Выбрать главу

Ĉio dirita aplikeblas ankaŭ al трамва́й  (tramo) kaj тролле́йбус  (trolebuso). Iuj diferencoj ekzistas nur rilate alian popularan publikan transportilon, pri kiu ni parolos nun.

Маршрутное такси (Itinera taksio)

Redakti

В маршру́тке [En itinera taksio]

Маршру́тка [Itinera taksio]

Tiujn бе́лый  (blankajn) aŭ жёлтый  (flavajn) микроавто́бус (busetojn) vi renkontos ie ajn en Rusio. Ili navedas ĉefe laŭ окра́ина  (urborandoj), ligante ilin inter si kaj al la центр (urbocentro). Kutime temas pri rusiaj ( GAZ ), foje usonaj ( Ford ) aŭ sudkoreaj ( Hyundai ) veturiloj kun 12-14 sidlokoj. Aiaj aŭtomobilistoj damnas ilin pro senbrida stirmaniero kaj neprognozebla konduto, pasaĝeroj plendas pri manko de minimuma komforto kaj kruda konduto de la ŝoforoj (plejparte enmigrintoj el kaŭkazaj  aŭ mezaziaj  landoj), sed маршру́тное такси́  aŭ plej ofte simple маршру́тка  restas nevenkebla en sektoro de malmultekosta kaj rapida veturado, speciale se temas pri urborandoj.

Ĉi tie ĉio estas preskaŭ la sama kiel en buso. Tamen plej ofte mankas конду́ктор  (konduktoro) kaj vi devas pagi al la ŝoforo mem — foje dum eniro, foje dum foriro. Laŭregule estas malpermesite stari en маршру́тка , do nombro de pasaĝeroj ne devas superi tiun de sidlokoj. Kiam necesa buseto haltos kaj vi aliros kaj malfermos la pordon, demandu unue: Есть   места́ ? (Ĉu haveblas sidlokoj?). Oni respondos: Одно́ / два / три  (Unu/du/tri) aŭ simple montros respektivan nombron de la fingroj. Sed ofte la ŝoforoj fajfas pri la reguloj kaj pasaĝeroj staras kurbiĝante sub malalta plafono aŭ sidas unu sur alies genuoj (gejunuloj ĝuas tion).

Маршру́тка  hastas kaj frenezas, do atentu la vojon, ne preterlasu vian haltejon! Prefere sidiĝu apud la ŝoforo kaj anticipe petu lin: Останови́те   на   Кра́сной пло́щади  (Haltu ĉe Ruĝa Placo ). Se vi ne diros tion, eble li simple preteriros tiun haltejon, ĉar tiuj busetoj ĉiam malfruiĝas kvazaŭ la kuniklo el “ Alico en Mirlando ”. Foje la ŝoforo simple demandos anticipe: Есть   на   вы́ход ? (Ĉu iu eliros?). Respondu laŭte kaj certiĝu ke li aŭdis vin, ĉar se io fuŝos — mankos al kiu plendi pri tio. Ankaŭ forgesu pri la biletoj — en маршру́тка  oni preskaŭ neniam donas ilin, nek petas.

Cetere ne pensu, ke маршру́тка  estas iu inferaĵo. Foje mi mem uzas ĝin, ekzemple en Sankt-Peterburgo , kie mankas Аэроэкспре́сс (Aeroekspreso) kaj buseto, veturanta de la metrostacio Moskovskaja  estas la plej ĉipa maniero atingi la flughavenon Pulkovo .

Метро (Metroo)

Redakti

Stacio de la Moskva metroo

Pago per karto por kelkaj veturoj en la Moskva metroo

Pago per replenigebla karto en la Moskva metroo

Метрополите́н  (Metropolitano, kutime simple метро́ ) estas la plej rapida kaj ofte sufiĉe komforta publika veturilo en grandaj urboj de Rusio. Ekde la sovetia tempo validas regulo, laŭ kiu ricevi metroon rajtas nur urbo kun miliona loĝantaro, do ne atendu trovi ĝin ie ajn. Tamen en Moskvo, Peterburgo kaj pluraj aliaj lokoj ĝi estas perfekta elekto.

Вход  (enirejon) al ста́нция   метро́  (metrostacio) vi rekonos laŭ granda ruĝa litero М  kaj homa amaso, rapidanta subteren kaj reen. La unuaj metrostacioj aperis en la centro de Moskvo kaj estis konceptataj samtempe kiel montrofenestro de la komunisma reĝimo, do belas kiel veraj artaĵoj. Krome oni planis ilin ankaŭ kiel бомбоубе́жище  (bomboŝirmejo), do ili estas tre profundaj — ĝis 74 metroj ( Park Pobedi ). Tamen eĉ plonĝante subteren kaj grimpante reen, kaj sin trapuŝante tra homamaso vi tamen ŝparos tempon kompare al aŭta helikado tra la ĉefurbaj trafikŝtopiĝoj.

Kiel uzi la metroon? Tre simple. Unue aĉetu bileton. Vi povas aĉeti ĝin en ка́сса  (kaso) aŭ ĉe автома́т (aŭtomato) apude. Tio povas esti жето́н  (ĵetono) por unu пое́здка  (veturo) aŭ ка́рта  (karto) por kelkaj veturoj. Vi povas pagi per нали́чные  (kontanta mono) aŭ ба́нковская ка́рта  (bankokarto; plej ofte simple ка́рта ).

Ĵetu la ĵetonon en aparaton ĉe enirejo aŭ metu karton sur skanilon kaj турнике́т  (turnokruco) lasos vin eniri. Post спусти́ться  (malsupreniri) laŭ эскала́тор  ( rulŝtuparo ) vi trafos платфо́рма  (kajo), de kies flankoj oni povas eniri по́езд  (trajnojn). Rigardu supren — tie pendas tabulo dividita je du partoj kun listoj de ста́нция  (stacioj), al kiuj sekvas trajnoj respektive de la maldekstra kaj dekstra partoj de la kajo. Ofte ili estas skribitaj nur cirile, sed legi tion jam ne estas problemo por vi, ĉu ne?

Poste ĉio okazos same kiel en iu ajn metroo de la mondo. Se vi dubas pri io, demandu lokanojn, uzante la frazojn, kiujn ni jam lernis parolante pri buso. Por orientiĝi pli facile kaj sendepende denove uzu specialajn aplikaĵojn. En vagonoj ofte funkcias Wi-Fi , kvankam foje соедине́ние  (konekto) malfortas aŭ jen kaj jen malaperas. En Moskvo mi sugestas al vi uzi etan trukon. Malfermu en via krozilo сайт  (retejon) Wi-Fi.ru  Post kiam aperos la metroa retejo, ne fermu ĝin, sed simple transiru al aliaj fenestroj kaj retumu kun pli alta stabileco kaj rapideco, destinitaj por uzantoj de tiu ĉi retejo.