespere.

Ofte oni demandas ankaŭ pri situo de iuj konstruaĵoj aŭ institucioj, stratoj ktp. Не   подска́жете , где   нахо́дится   ближа́йшая   остано́вка ? (Ĉu vi povus sugesti kie troviĝas la plej proksima haltejo?) aŭ Как   пройти́   до   де́тской   поликли́ники ? (Kiel atingi porinfanan poliklinikon?) aŭ как попа́сть   на   у́лицу   Респу́блики ? (Kiel trafi la straton de Respubliko?)

Se vi ne havas respondon aŭ viaj lingvokonoj ankoraŭ ne sufiĉas, respondu mallonge: Прости́те , я   не   ме́стный  (Pardonon mi estas ne lokano) aŭ Прости́те , я   не   зна́ю  (Pardonon, mi ne scias).

Estu sincera!

Redakti

Fina rimarko. Memoru ke en la rusa kulturo malgraŭ valoreco de ĝentila konduto oni estimas откры́тость  (malfermitecon) kaj и́скренность (sincerecon). Do se homo rekte (sed laŭeble ĝentile) esprimas siajn pensojn kaj sentojn, oni aprezas tion kaj inverse. Eksterlandanoj foje konsideras tion kruda konduto, sed temas pri la kultura specifaĵo, kie grandan rolon ludas кра́йность  (ekstremaĵoj).

La rusoj ne kutimas al dialogoj usonstilaj: How are you? — Fine! (Kiel vi fartas? — Perfekte!), okazantaj laŭvoje. Se vi demandas la ruson: как дела́ ? (Kiel statas viaj aferoj?) estu preta ke li haltos kaj vere rakontos al vi pri siaj aferoj. Li povos rakonti pli aŭ malpli detale — tio dependas de via proksimeco — sed tio estos vera rakonto, ja vi demandis, do vi interesiĝas. Se poste li komprenos ke en realo vi ne interesiĝis pri lia vivo kaj la demando estis formala, tio estos konsiderata неи́скренность  (malsincereco), preskaŭ ofendo kaj certe malaltigos vian valoron en liaj okuloj kaj apenaŭ iam vi gajnos lian fidon.

Vi ne nepre devas samopinii pri ĉio, ja en la rusa ekzistas du malsamaj vortoj: пра́вда  (vero) kaj и́стина  (absoluta vero). La rusoj komprenas ke ĉiu homo havas sian vidpunkton, kaŭzitan de liaj personaj cirkonstancoj. Ekzemple pasaĝero de taksio opinias ke pago estas tro alta (ĉar li havas etan salajron), dum taksiisto konsideras ĝin tro malalta (ĉar grandparte ĝin ricevos firmao dum li gajnos nur etan procentaĵon). Kiel oni diras en Rusio: у   ка́ждого   своя́   пра́вда  (ĉiu havas propran veron), sed foje aldonas но   и́стина   одна́  (tamen la absoluta vero estas unusola).

Do estu sincera kaj malferma en Rusio kaj vi certe trovos plurajn bonajn прия́тель  kaj espereble eĉ настоя́щий   друг  (verajn amikojn).