Выбрать главу

Ĉapitro 25

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2 Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. 3 Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj. 4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura. 5 Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak. 6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan. 7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. 8 Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo. 9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido. 10 Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. 11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.

12 Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam 14 kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa, 15 Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. 16 Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. 17 Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo. 18 Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis.

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak. 20 Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21 Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis. 22 Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon. 23 Kaj la Eternulo diris al ŝi:

Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24 Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro. 25 Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis. 27 Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo. 28 Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon. 29 Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon. 32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? 33 Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.

Ĉapitro 26

1 Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham. 4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn. 6 Kaj Isaak ekloĝis en Gerar. 7 Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta. 8 Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. 9 Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi. 10 Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon. 11 Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos. 12 Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis. 13 Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda. 14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin. 15 Kaj ĉiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero. 16 Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni. 17 Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis. 18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro. 19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo. 20 Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi. 21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna. 22 Kaj ili foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero. 23 Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba. 24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto. 25 Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton. 26 Kaj Abimeleĥ iris al li el Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol. 27 Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi. 28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, 29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo. 30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis. 31 Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco. 32 Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon. 33 Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer- Ŝeba ĝis hodiaŭ.