4
Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. 2 Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; 3 kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo. 4 Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo. 5 Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas. 6 Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
7 Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. 8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. 9 Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. 10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. 11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. 12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni; 13 jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar el Sia Spirito Li donis al ni. 14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. 15 En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. 16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. 17 Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. 18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo. 19 Ni amas, ĉar Li unue nin amis. 20 Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton ― tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. 21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.
5
Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. 2 Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. 3 Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. 4 Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. 5 Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio? 6 Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. 7 Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero. 8 Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas. 9 Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo. 10 Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo. 11 Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
13 Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. 14 Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; 15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li. 16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. 17 Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.
18 Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. 19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo. 20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21 Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.
LA DUA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
1
La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la veron; 2 pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam: 3 Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
4 Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro. 5 Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian. 6 Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi. 7 Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. 8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. 10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11 ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena. 13 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.